Magyar Kisebbség

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Magyar Kisebbség madjar kiŝebseg (Hungara Plimalmulto) estis hungarlingva nacipolitika revuo aperinta dufoje ĉiumonate en Lugoj, (Rumanio) inter 1922 kaj 1942.

Redaktoraro[redakti | redakti fonton]

La redaktoroj estis Elemér Jakabffy, István Sulyok kaj József Willer. Ĝis 1924 ĝia respondecredaktoro estis István Sulyok , ekde 1924 Elemér Jakabffy , kiu ekde 1938 estis ankaŭ la direktoro de la revuo.

La aldonaĵoj de revuo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1923 aperigas ankaŭ aldonaĵrevuon titolite Glasul Minorităţilor (Voĉo de malplimultuloj) en rumana, germana kaj franca lingvoj. Same de 1923 en ĝia franclingva aldonaĵo La Voix des Minorités publikis la epitomon de la pli gravaj studoj kaj artikoloj ĝiaj. Inter 1929 kaj 1930 kun titolo Kisebbségi Iskolaügy (Instruafero Malplimulta) eldonis duonjaran, ekde 1934 kun titolo Népnevelés (Popoledukado) ĉiumonatan aldonaĵojn kaj ekde 1937 titolite Kisebbségi Jogélet (Jurvivo Malplimulta) aperigis konstatantan eldonaĵon.

Kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

La konstantaj kunlaborantoj de la revuo estis konservativaj, liberalaj, eĉ civilaj radikalaj publicistoj, sciencistoj kaj politikistoj. Krome la multnobraj kaj gravaj eksterlandaj aŭtoroj ricevis voĉon katolikaj historiistoj kiel János Karácsonyi, Vencel Bíró, Árpád Bitay kaj liberalaj kiel Miklós Krenner aŭ tiuj kun unu de aliaj kontraŭstarantoj en kadro de Erdélyi Irodalmi Társaság kiel Endre Dózsa kaj la radikala Jenő Szentimrei; Árpád Paál kaj lia kontraŭulo, la liberala Nándor Hegedűs . Tamen ĝia kunlaborantaro ĝenerale reprezentis la reformflankon de Országos Magyar Párt. Al tiuj aliĝis la fakuloj de la naciscienco kiel Artúr Balogh, Gábor Pál, Kelemen Gál, László Fritz, András Balázs kaj Miklós Móricz. La revuo ekde 1995 denove aperas en Oradea.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]