Saltu al enhavo

Magdolna Kövesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magdolna Kövesi
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de septembro 1910 (nun 1910-09-08)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Selmecbánya
Morto la 3-an de julio 1992
en  Hungario Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
universitata instruisto
muzeologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Magdolna Kövesi [koveŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kövesi Magdolna estis hungara lingvisto, altlerneja instruisto, muzeologo. Ŝia patro estis Antal Kövesi, ŝiaj geedziĝaj nomvariantoj (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Andrássyné Kövesi MagdolnaAndrássy Istvánné.

Magdolna Kövesi[1][2] naskiĝis la  8-an de septembro 1910 (nun 1910-09-08) en Selmecbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), ŝi mortis la 3-an de julio 1992 en Debrecen.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Magdolna Kövesi maturiĝis en gimnazio en Sopron en 1928, poste ŝi akiris pedagogian (1932) kaj filozofian (1933) diplomojn en Scienca Universitato Péter Pázmány, dum ŝi profitis stipendiojn en Vieno, Tartu kaj Helsinko. Post la diplomo ŝi ne povis havi laborlokon ĝis 1952, krome dum la nazia erao ŝi estis deportita al Sopron. En la jaro 1950 ŝi amatore esploris en lingva fakultato de Universitato de Debrecen, post jaro ŝi praktikadis same jaron. Ŝi estis asistanto (1952–1956), lektoro (1956–1962), docento (1962–1972), dum en 1963 en Helsinko, en 1967 en Tampere ŝi esploris helpe de stipendioj. En 1972 ŝi pensiuliĝis, sed inter 1981–1987 ŝi estis muzeologo en Debrecen. Intertempe ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1958 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝia ĉefa laborkampo estis la urala lingvaro. Ŝi edziniĝis en 1935, poste naskis 3 gefilojn. Ŝi ricevis finnan premion en 1972.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Igemódok a vogulban. (ankaŭ disertaĵo, 1933)
  • Mai magyar nyelv. II. Mondattan. (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1953)
  • Finnugor – uráli – elemek a komi képzőrendszerben. (disertaĵo, 1958)
  • A magyar -ni főnévi igenév képző a rokonnyelvek tükrében. (1959)
  • A permi nyelvek ősi képzői. (1965)
  • Az ősmagyar sz-ező és s/cs-ző nyelvjárások kérdéséhez. (1972)
  • A finnugor alapnyelv alaktani rendszere. (disertaĵo, 1973).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.