Mageja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mageia)
Mageja
Logotipo de Mageja
Ekrankopio de Mageia 8 KDE


Ekrankopio de Mageia 8 KDE

distribuaĵo de GNUo/Linukso
Evoluiganto: Mageja komunumo
Familio: Unix
Fonta kodo: Malfermita kodo
Lasta versio: 26-a de februaro 2021: 8[1]
Kernotipo: Linukso
Apera dato: 1-a de junio 2011
Licenco: diversaj, precipe liberaj
Subteno: Aktiva
Retpaĝo: https://www.mageia.org/
vdr

Mageja (internacie: Mageia) aŭ Magejo estas linuksa operaciumo lanĉita en 2010 kiel posteulo de Mandriva Linukso.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo devenas el la antikva greka μαγεία (/maˈʝi.a/) kiu signifas "magio, sorĉo, mirindaĵo".[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La 17-an de septembro 2010 la franca-brazila entrepreno kiu prilaboris Mandrivan fermiĝis oficiale.[3] La sekvan tagon eksdungitoj kaj komunumanoj anoncis la naskiĝon de Mageja[4] kiel komunuma neprofitcela projekto.[5]

Labortabloj[redakti | redakti fonton]

Mageja ofertas preskaŭ ĉiujn ĉefajn labortablojn: GNOME, KDE, MATE, Xfce, Enlightenment, Cinnamon, LXDE kaj LXQt.[6][7]

Aplikaĵaro[redakti | redakti fonton]

Mageja estas la unua linuksa distribuaĵo kiu anstataŭigis MySQL per MariaDB.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]