Magia lanterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Magia lanterno (latine Laterna Magica) estas la plej malnova ilo, speco de skatolo, por produkti moviĝantajn bildojn. Ĝi funkciis, ke oni projekciis bildon tra lensosistemo – lokita kaj ekipita en la malluma skatolo kaj prilumita per kandelo (pli poste per lampo - al la kontraŭa blanka muro. La libro de Claude François Milliet Dechales aperita en 1690 jam mencias danan scienciston, kiu faris ’’laterna magica’’-on . La libro de fama svisa matematikisto Leonhard Euler, aperinta en 1750 kun titolo „aparato por projekciado de netravideblaj objektoj” jam precize priskribas la magian skatolon. Oni nomis unuafoje tiun ĉi skatolon magia lanterno. La tekniko disvastiĝis ekde 1867; tiam ekproduktis ĝin teknikisto Krüss. Oni projekciis komence ilustraĵojn, mapojn, skizojn, pli poste bildajn historietojn desegnitajn aŭ pentritaj je vitrolamenoj. Pli poste elevoluis la ĝenro de projekciaj prezentoj kun fiksaj tekstoj. La sekva paŝo estis la fazaj fotoj de Edward Muybridge fine de la 1870-aj jaroj. En 1897, la Lumière-fratoj elevoluis la filmkameraon. La laterna magica estis la teknika antaŭulo de la kinofilmo (movfilmo).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.mccord-museum.qc.ca/en/keys/virtualexhibits/magiclantern greke http://www.visuelimage.com/ch/gens5/gens02.htm greke http://www.luikerwaal.com greke http://www.ac-nancy-metz.fr/cinemav/fx/fxp1.htm