Magistrats Européens pour la Démocratie et les Libertés
Magistrats Européens pour la Démocratie et les Libertés (mallongigo MEDEL; Libera traduko al Esperanto: "Eŭropaj Juĝistoj kaj Akuzistoj por Demokratio kaj Liberecoj") estas eŭropa organizaĵo de juĝistoj kaj prokuroroj. Ĝi estis fondita en 1985 pro iniciato de 10 asocioj de juĝistoj kaj prokuroroj el Eŭropo. La longtempa prezidanto estis Edmondo Bruti Liberati, kiu ankaŭ estis prezidanto de la itala juĝisto-asocio ANM. Filipe Marques (ASJP - Portugalio) estras la asocion ekde decembro 2017.
Membro-organizaĵoj
[redakti | redakti fonton]En 2006, MEDEL havis 15 000 membrojn kaj 23 organizaĵoj de juĝistoj kaj prokuroroj el eŭropaj landoj estis membroj de MEDEL.
Monitorado de SISMI
[redakti | redakti fonton]En frua julio 2007, la Supera Konsilio de Juĝistoj de Italio rivelis ke la itala armea spionagentejo SISMI monitoris eminentajn juĝistojn kaj prokurorojn en Italio inter 2001 kaj 2006[1][2]. Tiuj tuŝitaj inkluzivis prokuroron Antonia Ingroia, kiu esploris ligojn inter la mafio kaj politiko, la prokurorojn kiuj esploris pri Silvio Berlusconi en Milano kaj la prezidanton de MEDEL, Edmondo Bruti Liberati. Interalie, la retpoŝta trafiko de la juĝistoj estis monitorita. Rezulte de tio, multaj eŭropaj juĝistoj kiuj estis membroj de MEDEL ankaŭ estis monitoritaj. El la 203 kontrolitaj juĝistoj, 47 estis italaj, la ceteraj venis el 12 aliaj eŭropaj landoj[3].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (de) Ursula Knapp, Italienischer Geheimdienst hat 200 Richter überwacht, Die Rheinpfalz, la 4-an de aŭgusto 2007
- ↑ (de) Stasi für Staatsanwälte, Heise online, la 11a-n de julio 2007, alirite la 5-an de aprilo 2014.
- ↑ (de) Ursula Knapp, Richter ausgehorcht, Frankfurter Rundschau, la 4-an de aŭgusto 2007, arkivita de la originalo, la 30-an de septembro 2007, alirite la 5-an de aprilo 2014.