Magistratejo Ruĝa Cervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magistratejo Ruĝa Cervo
urbodomo

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoSaalfeld

vdr
La iama gastejo "Roter Hirsch" en Saalfeld

La Magistratejo Ruĝa Cervo (germane Bürger- und Behördenhaus Roter Hirsch) estas historia domo en la urbocentro de Saalfeld, Germanio, Markt nr 6.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe la okcidenta flanko de la bazarplaco de Saalfeld dominas ekde 1615 pluretaĝa domo nominata Je la Ruĝa Cervo, iama gastejo kaj hotelo. Ĝin konstruigis laŭ barokstilo la financdirektoro Johann Georg Straubel. Ĉirkaŭ la jaro 1690 sidis surloke financadministradejo de la Duklando Sachsen-Saalfeld, ekde 1689 ĝi disponiĝis ĝenerale al administradantoj. En la 18-a jarcento troviĝis ene ateliero de faristoj de arĝentaj kaj oraj galonoj. Dum la Sepjara milito kaj la Napoleonaj Militoj la ejo estas ĉefa ejo de gvardistaroj.

Nur en 1851 Ferdinand Hutschenreuter translokis sian gastejon Ĉe la Ruĝa Cervo el la Blankenburga strato tien ĉi komenconte la gastejan tradicion de la ensemblo. Sekve multaj elstaruloj tranoktis surloke, ekz. en la 1908-a jaro la tronheredanta paro Wilhelm kaj Cecilie.

Modernigo kaj sorto postmilita[redakti | redakti fonton]

Inter 1919 kaj 1922 la tiama Mauxion-hotelo moderniĝis laŭ instigo de la ĉokoladfabrikestro Karl Ernst Hüther fare de la dresdena arkitekto Max Hans Kühne: li kaj konservis la fasadon barokan kaj ŝanĝis la tuton en veran hotelon aldonante balkonegon. La rezulto laŭditis ĝenerale kiel modelo bona de moderna hotelkonstruarto. La fasadon en la interna korto kovras pentrado: en la unua korto de sume du troviĝis restoracio, la dua estis provizeja.

Post la Dua mondmilito uzis la domon diversaj administrantoj, unue la Sovetia armea administrado en Germanlando (SMAD), en 1963 la komunisma sindikataro FDGB. Samloke fonditis en 1945 la saafelda filio de la Kontraŭfaŝisma komitato kaj en 1946 la filio loka de Kulturligo de GDR. Post la Turniĝo gastis ene vojaĝagentejo kaj informcentro.

Nova rolo ekde 1998[redakti | redakti fonton]

En 1998 luprenantoj novaj estis urbodomanoj pro restaŭralaboroj necesaj en la historioza urbestro antaŭ la urbojubileo de la 1100-a datreveno unuamencia. En 2002 deciditis ke la transloĝiĝo estu daŭra pro ke ofertis sin ŝanco centrigi multajn administradojn en unu multspacdonantan lokon. Post ampleksaj aranĝoj ĉefe fare de la arkitektoj Junk & Reich novinaŭguritis la tuto en 2005. Aldonitis oriente variaj ĉambroj kaj la du superaj etaĝoj ankaŭ tute novfaritis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]