Magvaria cikonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Magvaria cikonio
Magvaria cikonio
Magvaria cikonio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Ciconia
Specio: C. maguari
Ciconia maguari
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Magvaria cikonioAmerika cikonio (Ciconia maguari) estas la ununura cikonio el la familio Cikoniedoj kiu vivas for de la Malnova Mondo, tio estas Eŭrazio kaj Afriko, nome en Sudameriko, el Kolombio ĝis norda triono de Argentinio. Ĝi loĝas nature proksime de herbejoj, laŭsezone inunditaj prerioj, marĉoj kaj lagetoj aŭ terkulturaj kampoj. Nome ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Gujanoj, Paragvajo, Urugvajo, kaj Venezuelo. Ĝi estas vaganto en Ĉilio, Trinidado, la insuloj Malvinoj kaj probable Peruo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu Amerika cikonio estas granda vadbirdo (1 m alta) kiu sufiĉe similas al siaj parencaj eŭropa kaj orienta cikonioj, nome ĝi havas blankan plumaron escepte de flugiloj kiuj estas nigraj en sia pinta duono. Same ili havas ruĝajn krurojn. Tamen la beko estas ruĝa kiel tiu de eŭropaj cikonioj sed pli fortika ĉebaze kaj iom grizverda en sia unua duono, neniam tiom brilruĝa. Krome la Magvaria cikonio montras klare videblan ruĝan makulon senpluman antaŭ la beko kaj ĉirkaŭ la okulo, kiu estas flava kaj ne nigra kiel tiu de eŭropaj cikonioj.

Ĝi estas pli granda eol sia plej proksima parenco, la Blanka cikonio (Ciconia ciconia) kaj estas intermeza inter la du cikonioj kun kiuj ĝi kunvivas, nome la Jabiruo kaj la Amerika mikterio. Ĝi estas 114–132 cm longa, 97-120 cm alta kaj 160-180 cm inter flugiloj. Pezo estas 3.4-4.54 kg, kaj maskloj estas iomete pli grandaj ol inoj.[1][2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Reproduktado komencas per pariĝaj ceremonioj kiu estas necesaj ĉefe en kolonio. Poste la paro loĝos ĉu solece ĉu kolonie. Tiu cikonio – diference de siaj malnovmondaj parencoj – nestas surgrunde kaj ne surarbe au sur konstruaĵoj au simile kiel tiuj. La nesto estas konstruata el junkoj ĉu proksime de lageto inter herboj randaj aŭ eĉ ene de la lago tiamaniere ke la alteco de la nesto superas la akvaltecon. Ĝi estas kun 1,20 al 1,30 m de diametro ekstera kaj 45 cm interne.

Inoj demetas 3 blankajn ovojn 75 x 54 mm grandajn inter aŭgusto kaj novembro, depende de la regiono kaj alteco. La kovadon faras ambaŭ gepatroj dum unu monato. Poste eloviĝas la idoj kiuj kiam kreskas estas tre malsimilaj al gepatroj kun bekoj kaj kruroj nigraj sed ankau nigraj plumaroj ĉekape kaj ĝenerale super la komenca blanka plumaro. Nur kiam ili estas ĉirkaŭ okmonataj similas al plenkreskuloj. Post la reproduktado la birdoj disiĝas. La gepatroj nutras ilin per fiŝetoj kaj aliaj malgrandaj manĝeroj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Estas gregema specio, kiu formas arojn ne tre multnombraj ĝenerale, sed foje ĝis centoj da individuoj se estas sekego. Ili flugas altege kaj faras cirklojn danke al termikoj (ascenda varma aero).

La Magvaria cikonio ne estas tiom regula en migrado, pariĝado kaj nestado kiel siaj eŭropaj parencoj. Tamen ili manĝas sammaniere ranojn, reptiliojn, insektojn, birdidojn, etajn mamulojn, ktp. Akvajn bestetojn manĝas ĉeakve kompreneble, sed tiuj birdoj nutras sin eĉ en sekaj zonoj malsimile al ardeoj, ibisoj, ktp.

Distribuado kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas en humidejaj regionoj de zonoj kaj tropikaj kaj subtropikaj de Ameriko, kun teritorio ĉirkaŭkalkulata je 5.200.000 km². Ties populacio estas inter 50 kaj 100 miloj da ekzempleroj. La ununura minaco identigita estas habitatodetruo, sed ne aspektas en tuja risko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] (2011).
  2. Hancock & Kushan, Storks, Ibises and Spoonbills of the World. Princeton University Press (1992), ISBN 978-0-12-322730-0

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008). Ciconia maguari. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 3a Februaro 2009. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
  • De la Peña, Martín Rodolfo (1992). Guía de aves argentinas. Santa Fe: Lŭ. ISBN 950-9725-16-1.
  • BirdLife International (2004). «Ciconia maguari». Lista Roja de especies amenazadas de la UICN 2006. Konsultita: 8a de aŭgusto de 2006.
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj