Magnat-l'Étrange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magnat-l'Étrange
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono La Courtine
INSEE kodo 23115 [+]
Poŝtkodo 23260
Kodo laŭ INSEE 23115
Politiko
Urbestro S-ro Lucien Mestat
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 229 (2 006)
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°47′41″N 2°16′45″O  /  45.79472°N, 2.27917°O / 45.79472; 2.27917 (Magnat-l'Étrange) (mapo)Koordinatoj: 45°47′41″N 2°16′45″O  /  45.79472°N, 2.27917°O / 45.79472; 2.27917 (Magnat-l'Étrange) (mapo)
Alto 636 m - 868 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 25,87 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Magnat-l'Étrange en Francio
45° 47′ 41″ Nordo 2° 16′ 45″ Oriento / 45.7947222222 °N, 2.27916666667 °O / 45.7947222222; 2.27916666667 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Magnat-l'Étrange [+]
vdr

Magnat-l'Étrange estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 229 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006. La komunumo apartenas al la natura regiona parko Millevaches.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Magnat-l'Étrange etendiĝas sur 25,87 km², kaj havis 229 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur po 9 homoj laŭ kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj: la plej alta punkto de Magnat-l'Étrange situas je alteco de 868 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Magnat-l'Étrange apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Lucien Mestat, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Magnat-l'Étrange apartenas al la kantono de La Courtine, kies ĉefurbo estas La Courtine. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]