Maestrazgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Maestrazgo en la hispana kaj Maestrat en la valencia estas historia hispana komarko kiu etendas tra la nordo de la provinco Kasteljono en Valencilando kaj tra la sudoriento de la provinco Teruelo de Aragono, samnome Maestrazgo (Teruel).

La nomo Maestrazgo derivas el la termino maestre (estro de la kavaliraj ordenoj, ĉar tiuj teritorioj troviĝis sub la jurisdikcio de la Gran Maestre de la kavaliraj ordenoj de Templanoj, Sankta Johano kaj de Montesa.

En 1838, dum la Karlismaj Militoj, oni kreis la Comandancia General del Maestrazgo kiel milita distrikto.

En majo de 1938, dum la Hispana Enlanda Milito, la zono suferis bombardadon fare de la Legio Cóndor per aviadiloj Junkers Ju-87 "Stuka" ŝarĝitaj de bomboj de 500 kg kio okazigis 38 viktimojn civilajn kaj detruis la vilaĝojn Benassal, Albocàsser, Ares del Maestrat kaj Vilar de Canes.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Josep Grau, ¿Por qué Hitler bombardeó cuatro pacíficos pueblos de Castellón?, El País, 26a de decembro 2015 [1] Konsultita la 4an de Majo 2017.