Madzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Variaj hind-persaj madzoj, el maldekstro: Bozdogan/buzdigana (Otomana), tabar-ŝiŝpar (hindia), ŝiŝpar (hindia), ŝiŝpar (nekonata), gurz (hindia), ŝiŝpar (hindia).
Franca ceremonia madzo, 18-a jarcento.

Madzo estas akra armilo, tipo de klabo kiu uzas pezan kapon sur la pinto de tenilo kiu utilas por produkti plin energiajn Frapojn. Madzo tipe konsistas el forta, peza, ligna aŭ metala bastono, ofte plifortigita per metalo, kiu formas specon de kapo faritan el ŝtono, osto, kupro, bronzo, fero aŭ ŝtalo.

Madzoj estas rare uzataj nuntempe por vera batalado, sed multaj registaraj institucioj (por ekzemplo, la Brita Ĉambro de komunuloj kaj la Usona Kongreso), tradiciaj universitatoj kaj aliaj institucioj havas ceremoniajn madzojn kaj plue montras ilin kiel simboloj de aŭtoritato. Ili estas ofte uzataj por paradoj en akademiaj, parlamentaj aŭ civilaj ritaroj kaj procesioj. La portato estas nomata madzulo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Dictionary of Medieval Knighthood and Chivalry de Bradford Broughton (NY, Greenwood Press, 1986, (ISBN 0-313-24552-5))
  • Hafted Weapons in Medieval and Renaissance Europe: The Evolution of European Staff Weapons Between 1200 and 1650 de John Waldman (Brill, 2005, (ISBN 90-04-14409-9))
  • Medieval Military Technology de Kelly DeVries (Broadview Press, 1998, 0-921149-74-3)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Herbermann, Charles, eld. (1913). "Mace". Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company.