Magda Šaturová-Seppová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magda Šaturová-Seppová
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1929 (1929-07-04)
en Bratislavo
Morto 10-an de septembro 2016 (2016-09-10) (87-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj Esperantoslovaka
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr

D-ino Magda ŠATUROVÁ-SEPPOVÁ (naskiĝis la 4-an de julio 1929, mortis la 10-an de septembro 2016[1]) estis slovaka esperantistino kaj honora membro de UEA.

Studinte la anglan kaj doktoriĝinte en 1953 ŝi laboris kiel eldoneja redaktoro por belliteratura eldonejo kaj poste por Slovaka Pedagogia Eldonejo (1955-1987). Ŝi redaktis lernolibrojn kaj vortarojn kaj redaktis, aŭtoris aŭ tradukis plurajn librojn en Esperanto (Slovaka antologio, 1977, 1980), prelegis pri leksikografiaj kaj didaktikaj problemoj, instruis, verkis poemojn, recenzis, gvidis kursojn ĉe la katedro de fremdaj lingvoj en la Universitato de Komenio, Bratislava, kaj membris en AIS San Marino. Ekde 1990 ŝi estis landa reprezentanto de IKUE. Slovakia Esperanto-Asocio en 1987 distingis ŝin per arĝenta medalo. Ekde 1947 ŝi membris en UEA (komence en Internacia Esperanto-Ligo), kies fakdelegito pri lingvistiko, literaturo kaj katolikismo ekde 1960 kaj Honora Membro ekde 2004 ŝi estis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Forpasis Magda Šaturová (1929-2016) – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 635, 2016-09-15.