Magelana hematopo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Haematopus leucopodus Garnot, 1826 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Magelana hematopo, Haematopus leucopodus, estas birda specio de la familio hematopedoj. Ĝi estas vadbirdo de plej suda Sudameriko. Ĝi troviĝas en sudaj Argentino kaj Ĉilio kaj en Malvinoj ĉe nesalakvaj lagoj kaj sablaj strandoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Magelana hematopo havas longon inter 42 kaj 46 cm. La masklo pezas ĉirkaŭ 600 g kaj la ino estas iom pli peza.[1] Tiu birdo havas longan, oranĝan bekon, flavan okulon kaj okulringon, kaj flavajn krurojn. La kapo, brusto, dorso, flugiloj kaj vosto estas nigraj kaj la subaj partoj estas blankaj, same kiel la plumoj sur la interna parto de la flugilo kiu videblas dumfluge. Ĝi estas tre simila laŭ aspekto al la Amerika hematopo (Haematopus palliatus), sed povas esti distingita per la flava ringo de nuda haŭto kiu ĉirkaŭas ĝian flavan okulon kaj la blankajn sekundarajn plumojn. Neniu alia specio de hemantopo havas tiujn du trajtojn, kaj ĝi estas ankaŭ la nura specio de Ameriko kiu havas nigran prefere ol brunan dorson.[2] La voko estas simila al aliaj hemantopoj, ripeta altatona "pi-pi".[1]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Tiu specio estas indiĝena de la suda pinto de Sudameriko. Ĝia teritorio inkludas sudan Argentinon, Fajrolandon kaj aliajn proksimajn insulojn, kaj la Falklandinsulojn. Ĝi ĉeestas sur insuloj Suda Georgio kaj Sudaj Sandviĉoj, sed ties statuso estas neklara.[3] Ĝi reproduktiĝas interne sur altaj prerioj sed vivas ĉe la marbordo ekster la reprodukta sezono.[1]
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Enlande dum la reprodukta sezono, la Magelana hemantopo manĝas plejparte lumbrikojn kaj insektajn larvojn, sondante molan grundon kaj koton per sia akra beko. En aliaj tempoj de la jaro ĉe la marbordo ĝi manĝas mitulojn kaj patelojn kaj manĝas krabojn kaj poliketajn vermojn.[1]
Kiam ĝi estas ĝenata proksime de la nesto ĝi okupiĝas pri pluraj strategioj por deturni atenton de siaj ovoj kaj idoj. Tiuj inkludas falsan kovadon, kiam ĝi moviĝas por sidi sur imaga nestoloko, kaj vostosvingado, rita agresema montrado implikanta levi voston kaj flugilojn. Ĝi ankaŭ havas karakterizan pepan vokon por averti kontraŭ entruduloj.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 4 Magellanic Oystercatcher (Haematopus leucopodus). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions, Barcelona (2013). Alirita 16a de Septembro 2015 .
- ↑ (1996) Handbook of the Birds of the World: Hoatzin to auks. Buteo Books. ISBN 978-84-87334-20-7.
- ↑ BirdLife International (2016). "Haematopus leucopodus". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22693669A93417744. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22693669A93417744.en. Alirita la 17an de Novembro 2021.
- ↑ (1980) “Displays of the Magellanic oystercatcher (Haematopus leucopodus)”, The Wilson Bulletin 92 (2), p. 149–168. Alirita 2015-09-16..



