Magdalena Środa
Magdalena ŚRODA (naskiĝis la 7-an de januaro 1957 en Varsovio) estas pola etikisto, filozofo, publicisto kaj feministo. Ŝi okupiĝas pri historio de etikaj ideoj, praktikada etiko, politika filozofio kaj virinecaj demandoj. Środa estis pola vicministro en la registaro de Marek Belka. Ŝi estas konstanta felietonisto de Gazeta Wyborcza kaj preleganto de Varsovia Universitato.
Inter la 16-a de aŭgusto 2004 kaj la 4-a de novembro 2005 ŝi estis Rajtigito de Registaro pri Egala Statuso de Virinoj kaj Viroj.
En 2009 Środa, rekomendita de Verduloj 2004, kandidatiĝis en eŭropaj balotoj el listo de Interkonsento por Futuro. Ŝi ricevis 10 798 voĉojn (2,25% de ĉiuj voĉoj en ŝia distrikto)[1].