Mahabalipuram

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mahabalipuram, devena el 'Mamallapuram' (en tamila மாமல்லபுரம்) estas iama kaj populara nomo de urbo de la distrikto Kanĉeepuram en la subŝtato de Tamil Nadu en Barato, nune oficiale nomata Mamallapuram.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas averaĝe alton de 12 metroj super marnivelo.

Mahabalipuram estis havenurbo en la 7-a jarcento de la dinastio de Suda Barato nome Pallavo ĉirkaŭ 60 km sude el la urbo Ĉenajo en Tamil Nadu. La nomo Mamallapuram ŝajne devenas el la Pallava reĝo Narasimhavarman la 1-a, kiu prenis la epiteton Maha-malla (granda luktinto), ĉar la favorata sporto de Pallavo estis lukto.

Ĝi havas variajn historiajn monumentojn konstruitajn inter la 7-a kaj la 9-a jarcentoj, kaj estis klasita de UNESCO kiel Monda heredaĵo.

Panorama vido de skulptaĵoj

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]