Madrida Esperanto-Liceo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Madrida Esperanto-Liceo aŭ en hispana Esperanto-Liceo de Madrid estas Esperanto organizo kiu aktivas en Madrido, Hispanio. Ĝi eldonas retan revuon "Nia Voĉo".
Historio[redakti | redakti fonton]
Estis Esperanto grupo en Madrido ekde 1907, kiu registriĝis kiel Madrida Esperanto Klubo en 1953. La nomoj de Madrida Esperanto-Liceo kaj Liceo Madrileño de Esperanto registriĝis en aprilo 1962. En 1979 okazis nomoŝanĝo al Madrida Esperanto-Liceo, Esperanto-Liceo de Madrid. En 1991 oni limigis la agadetendon al la municipo de Madrido. Okazis aktualigo de la statutoj en 1998 kaj 2005.