Magneta kuntena fuzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La magneta kuntena fuzio estas la hodiaŭ plej forte kaj malnove evoluigita proceso por akiro de la fuzia energio. Ĉe-foje oni uzas magnetan kampon por kunteni la fuzian bruligaĵon, plasmon el deŭterio kaj tricio. Plej granda projekto por tio estas la internacia ITER, komenciĝinta en 2006. Alia grava esplora vojo estas la inercia kuntena fuzio, dum esplora tipo estas la magneta celfuzio.

Oni celas atingi dum tiu proceso kinetan energion de kelkaj kilo-elektronvoltoj, temperaturon de kelkaj 10 milionaj gradoj. Inter tiuj kondiĉoj, la atomoj atingas fazon de plasmo kaj je certa denso povas kuniĝi. Tio okazas dum sekundoj kaj bone reguleble.

Oni komence volis kunteni la plasmon per t.n. spegul-maŝinoj, sed tio ne sufiĉis por la varmega plasmo. Pli sukcesa estas la torusformaj (ringformaj) kuntenejoj, kiuj produktas elektran kampon per uzo de suprakonduktiloj.

Rusaj sciencistoj prezentis en 1968 siajn esplorajn rezultojn pri ringformaj kuntenejoj (Tokamak). Tiuj rezultoj donis gravan impulson por la esploroj tiudirekte. En la Tokamako, oni pelas kurenton periode tra la plasmo, tiel estiĝas polusa kampo, kiu sukcese kuntenas la plasmon kun la torusa kampo.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]