Mahabarato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mahabarata)
महाभारतम्
skribita verko • sankta libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Vjaso
Lingvoj
Lingvo sanskrito
Eldonado
Ĝenro epopeo
vdr
Manuskripta bildo pri la milito de Kurukŝetro.

La Mahabarato[1][2][3][noto 1] (sanskrite महाभारतम्, Mahābhāratam) estas unu el la du gravaj sanskritlingvaj epopeoj de Antikva Hindujo. La alia granda epopeo estas la Ramajano. Ĝi estas parto de la hinda epopea stilo konata kiel itihāsa,[5] kiu signifas historion.

Krom ĝia eposa rakonto pri la milito de Kurukŝetro kaj la sorto de Kaŭravoj kaj Pandavoj, Mahabarato enhavas multe da filozofia kaj religia materialo, kiel ekzemple diskuto pri la kvar «celoj de la vivo» aŭ «puruŝartoj» (12.161). Ĉi-lastaj estas listigitaj kiel «darmo» (justa ago), «artao» (celo), «kamao» (plezuro), kaj «mokŝo» (liberigo). Inter la ĉefverkoj kaj rakontoj kiuj aperas en Mahabarato, troviĝas la "Bagavadgito", rakonto de Damajanto, mallongigita versio de Ramajano, kaj Riŝĝasringo, kelkfoje konsideritaj kiel apartaj verkoj.

Tradicie, la aŭtoreco de "Mahabarato" estas atribuita al Vjaso. Ekzistis multaj provoj deĉifri ĝian historian kreskadon kaj komponajn tavolojn. La plej malnovaj konservitaj partoj de la teksto estas konsiderataj ne pli antikvaj ol la jaro 400 a.K., kvankam la originoj de la rakonto verŝajne venas de la 8-a kaj 9-a jarcentoj a.K.[6] La teksto supozeble atingis sian finan formon komence de la Gupta imperio.[7] La titolo povas esti tradukata kiel la granda rakonto de la Barata dinastio» Laŭ la "Mahabarato" mem, la rakonto etendiĝis surbaze de pli mallonga versio el 24 000 versoj simple nomitaj «Barato».[8]

La "Mahabarato" estas la plej longa epopeo verkita en Sanskrito. Ĝia plej longa versio konsistas el 100 000 ŝlokoj aŭ 200 000 unuopaj verslinioj, kaj longaj prozaĵoj. Tio estas, la verko enhavas mikson de prozo kaj verso (ofte konata kiel prozmetro). Ĉirkaŭ 1,8 milionoj da vortoj entute, kio igas ĝin dek fojojn pli longa ol la Iliado kaj Odiseado kune, aŭ proksimume kvarfoje pli longa ol Ramajano.[9][10] W. J. Johnson komparis la gravecon de "Mahabarato" por la monda civilizo samkiel la Biblio, la verkoj de Ŝekspiro, de Homero, greka dramo, aŭ la Korano.[11]

Teksta historio kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Bildo en la templo de Ankor montranta Vjason rakontantan la "Mahabaraton" al Ganeŝo, skribisto.

La aŭtoreco de la epopeo estas tradicie atributita al Vjaso, kiu ankaŭ estas grava rolulo en la epopeo. La unua sekcio de la "Mahabarato" deklaras, ke estis Ganeŝo kiu, laŭ peto de Vjaso, surpaperigis la tekston surbaze de la diktado de Vjaso. Ganeŝo laŭdire jesis skribi ĝin kun la kondiĉo, ke Vjaso neniam faru paŭzon en sia deklamado. Vjaso konsentis kaj donis tempon al Ganeŝo por ke li povu kompreni tion, kion li diros antaŭ surpaperigi ĝin.

La epopeo sekvas la strukturon «rakonto ene de rakonto», ankaŭ konata kiel «kadrorakontoj», popularaj en multaj hindaj religiaj kaj sekularaj verkoj. Ĝi estis deklamita al la reĝo Janamejaĝo kiu estas pranepo de Arĝuno, de Vajŝampajano, disĉiplo de Vjaso. La deklamado de Vajŝampajano al Janamejaĝo tiam estas deklamita denove de profesia rakontisto nomata Ugrasrava Sauti, multajn jarojn poste, al grupo de saĝuloj kiuj oferis 12 jarojn por la reĝo Saunaka Kulapati en la arbaro Najmiŝo.

Jaĝo, la kerno de la "Mahabarato" estas strukturita en la formo de dialogo inter la kurua reĝo Dritaraŝtro kaj Sanjaĝo, lia konsilisto kaj stiristo de la batalĉaro. Sanjaĝo rakontas ĉiun okazaĵon de la Kurukŝetra Milito, okazinta dum 18 tagoj, kiel, kaj kiam ĝi okazis. Dritaraŝtro kelkfoje demandas kaj pridubas kaj foje lamentas, sciante pri la detruo kaŭzita de la milito, al liaj filoj, amikoj kaj parencoj. Li ankaŭ sentas sin kulpa pro sia rolo, kiu kondukis al tiu milito, detruiga por la tuta hinda subkontinento.

En la komenco, Sanjaĝo priskribas la diversajn kontinentojn de la Tero, la aliajn planedojn, kaj fokusiĝas sur la hinda subkontinento kaj donas kompleksan liston de centoj da regnoj, triboj, provincoj, grandurboj, urboj, vilaĝoj, riveroj, montoj, arbaroj, ktp. de la (antikva) hinda subkontinento (Bhārata Varsha). Li ankaŭ klarigas koncerne la armeajn formaciojn adoptitajn de ĉiu flanko en ĉiu tago, la morto de ĉiu heroo kaj la detaloj de ĉiuj militaj operacoj.

Ĉirkaŭ 18 ĉapitroj de Jaĝo de Vjaso konsistigas la Bagavadgito, la sankta teksto de la hinduoj. Tiel, tiu verko de Vjaso, nomita Jaĝo traktas diversspecajn temojn kiel geografio, historio, militado, religio kaj moralo. Laŭ la "Mahabarato" mem Bharata Vajŝampajano disetendiĝis en la rakonto, kun Jaĝo de Vjaso konstruita ene de ĝi. Ugrasrava poste verkis la finan Mahabaraton, kaj ĝi, Jaĝo de Vjaso kaj la Barato de Vajŝampajano konstruiĝis ene de la epopeo.

Ampleksiĝo kaj redaktado[redakti | redakti fonton]

Kriŝno, Arĝuno ĉe Kurukŝetro, 18a-19a jc.

La esplorado pri la "Mahabarato" metis grandegan penon por la rekonado kaj datado de diversaj tavoloj ene de la teksto. Kelkaj elementoj de la nuna "Mahabarato" povas esti spurataj reen al Vedaj tempoj[12]. La fono de la "Mahabarato" pripensigas, ke la origino de la epopeo okazis en epoko post la frua Veda periodo kaj antaŭ la unua hinda imperio kaj pligrandigita en la 3-a jarcento a.K. Aliaj diras, ke ĝi ekiĝis en la 8-a aŭ 9-a jarcentoj a.K. kio ankaŭ estas probablaĵo.[6][13]

Oni ĝenerale akceptas, ke «Malsame al la Vedoj, kiuj devas esti konservitaj kiel netuŝebla legaĵo, la epopeo estis populara verko kies recitantoj neeviteble faris ŝanĝojn en la lingvaĵo kaj stilo», tiel la plej fruaj plurestintaj komponaĵoj de ĉi tiu dinamika teksto verŝajne estas neniu pli malnova ol la plej fruaj eksteraj referencoj kiujn oni havas de la epopeo, kiu povas inkluzivi aludon en la gramatiko de Paninio el la 4-a jarcento (Ashtādhyāyī 4:2:56)[6][13]. Oni pensas, ke la sanskrita teksto verŝajne atingis la «finan formon» en la frua periodo de la Gupta imperio (ĉ. 4-a jarcento p.K.)[13].

Viŝno Suktankaro, redaktoro de la unua granda kritika eldono de la "Mahabarato" diris: «estus neutile pensi pri la rekonstruo de flua teksto en laŭvorte originala formo, surbaze de la arketipo de stemma codicum. Kio do estas ebla? Nia celo povas esti nur rekonstrui la plej malnovan formon de la teksto, kiun ni povas atingi surbaze de la manuskriptoj disponeblaj»[14]. Tiu evidenteco pri manuskriptoj estas iom malfrua, pro ĝia komponado kaj la klimato de Hindujo, sed ĝi estas tre vasta.

Kriŝno kaj Arĝuno en la militĉaro dum milito.

La Mahabarato mem (1.1. 61) diferencigas kernan parton de la verko kiu konsistas el 24 000 versoj, Baraton, kiel sekundara materialo, dum la Aŝvalaĝana Grjasutra (3.4. 4) faras similan distingon. Almenaŭ tri redaktadoj de la teksto estas ofte agnoskitaj: Jaĝo (Venko) kun 8 800 versoj atribuitaj al Vjaso, Barato kun 24 000 versoj kiel deklamaĵoj de Vajŝampajano, kaj finfine la "Mahabarato" kiel deklamaĵo de Ugrasrava Sauti kun pli ol 100 000 versoj[15][16]. Tamen, kelkaj akademiuloj kiel ekzemple John Brockington, argumentas, ke Jaĝo kaj Barato temas pri la sama teksto, kaj atribuas teorion pri Jaĝo el 8 800 versoj al mislego de versoj en Adiparvan (1.1. 81).[17]

La redaktado de tiu granda korpo de la teksto estis aranĝita post formalaj enkondukoj, emfazante la numerojn 18[18] kaj 12. La aldonoj de la plej malfruaj partoj povas esti datitaj surbaze de la foresto de la ĉapitroj Anuŝasana kaj Virata de la «Manuskripto Spitzer»[19], la plej malnova pluvivanta sanskritaĵo kun filozofia manuskripto datita el la Kuŝana Periodo (200 p.K.)[20], kiu enhavas inter aliaj aferoj liston de la libroj en la "Mahabarato". De tiu indico, estas devena verŝajne ke la redaktado de 18 libroj okazis en la 1-a jarcento. Alternativa dividado en 20 ĉapitrojn ŝajnas esti kunekzistinta por iom da tempo. La dividado en 100 subĉapitrojn (menciita en Mbh. 1.2. 70) estas pli malnova, kaj la plejmulto el la ĉapitroj estas nomataj laŭ unu el iliaj konsistigaj subĉapitroj. La Harivamsa konsistas el la fino de du el la 100 subĉapitroj, kaj estis konsiderita apendico al la "Mahabarato" fare de la redaktistoj de la 18 ĉapitroj.

Laŭ tio, kio aperas en Mbh. 1.1. 50, ekzistis tri versioj de la epopeo, ekiĝante kun la versioj Manu (1.1. 27), Astika (1.3, subĉapitro 5) kaj Vasu (1.57), respektive. Tiuj versioj respondas al la aldono de unu kaj poste aliaj «fiksitaj dialogkadroj». La versio Vasu forlasas la fiksitajn dialogkadrojn kaj komenciĝas per la klarigo de la naskiĝo de Vjaso. La Astika versio aldonas la sarpasatran kaj aŝvamedan materialon el bramana literaturo, lanĉas la nomon "Mahabarato", kaj identigas Vjason kiel la verkinto de la libro. La redaktistoj de tiuj aldonoj estis verŝajne la akademiuloj Panĉaratroj kiuj laŭ Oberlies (1998), regis super la teksto ĝis la fina redaktado. Mencio de Hunaoj en la ĉapitro Biŝmo tamen ŝajnas indiki, ke ĝi estis redaktita ĉirkaŭ la 4-a jarcento.

La serpentofero de Janamejaĝo

La ĉapitro Adi inkluzivas la serpentoferon de Janamejaĝo, klarigante la instigon, detaligante kial ĉiuj ekzistantaj serpentoj estis destinitaj por la ekstermado, kaj kial malgraŭ tio, daŭre vivas la serpentoj. Tiu sarpasatra materialo ofte estis konsiderata sendependa rakonto aldonita al "Mahabarato" fare de «tema altiro» (Minkowski 1991), kaj oni kredas, ke ĝi precipe havas proksiman rilaton al la Veda literaturo. La Panĉavimŝa Brahmana (ĉe 25.15.3) listigas la oficiantajn pastrojn de sarpasatra kune kun la nomoj Dritaraŝtro kaj Janamejaĝo, du ĉefroluloj de la sarpasatra de la "Mahabarato", same kiel Takŝako, la nomo de la serpento[21].

La stato de la teksto estis priskribita en la komenco de la 20-a jarcento fare de hindologoj kiel senstruktura kaj ĥaosa. Hermann Oldenberg supozis, ke la origina poemo foje verŝajne portis grandan «tragedian forton», sed opiniis pri la plena teksto kiel «terura ĥaoso». La prijuĝo de aliaj hindologoj de la 20-a jarcento estis eĉ malpli favora. Moritz Winternitz pensis, ke «nur malpoeziaj teologoj kaj mallertaj skribistoj» povus arigi la diversajn partojn el malsimila origino en neordigitan tutaĵon.[22]

Historiaj referencoj[redakti | redakti fonton]

La plej frue konataj referencoj pri la "Mahabarato" kaj ĝia kerno Barato aperas en Aŝtadĝaĝo (sutro 6.2. 38) de la gramatikisto Paninio (4-a jarcento a.n.e.), kaj en Aŝvalaĝana Grhĝasutrao (3.4. 4). Tio povas sugesti, ke la kerno konsistanta el 24 000 versoj, konata kiel Barato, same kiel frua versio de la plilongigita "Mahabarato", estis verkita en la 4-a jarcento a.K.

Raporto de la greka verkisto Diono Krizostomo (ĉ. 40 a.K. – 120 p.K) koncerne la poezion de Homero kiu estis kantita eĉ en Hindujo[23], ŝajnas indiki, ke la Iliado estis tradukita en Sanskriton. Tamen, akademiuloj kredas, ke ne temis pri la Iliado de Homero, sed ke la "Mahabarato" jam ekzistis en tiu dato, kies epizodojn Diono Krizostomo aŭ liaj fontoj mise identigas kun la rakonto de la Iliado.[24]

Pluraj rakontoj ene de la "Mahabarato" prenis apartajn identecojn en la klasika sanskrita literaturo. Ekzemple, Abhijñānashākuntala pri Ŝakuntalo de la fama sanskritlingva poeto Kalidaso (400 p.K.), kiu verŝajne jam ekzistis en la epoko de la Gupta dinastio, estas bazita sur rakonto kiu estas la antaŭaĵo al la "Mahabarato". Urubhanga, sanskrita teatraĵo de Bhasa verŝajne ekzistis antaŭ Kalidasa, bazita sur la mortigo de Durĝodano per la disfendado de liaj femuroj fare de Bimo.

La kupra platosurskribo de la maharaĝo Ŝarvanato (533-534 p.K.) de Ĥoh (Satna Distrikto, Madja-Pradeŝo) priskribas la "Mahabaraton" kiel «kolekton de 100 000 versoj».

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

Mapo de antikva Hindujo dum la epopea periodo.

La historieco de la Milito de Kurukŝetro estas neklara. Multaj historiistoj situigas la daton de tiu ĉi milito aperanta en la epopeo, en la ferepoka Hindujo, ĉirkaŭ la 10-a jarcento a.K.[25] La scenejo de la epopeo havas historian precedencon en la ferepoka veda Hindujo, kie la Kurua regno estis la centro de politika potenco dum ĉirkaŭ la jaro 1200 ĝis 800 a.K.[26] Dinastiaj konfliktoj de tiu periodo eble estis la inspirfonto por la Jaĝo, la fundamento sur kiu la "Mahabarato" estis konstruita, kun eventuala batalo kiu kun la paso de la tempo iĝis grava historia okazintaĵo.

La Purana literaturo prezentas genealogiajn listojn ligitajn kun la Mahabarata rakonto. La signoj de la Puranoj estas dutipaj. En la unua speco, ekzistas la rekta deklaro ke ekzistis 1015 (aŭ 1050) jaroj inter la naskiĝo de Parikŝito (nepo de Arĝuno) kaj la surtroniĝo de Mahapadma Nanda, ofte datita je 382 a.K., kio donus entute 1400 jarojn por la Barata batalo.[27] Tamen, tio implicus neprobablajn longajn regadojn por la reĝoj listigitaj en la genealogioj. En la dua speco estas analizoj de paralelaj genealogioj en la Puranoj inter la tempoj de Adisimakriŝno (pranepo de Parikŝito) kaj Mahapadma Nanda.[28] Sekve, Pargiter kalkulis mezume 26 generaciojn el 10 malsamaj dinastiaj listoj kaj, supozeble 18 jarojn por la meza tempodaŭro de la regado. Li alvenis al kalkulo de 850 a.K. por Adisimakriŝno, kaj sekve, ĉirkaŭ 950 a.K. por la Barata batalo.[29]

B. B. Lal uzis la saman metodon kun pli konservema supozo pri la mezuma regado por atingi daton de 836 a.K., kaj rilatigis tion kun la arkeologiaj indicoj de la civilizo de pentrita griza ceramiko. La rilatiĝo estas forta inter la aĵoj de tiu kulturo kaj la lokoj menciitaj en la epopeo.[30]

Provoj datigi la okazaĵojn uzante metodojn de arkeoastronomio donis rezultojn, depende de kiuj tekstoj estis elektitaj kaj kiel ili estas interpretitaj, kalkuloj intervalantaj ekde la fino de la 4-a ĝis la duono de la 2-a jarmilo a.K.[31] La dato je la fino de la 4-a jarmilo havas precedencon en la kalkulado de la Kaliĝuga epoko, bazita sur planedaj konjunkcioj, fare de Arĝabato (6-a jarcento). Ĝia dato, la 18-an de februaro 3102 a.K. ĝeneraliĝis en la hindua tradicio (ekzemple, la surskribo Aĝole de Pulikeŝi la 2-a, 556-634 p.K., asertas ke 3735 jaroj pasis ekde la Barata batalo[32])). Alia tradicia astronomia skolo kaj historiistoj, reprezentitaj de Vriddha-Garga, Varahamihira (verkinto de la "Brihat Samhita") kaj Kalhana (verkinto de "Rajatarangini"), lokigas la Baratan militon 653 jarojn post la Kaliĝuga epoko, ĉirkaŭ 2 449 a.K.[33]

Justa milito[redakti | redakti fonton]

En la "Mahabarato" aperas unu el la unuaj ekzemploj de teoriado rilate al «justa milito», ilustrante multajn el la normoj kiuj estos debatataj poste tra la mondo. En la historio, unu el kvin fratoj demandas ĉu la suferado kaŭzita de milito povas iel esti pravigita. Post tio, venas longa diskuto inter la fratoj, establante kriteriojn kiel proporcieco (batalĉaroj ne povas ataki kavalerion, nur aliajn ĉarojn, ne ataki homojn en mizero), kaj justa traktado de kaptitoj kaj vunditoj, inter aliaj[34].

Sinoptiko[redakti | redakti fonton]

La kernorakonto de la verko temas pri dinastia lukto pro la trono de Hastinapuro, la regno regata de la kurua klano. La du kromaj branĉoj de la familio kiuj partoprenis en la lukto estas la Kaŭravoj kaj la Pandavoj. Kvankam la Kaŭravoj estis la ĉefbranĉo de la familio, Durĝodano, la plej aĝa kaŭravo, estis pli juna ol Judiŝtiro, la plej aĝa pandavo. Kaj Durĝodano kaj Ĝudiŝtiro postulis esti la unua en la linio por heredi la tronon.

La lukto finiĝas per granda batalo en Kurukŝetro, en kiu la pandavoj estas fine venkitaj. La batalo okazigas kompleksajn konfliktojn je parenceco kaj amikeco, aferoj kiel lojaleco al la familio kaj devontigo super kio plej pravas, kaj inverse.

La "Mahabarato" mem finiĝas per la morto de Kriŝno, kaj la posta fino de lia dinastio kaj supreniro de la pandavaj fratoj al ĉielo. Ĝi ankaŭ markas la komencon de la hindua epoko de Kali (Kali Juga), la kvara kaj fina epoko de la homaro, en kiu grandaj valoroj kaj noblaj ideoj diseriĝis, kaj en kiu la homoj iras direkte al la kompleta dissolvo de justa ago, moraleco kaj virto.

Arŝia Sattar deklaras, ke la centra temo de la "Mahabarato", same kiel la Ramajano, estas respektive la kaŝa dieco de Kriŝno kaj Ramo kaj ilia progresema revelacio.

La antikvaj generacioj[redakti | redakti fonton]

Ŝantano kaj Satjavati, la fiŝkaptistino. Pentraĵo de Raja Ravi Varma.

Janamejaĝa prapatro Ŝantano, reĝo de Hastinapuro, havis mallongdaŭran geedzecon kun la diino Ganga kaj ili havas filon, Devavrato (poste nomata Biŝmo), kiu iĝis la ebla heredanto. Multajn jarojn poste, kiam la reĝo Ŝantano iris ĉasi, li vidis la knabinon Satjavati, filino de la estro de la fiŝkaptistoj, kaj al ties patro li petis ŝian manon. Ŝia patro rifuzis konsenti pri la geedziĝo inter lia filino kaj Ŝantano, sed akceptis poste nur kondiĉe ke li surtronigu estontan filon de Satjavati post sia morto. Por meti finon al la dilemo de ŝia patro, Devavrato akceptis cedi la tronon. Ĉar la fiŝkaptisto ne certis pri la infanoj de la princo honorante la promeson, Devavrato faris dumvivan celibaton por garantii la promeson de la patro.

Ŝantano havis du filojn kun Satjavati, Ĉitrangado kaj Viĉitravirjo. Post la morto de Ŝantano, Ĉitrangado iĝis reĝo. Li vivis mallongegan senokazan vivon kaj mortis. Viĉitravirjo, la pli juna filo, regis en Hastinapuro. Dume, la reĝo de Kaŝio aranĝis svajamvaron por siaj tri filinoj, neglektante inviton al la reĝa familio de Hastinapuro. Kun la celo aranĝi la geedziĝon de la juna Viĉitravirjo, Biŝmo ĉeestis la svajamvaron de la tri princinoj Amba, Ambika kaj Ambalika, sen invito, kaj forkaptis ilin. Ambika kaj Ambalika konsentis geedziĝi kun Viĉitravirjo.

Tamen, la plej maljuna princino, Amba, diris al Biŝmo, ke ŝi deziras geedziĝi kun la reĝo Ŝalvo, kiun Biŝmo venkis dum la svajamvaro. Biŝmo permesis al ŝi forvojaĝi kaj geedziĝi kun Ŝalvo, sed tiu rifuzis geedziĝi kun ŝi, kiu daŭre hontis pro la venko de Biŝmo. Tial, Amba revenis por geedziĝi kun Biŝmo, sed tiam li rifuzis tion pro la promeso de la celibato. Amba koleriĝis kaj iĝis amara malamiko de Biŝmo, kulpigante lin je ŝiaj malfacilaĵoj. Poste ŝi renaskiĝis al la reĝo Drupado kiel Ŝiĥandi kaj okazigis la falon de Biŝmo, kun helpo de Arĝuno, en la batalo de Kurukŝetro.

La pandavaj kaj kaŭravaj princoj[redakti | redakti fonton]

Kunti lasante Dritaraŝtro kaj Gandari kaj forirante al ekzilo en la arbaro.

Kiam Viĉitravirjo mortis juna kaj sen heredantoj, Satjavati petis al sia unua filo, Vjaso, generi infanojn kun la vidvinoj. La plej aĝa, Ambika, fermis siajn okulojn kiam ŝi vidis lin, kaj tiel ŝia filo Dritaraŝtro naskiĝis blinda. Ambalika, vidinte lin paliĝis kaj senfortiĝis, tial ŝia filo Panduo naskiĝis pala kaj malsana. Pro la fizikaj problemoj de la unuaj du infanoj, Satjavati petis al Vjaso provi denove. Tamen, Ambika kaj Ambalika sendis la domservistinon anstataŭe, al la ĉambro de Vjaso. Vjaso generis trian filon, Viduro, filo de la domservistino. Li naskiĝis sana kaj konvertiĝis en unu el la plej saĝaj figuroj de la "Mahabarato". Li funkciis kiel Ĉefministro de la reĝoj Panduo kaj Dritaraŝtro.

Kiam la princoj kreskis, Dritaraŝtro estis preskaŭ kronota reĝo fare de Biŝmo, kiam Viduro intervenis kaj uzis siajn sciojn pri politiko por aserti, ke blinda persono ne povas esti reĝo, ĉar blindulo ne povas regi kaj protekti siajn subulojn. La trono tiam estas antaŭdestinita al Panduo pro la blindeco de Dritaraŝtro. Panduo geedziĝis dufoje, al Kunti kaj Madri. Dritaraŝtro geedziĝis kun Gandari, princino el Gandario, kiu uzis okulvindaĵojn por senti la doloron kiun ŝia edzo sentis. Ŝia frato Ŝakuno koleriĝis pro tio kaj ĵuris venĝi ŝin kontraŭ la kurua familio. Unu tagon, kiam Panduo ripozis en la arbaro, li aŭdis sonon de sovaĝa besto. Li pafis sagon en la direkto de la sono. Tamen la sago atingis la saĝulon Kindamo, kiu malbenis lin dirante, ke se li okupiĝus pri amorado, li mortus. Tial, Panduo retiriĝis al la arbaro kun siaj du edzinoj, kaj lia frato Dritaraŝtro regis poste, malgraŭ sia blindeco.

Tamen, la pli maljuna reĝino de Panduo, Kunti, ricevis benon de la saĝulo Durvaso, per kiu ŝi povis alvoki ajnan dion uzante specialan mantron. Kunti uzis tiun benon por demandi al Darmo, dio de la justeco, Vaĝo, la dio de la vento, kaj Indro la reganto de la ĉielo por filoj. Ŝi naskis tri filojn, Judiŝtiro, Bimo, kaj Arĝuno, pere de tiuj dioj. Kunti kundividis tiun mantron kun la pli juna reĝino, Madri, kiu naskis la ĝemelojn Nakulo kaj Sahadevo pere de la Aŝvinoj, la ĝemelaj dioj. Tamen, Panduo kaj Madri ĝuis amoradon kaj Panduo mortis. Madri mortis sur lia sepultfajro pro pento. Kunti levis la kvin fratojn, kiuj estas de tiam kutime nomataj kiel la Pandavaj fratoj.

Dritaraŝtro havis cent filojn kun Gandari, ĉiuj naskitaj post naskiĝo de Judiŝtiro. Tiuj estas la kaŭravaj fratoj, el kiuj la plej aĝa estis Durĝodano, kaj la dua Duŝasano. Aliaj kaŭravaj fratoj estis Vikarno kaj Sukarno. La rivaleco kaj malamikeco inter ili kaj la pandavaj fratoj, ekde ilia juneco ĝis maturiĝo, kondukis al la milito de Kurukŝetro.

Lākṣagṛha (La Domo el Lako)[redakti | redakti fonton]

Post la morto de ilia patrino (Madri) kaj patro (Panduo), la pandavoj revenis kun sia patrino Kunti al la palaco de Hastinapuro. Judiŝtiro estis nomumita heredanta princo fare de Dritaraŝtro, sub konsiderinda premo de lia regno. Dritaraŝtro volis, ke lia filo mem, Durĝodano, estu la reĝo kaj lasis sian ambicion preni la vojon de la justeco.

Ŝakuno, Durĝodano kaj Duŝasano konspiris por forigi la pandavojn. Ŝakuno vokis la arkitekton Purvanĉano por konstrui palacon el bruligaj materialoj kiel lako kaj hinda butero. Sekve li aranĝis por ke la pandavoj kaj la reĝino-patrino Kunti restu en palaco kun la intenco bruligi ĝin kun ili interne. Tamen, la pandavoj estis avertitaj de ilia saĝa onklo, Viduro, kiu sendis al ili ministon por fosi tunelon. Ili sukcesis eskapi al sekura loko kaj serĉis kaŝejon. Dume, en Hastinapuro oni supozis ke ili mortis.[35]

Geedziĝo kun Draŭpadi[redakti | redakti fonton]

Arĝuno kaj la okulo de la fiŝo en Templo Ĉennakeŝava.

Dum la pandavoj kaŝadis, ili lernis el svajamvaro kiu okazis por la mano de la princino Draŭpadi. La pandavoj partoprenis en la masko-konkurado kiel brahmanoj. La tasko konsistis el forĵeto de peza ŝtalsago kaj pafi celon en la plafono, kiu estis la okulo de artefarita fiŝo, dum ĝi rigardis sian membildigon en oleo. La plejmulto el la princoj malsukcesis, multaj estis nekapablaj levi la arkon. Tamen, Arĝuno sukcesis. La pandavoj revenis hejmen kaj sciigis al la patrino, ke Arĝuno venkis en konkurado kaj volis montri al ŝi la premion. Sen rigardo, Kunti postulis al ili kundividi kion ajn Arĝuno ricevis. Tiel, Draŭpadi fine iĝis edzino de la kvin fratoj.

Indraprasto[redakti | redakti fonton]

Post la geedziĝo, la pandavaj fratoj estis invititaj al Hastinapuro. La pliaĝuloj kaj parencoj de la familio negocis la dividadon de la regno, por ke la pandavoj akiru novan teritorion. Judiŝtiro havis novan ĉefurbon konstruita por tiu teritorio ĉe Indraprasto. Tamen, tiu aranĝo ne kontentigis la flankojn de la pandavoj kaj de la kaŭravoj.

Tuj poste, Arĝuno forfuĝis kaj geedziĝis kun la fratino de Kriŝno, Subadra. Judiŝtiro volis establi sian pozicion kiel reĝo; li serĉis la konsilojn de Kriŝno. Kriŝno konsilis, kaj post konvena preparo kaj la eliminado de certa opozicio, Judiŝtiro aranĝis la ceremonion rājasūya yagna. Li estis tiel rekonita kiel elstara inter reĝoj.

La pandavoj havis novan palacon kiu estis konstruita por ili, fare de Maĝa la danavo[36]. Ili invitis siajn kaŭravajn kuzojn al Indraprasto. Durĝodano piediris ĉirkaŭ la palaco, kaj pro eraro luma planko brilis kiel akvo, kaj li evitis ĝin. Estinte informita pri sia eraro, li vidis lageton, kaj supozis ke ĝi ne enhavis akvon kaj falis en ĝin. Draŭpadi ridis pro li kaj ridindigis lin dirante, ke tio estas pro lia blinda patro Dritaraŝtro. Tial li decidis venĝi la hontigon.

La ĵetkub-ludo[redakti | redakti fonton]

Draŭpadi humiligata.

Ŝakuno, la onklo de Durĝodano, aranĝis ĵetkub-ludadon, ludante kontraŭ Judiŝtiro per falsaj ludkuboj. Judiŝtiro perdis sian tutan riĉaĵon, kaj sian regnon. Tiam, li vetludis siajn fratojn, sin mem, kaj finfine sian edzinon en sklaveco. La kontentegaj kaŭravoj insultis la pandavojn pro ilia senhelpa stato kaj eĉ provis senvestigi Draŭpadi antaŭ la tuta kortego, sed ŝia honoro estis savita de Kriŝno kiu mirakle kreis pecojn el teksaĵo por anstataŭigi la forigitajn.

Dritaraŝtro, Biŝmo, kaj la aliaj pliaĝuloj estis ŝokitaj pro la situacio, sed Durĝodano estis konvinkita, ke ne ekzistas loko por du heredantaj princoj en Hastinapuro. Kontraŭ liaj deziroj, Dritaraŝtro ordonis alian ĵetkub-ludadon. La pandavoj estis devigitaj ekziliĝi dum 12 jaroj, kaj en la 13-a jaro resti kaŝitaj. Se ili estus malkovritaj de la kaŭravoj, ili estus devigitaj ekziliĝi dum pliaj 12 jaroj.

Ekzilo kaj reveno[redakti | redakti fonton]

La pandavoj pasigis dek tri jarojn en ekzilo; multaj aventuroj okazis dum tiu tempo. Ili ankaŭ preparis aliancojn por eble okazonta konflikto. Ili pasigis sian lastan jaron alivestitaj en la kortego de Virato, kaj ili estis malkovritaj tuj post la fino de la jaro. Ĉe la fino de ilia ekzilo, ili provis negoci la revenon al Indraprasto. Tamen, tio malsukcesis, kiam Durĝodano obĵetis, ke ili estis malkovritaj dum kaŝado, kaj reveno de la regno al ili ne okazos, laŭ la interkonsento. Milito iĝis neevitebla.

La batalo ĉe Kurukŝetro[redakti | redakti fonton]

Batalo de Kurukŝetro, Kaŝmiro ĉ. 1820.

La du flankoj alvokis vastajn armeojn por sia helpo, kaj ili enviciĝis ĉe Kurukŝetro por la milito. Regnoj de Panĉalo, Dvarako, Kaŝio, Kekajo, Magado, Macjo, Ĉedio, Pandjo, Telingo, kaj Ĝaduso de Mathurā kaj aliaj klanoj kiel la Parama Kamboĝo estis aliancitoj de la pandavoj. La aliancanoj de la kaŭravoj inkluzivis reĝojn de Pragjĝotiŝo, Ango, Kekaĝo, Sindudeso (inkluzive de Sindus, Sauviras kaj Sivis), Mahishmati, Avanti en Madyadesa, Madra, Gandaro, Bahlikas, Kamboĝoj kaj multaj aliaj. Antaŭ deklaro de la milito, Balaramo esprimis sian malfeliĉon pro la evoluo de la konflikto, kaj forvojaĝis por pilgrimi, kaj tiel li ne partoprenis en la batalo. Kriŝno partoprenis en nebatalanta rolo, kiel stiristo de Arĝuno.

Antaŭ la batalo, Arĝuno, vidante sin konfrontiĝi kun sia praavo Biŝmo kaj sia instruisto Dronao en la alia flanko, ekdubis pri la batalo kaj ne uzis sian pafarkon Gāndeeva. Kriŝno atentigis lin pri la devo en la fama sekcio de la epopeo, nomata Bagavadgito.

Kvankam komence ili uzis kavalirecajn nociojn de militado, ambaŭ flankoj baldaŭ adoptis malhonorajn taktikojn. Ĉe la fino de la 18-taga batalo, nur la pandavoj, Satjako, Kripa, Aŝvatamo, Kritavarmo, Ĝuĝuco kaj Kriŝno pluvivis.

La fino de la Pandavoj[redakti | redakti fonton]

Kunti kondukas la blindan Gandari al la arbaro.

Post vidado de la masakro, Gandari, kiu perdis ĉiujn siajn filojn, malbenis Kriŝnon, ke li estu atestanto de simila masakro de sia familio, ĉar estante dia estaĵo, li nenion faris por ĉesigi la militon. Kriŝno akceptis la malbenon, kiu plenumiĝis 36 jarojn poste.

La pandavoj, kiu regis la regnon, decidis rezigni pri ĉio. Ĉifone vestitaj ili retiriĝis al Himalajo kaj grimpis rekte al la ĉielo en korpa formo. Surstrata hundo vojaĝis kun ili. Unu post la alia la fratoj kaj Draŭpadi falis survoje. Kiam ĉiu el ili stumblis, Judiŝitro diris al la cetero la kialon de ilia falo (Draŭpadi estis partia al Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo estis vantaj kaj fieraj pro iliaj aspektoj, Bimo kaj Arĝuno estis fieraj pri siaj forto kaj lerteco arkpafi, respektive). Nur la virta Ĝudistiro, kiu provis ĉion por malhelpi la amasmortigon, kaj la hundo, restis. La hundo revelaciis esti la dio Ĝamo (ankaŭ konata kiel Yama Darmaraja), kaj tiam li portis lin al la submondo, kie li vidis siajn gefratojn kaj edzinon. Post klarigado de la naturo de tiu provo, Ĝamo portis Judiŝtiron reen al ĉielo kaj klarigis, ke estis necesa eksponi lin al la submondo, ĉar ĉiu reganto devas viziti la submondon minimume unu fojon. Ĝamo tiam certigis lin, ke liaj gefratoj kaj edzino renkontos lin en la ĉielo post ilia eliro de la submondo kun la paso de la tempo.

La nepo de Arĝuno, Parikŝito, regis post ili kaj mortis pro mordo de serpento. Lia kolerega filo, Janamejaĝo, decidis elfari serpentoferon por detrui la serpentojn. Dum tiu oferado la rakonto de liaj prapatroj estas sciigita al li.

Versioj, tradukoj, kaj derivitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Multaj regionaj versioj de la verko evoluis dum la tempo. Plejparte temas pri diferencoj en nur simplaj detaloj, aŭ kun versoj aŭ duavicaj rakontoj aldonitaj. Tiuj inkluzivas kelkajn versiojn ekster la hinda subkontinento, kiel ekzemple la Kakawin Bharatayuddha de Javo. La teatraĵoj de la tamila strata teatro, Terukkuttu, uzas temojn de la tamillingvaj versioj de la "Mahabarato", temigante Draŭpadi.

Kritika eldono[redakti | redakti fonton]

Inter 1919 kaj 1966, akademiuloj de la Orienta Esplor-Instituto Bhandarkar, Puneo, komparis la diversajn manuskriptojn de la epopeo de Hindio kaj eksterlande kaj produktis la Kritikan Eldonon de la "Mahabarato", sur 13 000 paĝoj en 19 volumoj, sekvitaj de la Harivamŝa en aliaj du volumoj kaj ses indicvolumoj. Tiu estas la teksto kutime uzata en la nunaj studoj pri Mahabarato[37]. Tiu verko foje estas nomita la «Punea» eldono de la "Mahabarato".

Modernaj interpretoj[redakti | redakti fonton]

La tamila verkisto S. Ramakrishnan verkis libron laŭdita de la kritiko bazita sur la "Mahabarato" nomita «Uba Paandavam». Ĝi traktas la rakonton nelinie el la perspektivo de vojaĝanto. La kanara romanverkisto S.L. Bhyrappa verkis romanon en kanara lingvo (nun tradukita en la plejmulto de barataj lingvoj kaj la angla) titolita Parvan, donante novan interpreton al la rakonto aperinta en la "Mahabarato". Li provis kompreni la sociajn kaj etikajn praktikojn en tiuj regionoj kaj ligi ilin kun la rakonto de la "Mahabarato".

Romano de la malajala verkisto M. T. Vasudevan Nair rakontas la Mahabaraton el la perspektivo de Bimo. Mrityunjay (Venko super la morto) verkita de Shivaji Sawant estas romano kun Karnao kiel la centra rolulo de la "Mahabarato".

En barata kinarto, pluraj filmoversioj de la epopeo ekzistas ekde 1920. La internacie laŭdita bengala kinreĝisoro Satyajit Ray ankaŭ intencis reĝisori teatran adaptadon de la epopeo, sed la projekto neniam estis realigita.[38]

En la fino de la 1980-aj jaroj, la televidserio Mahabaharat, reĝisorita de Ravi Chopra, estis disvastigita per la ŝtata televido de Barato[39]. En la okcidenta mondo, sufiĉe konata prezento de la epopeo estas la naŭ-hora teatraĵo de Peter Brook, kiu premieris en Avinjono en 1985, kaj ĝia kvin-hora kinversio La Mahabarato (1989).[40]

Inter literaturaj interpretoj de la "Mahabarato" estas la plej grava verko de Shashi Tharoor titolita La Granda Hinda Romano, kiu temas pri literatura, filozofia, kaj politika romano kiu supermetas la plej gravajn momentojn de post-sendependa Hindio en la 20-a jarcento sur la okazaĵoj de la "Mahabarato".

La "Mahabarato" ankaŭ estis reinterpretita de Shyam Benegal en "Kalyug", kiu estas nuntempa revidigado de la "Mahabarato".[41]

Okcidentaj interpretoj de la "Mahabarato" inkluzivas la "Mahabaraton" de William Buck kaj la Kvin Filoj de la Reĝo Pandu de Elizabeth Seeger.[42]

Mallongigitaj versioj[redakti | redakti fonton]

Multaj simpligitaj versioj, maldensigitaj kaj reelpensitaj estis faritaj surbaze de la tuta epopeo, inkluzive de verkoj de Ramesh Menon, William Buck, R. K. Narayan, C. Rajagopalachari, Kanaiyalal Maneklal Munshi, Kriŝna Darmo, Romesh Chunder Dutt, Bharadvaja Sarma, John D. Smith kaj Sharon Maas.

Versio en Kaŭi (malnovjava lingvo) troviĝas sur la indonezia insulo Bali kaj estis tradukita de D-ro I. Gusti Putu Phalgunadi. El la dek ok ĉapitroj, nur ok restas en ĉi versio.

Derivaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bhasa, la sanskrita dramisto de la 2a aŭ 3-a jarcento a.K., faris du verkojn pri epizodoj de la "Marabarato", Urubhanga (Rompita Femuro), koncerne la batalon inter Durĝodano kaj Bimo, dum Madĝamavĝaĝoga (La Mezulo) temis pri Bimo kaj ties filo, Gatotkaĉo. La unua grava teatraĵo de la 20-a jarcento estis Andha Yug (La Blinda Epoko), de Dharamvir Bharati, en 1955, kiu venas de la "Mahabarato", ideala fonto kaj esprimo pri modernaj problemoj kaj malkontento. Komence kun Ebrahim Alkazi ĝi estis surscenejigita de multaj reĝisoroj. La romano de V. S. Khandekar, "Ĝaĝati" (1960)[43] kaj la komenco de la verko de Girish Karnad estas bazita sur la rakonto de reĝo Ĝaĝati trovebla en la "Mahabarato". Bengala verkisto kaj dramisto, Buddhadeva Bose skribis tri prezentaĵojn el la "Mahabarato", Anamni Angana, Pratham Partha kaj Kalsandya.[44]

Gandhi uzis la verkon "Bagavadgito" kiel inspiron por la sendependecmovado.

Kultura influo[redakti | redakti fonton]

En la "Bagavadgito", parto de Mahabarato, Kriŝno klarigas al Arĝuno siajn devontigojn kiel militisto kaj princo kaj pliprofundigas malsamajn jogajn kaj vedajn filozofiojn, kun ekzemploj kaj analogecoj. Tio igis, ke la "Bagavadgito" ofte estas priskribita kiel konciza gvidilo de la hinda filozofio kaj praktika, memstara gvidilo por la vivo. En modernaj tempoj, Swami Vivekananda, Bal Gangadhar Tilak, Mahatmo Gandhi kaj multaj aliaj uzis la tekston por helpi inspiri la baratan sendependecmovadon.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. André Cherpillod donas la varianton Mahabharato.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
  2. Genetika esploro pri intermiksiĝo kaj kastoj. esperanto.brazilo.org. Arkivita el la originalo je 2016-08-08. Alirita la 20-an de julio de 2016.
  3. "Biografio de Reĝo Gesar" en la "Ĉina Enciklopedio". CRI Online. Arkivita el la originalo je 2013-05-16. Alirita la 20-an de julio de 2016.
  4. Cherpillod, André. (2005) Etimologia Vortaro de Propraj Nomoj (esperante), p. 135. ISBN 9789290170891.
  5. [1]
  6. 6,0 6,1 6,2 Brockington (1998), p. 26
  7. Van Buitenen; The Mahabharata – 1; The Book of the Beginning. Introduction (Authorship and Date)
  8. bhārata signifas la praularo de la imperiestro Bharata, nome legenda reĝo konsiderata la fondinto de la regno Bhāratavarsha (Barato).
  9. Spodek, Howard. Richard Mason. The World's History. Pearson Education: 2006, New Jersey. 224, 0-13-177318-6
  10. Amartya Sen, The Argumentative Indian. Writings on Indian Culture, History and Identity, London: Penguin Books, 2005.
  11. W.J.Johnson. (1998) The Sauptikaparvan of the Mahabharata: The Massacre at Night. Oxford University Press, p. ix. ISBN 9780192823618.
  12. A History of Indian Literature, Volumo 1 de Maurice Winternitz
  13. 13,0 13,1 13,2 Buitenen (1973) pp. xxiv–xxv
  14. Sukthankar (1933) "Prolegomena" p. lxxxvi. Kursivaj literoj ankaŭ en la originalo.
  15. Gupta & Ramachandran (1976), citantaj Mahabharata, Critical Edition, I, 56, 33
  16. SP Gupta kaj KS Ramachandran (1976), p.3-4, citantaj Vaidya (1967), p.11
  17. Brockington, J. L.. (1998) The Sanskrit epics, Part 2 Volume 12. BRILL, p. 21. ISBN 9004102604.
  18. 18 libroj, po 18 ĉapitroj de la Bagavadgito kaj de la Narajanija, korespondaj al la 18 batalaj tagoj kaj al la 18 soldataroj (Mbh. 5.152.23)
  19. The Spitzer Manuscript (Beitrage zur Kultur- und Geistesgeschichte Asiens), Austrian Academy of Sciences, 2004. Ĝi estas unu el la plej malnovaj manuskriptoj trovitaj ĉe la Silka Vojo kaj parto de la heredaĵoj de Dr. Moritz Spitzer.
  20. The Oldest Extant Parvan-List of the Mahābhārata, Dieter Schlingloff, Journal of the American Oriental Society, Vol. 89, No. 2, Apr. – Jun. 1969, pp. 334–338, at JSTOR
  21. J.A.B. van Buitenen, Mahābhārata, Volume 1, p. 445, citanta W. Caland, The Pañcaviṃśa Brāhmaṇa, p. 640-2
  22. Hermann Oldenberg, Das Mahabharata: seine Entstehung, sein Inhalt, seine Form, Göttingen, 1922,
  23. Diono Krizostomo, 53.6-7, trad. H. Lamar Crosby, Loeb Classical Library, 1946, vol. 4, p. 363.
  24. Christian Lassen, en sia Indische Alterthumskunde (Barata Antikvo-scienco), supozis, ke tio referencas fine al la penoj de Dhritaraŝtra, la lamentoj de Gandari kaj Draupadi, kaj la valoro de Arĝuno kaj de Suyodhana aŭ Karna (citita konsente en Max Duncker, The History of Antiquity (trad. Evelyn Abbott, London 1880), vol. 4, p. 81). Tiun interpreton akceptis normigaj referencoj kiel Albrecht Weber en sia History of Indian Literature, sed kelkaj ripetis tion kiel fakton kaj ne interpreton.
  25. Pri tiu afero, historiisto A. L. Basham diras: "According to the most popular later tradition the Mahabharata War took place in 3102 BCE, which in the light of all evidence, is quite impossible. More reasonable is another tradition, placing it in the 15th century BCE, but this is also several centuries too early in the light of our archaeological knowledge. Probably the war took place around the beginning of the 9th century BCE; such a date seems to fit well with the scanty archaeological remains of the period, and there is some evidence in the Brahmana literature itself to show that it cannot have been much earlier." Basham, p. 40, citante HC Raychaudhuri, Political History of Ancient India, pp. 27ff.
  26. M Witzel, Early Sanskritization: Origin and Development of the Kuru state, EJVS vol.1 no.4 (1995); ankaŭ en B. Kölver (eld.), Recht, Staat und Verwaltung im klassischen Indien. The state, the Law, and Administration in Classical India, München, R. Oldenbourg, 1997, pp. 27-52
  27. A.D. Pusalker, History and Culture of the Indian People, Vol I, Chapter XIV, p. 273
  28. FE Pargiter, Ancient Indian Historical Tradition, p. 180. Li montras ĉirkaŭkalkulojn de averaĝe 47, 50, 31 kaj 35 por variaj versioj de la listoj.
  29. Pargiter, op.cit. pp. 180-182
  30. B. B. Lal, Mahabharata and Archaeology en Gupta kaj Ramachandran (1976), pp. 57-58
  31. Gupta kaj Ramachandran (1976), p. 246, kiu resumas jene: "Astronomical calculations favor 15th century BCE as the date of the war while the Puranic data place it in the 10th/9th century BCE. Archaeological evidence points towards the latter." (p. 254)
  32. Gupta kaj Ramachandran (1976), p. 55; AD Pusalker, HCIP, Vol I, p. 72
  33. AD Pusalker, op.cit. p. 272
  34. Just War in Comparative Perspective
  35. [2]
  36. [3]
  37. Bhandarkar Institute, Pune Arkivigite je 2018-10-19 per la retarkivo Wayback Machine—Virtual Pune
  38. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-14. Alirita 2012-03-31.
  39. Mahabharat en Interreta filma datumbazo (angle) (1988–1990 TV series)
  40. The Mahabharata en Interreta filma datumbazo (angle) (1989 mini-series)
  41. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-12. Alirita 2012-03-31.
  42. Pai, Anant. (1998) Pai, Anant: Amar Chitra Katha Mahabharata. Mumbai: Amar Chitra Katha, p. 1200. ISBN 81-905990-4-6.
  43. Don Rubin. (1998) The World Encyclopedia of Contemporary Theatre: Asia. Taylor & Francis, p. 195. ISBN 041505933X.
  44. The Mahabharata as Theatre Arkivigite je 2010-01-14 per la retarkivo Wayback Machine by Pradip Bhattacharya , June 13, 2004.

Fontoj kaj plua legado[redakti | redakti fonton]

  • Badrinath, Chaturvedi. The Mahabharata : An Inquiry in the Human Condition, New Delhi, Orient Longman (2006)
  • Bandyopadhyaya, Jayantanuja (2008). Class and Religion in Ancient India. Anthem Press.
  • Basham, A. L.. (1954) The Wonder That Was India: A Survey of the Culture of the Indian Sub-Continent Before The Coming of the Muslims. Nov-Jorko: Grove Press.
  • Bhasin, R.V. "Mahabharata" published by National Publications, India, 2007.
  • J. Brockington. The Sanskrit Epics, Leiden (1998).
  • Buitenen, Johannes Adrianus Bernardus (1978). The Mahābhārata. 3 volumoj (traduko / publikaĵo nekompleta pro lia morto). University of Chicago Press.
  • Chaitanya, Krishna (K.K. Nair). The Mahabharata, A Literary Study, Clarion Books, New Delhi 1985.
  • Gupta, S.P. and Ramachandran, K.S. (ed.). Mahabharata: myth and reality. Agam Prakashan, New Delhi 1976.
  • Hiltebeitel, Alf. The Ritual of Battle, Krishna in the Mahabharata, SUNY Press, New York 1990.
  • Hopkins, E. W. The Great Epic of India, New York (1901).
  • Jyotirmayananda, Swami. Mysticism of the Mahabharata, Yoga Research Foundation, Miami 1993.
  • Katz, Ruth Cecily Arjuna in the Mahabharata, University of South Carolina Press, Columbia 1989.
  • Keay, John. (2000) India: A History. Grove Press. ISBN 0-8021-3797-0.
  • Majumdar, R. C. (general editor). (1951) The History and Culture of the Indian People: (Volume 1) The Vedic Age. Londono: George Allen & Unwin Ltd..
  • Lerner, Paule. Astrological Key in Mahabharata, David White (trans.) Motilal Banarsidass, New Delhi 1988.
  • Mallory, J. P (2005). In Search of the Indo-Europeans. Thames & Hudson. ISBN 0-500-27616-1
  • Mehta, M. The problem of the double introduction to the Mahabharata, JAOS 93 (1973), 547–550.
  • Minkowski, C.Z. Janamehayas Sattra and Ritual Structure, JAOS 109 (1989), 410–420.
  • Minkowski, C.Z. 'Snakes, Sattras and the Mahabharata', in: Essays on the Mahabharata, eld. A. Sharma, Leiden (1991), 384–400.
  • Oldenberg, Hermann. Zur Geschichte der Altindischen Prosa, Berlin (1917)
  • Oberlies, Th. 'The Counsels of the Seer Narada: Ritual on and under the Surface of the Mahabharata', in: New methods in the research of epic (ed. H. L. C. Tristram), Freiburg (1998).
  • Oldenberg, H. Das Mahabharata, Göttingen (1922).
  • Pāṇinio. Ashtādhyāyī. Book 4. Translated by Chandra Vasu. Benares, 1896 (sanskrite kaj angle)
  • Pargiter, F.E. Ancient Indian Historical Tradition, London 1922. Repr. Motilal Banarsidass 1997.
  • Sattar, Arshia (transl.). (1996) The Rāmāyaṇa by Vālmīki. Viking, p. 696. ISBN 9780140298666.
  • Sukthankar, Vishnu S. and Shrimant Balasaheb Pant Pratinidhi (1933). The Mahabharata: for the first time critically edited. Bhandarkar Oriental Research Institute.
  • Sullivan, Bruce M. Seer of the Fifth Veda, Krsna Dvaipayana Vyasa in the Mahabharata, Motilal Banarsidass, New Delhi 1999.
  • Sutton, Nicholas. Religious Doctrines in the Mahabharata, Motilal Banarsidass, New Delhi 2000.
  • Utgikar, N. B. The mention of the Mahabharata in the Ashvalayana Grhya Sutra, Proceedings and Transactions of the All-India Oriental Conference, Poona (1919), vol. 2, Poona (1922), 46–61.
  • Vaidya, R.V. A Study of Mahabharat; A Research, Poona, A.V.G. Prakashan, 1967
  • Witzel, Michael, Epics, Khilas and Puranas: Continuities and Ruptures, Proceedings of the Third Dubrovnik International Conference on the Sanskrit Epics and Puranas, ed. P. Koskiallio, Zagreb (2005), 21–80.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.