Magatama

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Magatama aŭ magatamo (japane) kogok (koreie) estas gutoforma ornamaĵo el jado, kun truoj sur la pli dika fino. Ĝi disvastiĝis ĉefe en Japanio, ĝia formo venas verŝajne el praa formo de la bestodentaj pendaĵoj.

En Japanio, oni pretigis magatamojn ekde la neolitiko, ili popularis ĉefe en la epoko de la holmotombejoj (kofun, 3-4-a jc.), tiutempe ankaŭ en Koreio.

La magatamo iĝis - krom la glavo kaj spegulo - unu el la tri japanaj imperiaj regsignoj.