Magny-les-Hameaux
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Magny. |
Magny-les-Hameaux | ||
---|---|---|
![]() La urbodomo de Magny-les-Hameaux | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Francilio | |
Departemento | Yvelines | |
Arondismento | Rambouillet | |
Kantono | Chevreuse | |
Komunumaro | Saint-Quentin-en-Yvelines | |
Urbestro | Bertrand Houillon (2008–2014) | |
Insee-kodo | 78356 | |
Poŝtkodo | 78114 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 8 954 (2009) | |
Loĝdenso | 538,1 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 48° 43′ N, 2° 5′ O (mapo)48.723892.08417Koordinatoj: 48° 43′ N, 2° 5′ O (mapo) | |
Alteco | 105 ĝis 171 m | |
Areo | 16,64 km2 | |
Situo | ||
Magny-les-Hameaux [maɲi le amo] (esperante Maniko) estas franca komunumo en la departemento Yvelines, en la regiono Francilio. Ĝi havis 8 954 loĝantojn en la jaro 2009[1].
Geografio[redakti | redakti fonton]
Magny-les-Hameaux troviĝas proksimume 25 km sudokcidente de Parizo, 10 km sudokcidente de Versailles kaj 20 km nordoriente de Rambouillet. La najbaraj komunumoj estas Voisins-le-Bretonneux norde, Guyancourt nordoriente, Châteaufort kaj Villiers-le-Bâcle oriente, Saint-Rémy-lès-Chevreuse sudoriente, Milon-la-Chapelle sude, Saint-Lambert sudokcidente kaj Trappes kaj Montigny-le-Bretonneux nordokcidente.
La historia centro de Magny-les-Hameaux estas vilaĝo nomata Magny-Village; krome, la komunumo enhavas sep vilaĝetojn (hameaux france): Le Bois des Roches, Buloyer, Romainville, Brouessy, Villeneuve, Gomberville kaj Cressely. Grandan parton de la teritorio okupas kampoj.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Insee. Populations légales 2009 - 78356-Magny-les-Hameaux (france). Alirita la 22-an de novembro 2012.