Mahavira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Skulptaĵo de Mahaviro

Mahavira (Mahāvīra, esperantigeble kiel Mahaviro), ankaŭ konata kiel Vardhamāna (esperantigeble kiel Vard(h)amano), estis la dudek-kvara kaj lasta ĝajna Tirthankara (Instruinta Dio, aŭ laŭvorte: River-transiriganto). Mahaviro naskiĝis en reĝa familio en nuna Biharo (Barato), en 599 a. K. Tridek-jar-aĝe, li foriris el sia hejmo serĉante spiritan vekiĝon kaj forlasis materiajn aferojn, inkluzive de siaj vestoj, kaj li fariĝis monaĥo. Dum la sekvantaj dek du kaj duona jaroj, Mahaviro intense meditis kaj severe pentis. Post tio li fariĝis kevalī (ĉioscia).

Dum la sekvantaj tridek jaroj, li veturis tra Suda Azio por instrui ĝajnan filozofion. Mahaviro instruis ke necesis observi la votojn ahimsa (ne-perforton), satya (veron), asteya (ne-ŝtelon), brahmacharya (ĉastecon) kaj aparigraha (ne-alligiĝon) por levi la viv-kvaliton. Li instruis la principojn anekantavada (plurismo), syadvada kaj nayavada. La instruojn de Mahaviro kompilis Gautama Swami (lia ĉefa disĉiplo) kaj oni vokis tiujn instruojn (ĝajnaj) Agamoj. Plejparto de tiuj Agamoj ne haveblas hodiaŭ. Ĝajnoj kredas ke Mahaviro atingis moksha (liberiĝon el la ciklo de naskiĝo kaj morto) 72-jar-aĝe.

Mahaviron oni ofte nomas la fondinto de ĝajnismo, sed tio li ne estis: la ĝajna tradicio rekonas liajn antaŭulojn kaj lin konsideras kiel la 24-an Tirtankaron.[1] Krom tio, Parshvanatha (la 23-a tirtankaro) estis historia persono.[2][3][4][5]

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĝajnaj tekstoj, la infanaĝa nomo de Mahaviro estis Vardhamāna ("la kreskanto"), pro la pliiĝanta prospero en la reĝlando je la tempo de lia naskiĝo.[6] Lin oni nomis Mahavira ("la granda heroo") pro ties kuraĝaj agoj dum lia infanaĝo.[7][8][9][10] Al Mahaviro oni donis la titolon Jīnā (esperantigeble kiel ĝinao, signifo: "la venkinto aŭ konkerinto (enajn malamikojn kiel alligitecon, fieron kaj avarecon)"); tiu titolo poste samsignifis kiel Tirthankara.[11]

Budhismaj tekstoj nomas Mahaviron Nigaṇṭha Jñātaputta.[12] Nigaṇṭha signifas "sen nodo, ligo aŭ ŝnuro", kaj Jñātaputta (filo de Nata) referencas al lia devena klano kiel JñātaNaya (Prakrit).[11][13][14] Li estas ankaŭ konata kiel ŝramano (serĉanto).[7]

Vivo[redakti | redakti fonton]

En ĝajnismo, Tirthankara (River-transiriganto aŭ Instruanta Dio) signifas la fondinton de tirtha, do de trairejo tra la maro de senfinaj naskiĝoj kaj mortoj (nomata saṃsāra).[15][16] Laŭ la ĝajnaj tekstoj, dudek kvar Tirtankaroj gracas ĉiun duonon de la kosma tempa ciklo. Mahaviro estis la lasta Tirtankaro de avasarpani (ĉi-tempa malsupreniranta fazo). [17][noto 1] Samantabhadra, fama Digambara monaĥo, kiu vivis en la 2-a jarcento p. K., vokis la tīrtha-on de Mahaviro Sarvodaya (universala suprenigo).[18]

Naskiĝo[redakti | redakti fonton]

La naskiĝo de Mahaviro, bildo el manskribaĵo de la Kalpa Sutra, ĉ. 1375-1400

Mahaviro estis ano de la gotra (familio) Kashyapa,[7][19] kaj tiu naskiĝis en la reĝa Kŝatrija familio de la reĝo Siddhartha de Kundagrama kaj de la reĝino Trishala (fratino de la reĝo Chetaka de Vaishali),[19] el la dinastio de Ikshvaku.[20] La naskiĝtago estas la dektria tago de la leviĝa luno de Chaitra laŭ la kalendaro Vira Nirvana Samvat, en 599 a. K.;[21][22][23][24] en la Gregoria kalendaro, tiu dato estas en marto aŭ aprilo. Ĝajnoj tion festas kiel Mahavir Jayanti.[25] Laŭtradicie, la naskiĝa loko estas Kundalpur en la antikva urbo de Kashtriya Kund Lachhuar, en la hodiaŭa Sikandra Divido de la distrikto Jamui, en Biharo.[26] Laŭ ĝajnismo, post lia naskiĝo, Indro sur la Monto Meru (centro de la mondo en hinda kosmologio) lin konsekris (abhisheka).[27] Plej multaj modernaj historiistoj konsentas, ke li naskiĝis en Kundagrama, nun Basokund en la distrikto Muzaffarpur[19] en la Bharata ŝtato Biharo. [28]

Laŭ ĝajnaj tradicioj, Mahaviro vivis ekde 599 a. K. ĝis 527 a. K.[22] [29]Laŭ okcidentaj historiistoj, tiu vivis ekde 480 a. K. ĝis 408 a. K.[30] Kelkaj okcidentaj scienculoj sugestas, ke Mahaviro mortis ĉirkaŭ 425 a. K.[31]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel reĝa filo, Mahaviro disponis ĉiujn luksojn de vivo. Laŭ la dua ĉapitro de la Śvētāmbara teksto Acharanga Sutra, liaj gepatroj estis adeptoj de Parshvanatha kaj laikaj fervoruloj de ĝajnaj asketoj.[5][6] Ĝajnaj tradicioj ne konsentas pri lia edzeca stato;[noto 2] laŭ la Digambara tradicio, la gepatroj de Mahaviro deziris, ke li edziĝu kun Yashoda, sed Mahavira rifuzis tion.[32] Laŭ la Śvētāmbara tradicio, ili lin edzigis al Yashoda dum juna aĝo, kaj Mahaviro havis unu filinon, Priyadarshana.[27][19]

Rezigno[redakti | redakti fonton]

Kiam Mahaviro aĝis je tridek jaroj, tiu forlasis la komfortojn de reĝa vivo kaj lian hejmon kaj familion, por vivi asketan vivon kaj por spirite vekiĝi.[33] Li severe pentis, meditis sub la Aŝoka arbo kaj forĵetis siajn vestojn.[33][8] Estas plendetala priskribo de liaj afliktoj kaj sinhontigoj en la Acharanga Sutra.[34][35] Laŭ Kalpa Sūtra, Mahaviro dum kvardek du jaroj vivis askete en la urboj Astikagrama, Champapuri, Prstichampa, Vaishali, Vanijagrama, Nalanda, Mithila, Bhadrika, Alabhika, Panitabhumi, Shravasti kaj Pawapuri.[36]

Ĉioscio[redakti | redakti fonton]

Post dek du jaroj de rigora pentofarado, je la aĝo de 43 jaroj, Mahaviro atingis la staton de Kevala Jnana (senlima scio), laŭ tradiciaj rakontoj sub Sala arbo.[37][38] La detalojn de ĉi tiu evento mencias ĝajnaj tekstoj kiel Uttar-purāņa kaj Harivamś-purāņa.[39] La Acharanga Sutra priskribas Mahaviron kiel ĉiovidanta. La Sutrakritanga pluigas tiun koncepton kiel ĉioscion kaj provizas detalojn pri aliaj ecoj de Mahaviro.[26] Ĝajnoj kredas ke Mahaviro havis la korpon kun la plej bonaj antaŭkondiĉoj (paramaudārika śarīra) kaj estis libera de dek ok neperfektoj kiam li atingis ĉioscion. [40]

Dum tridek jaroj post la ek-ĉioscio, Mahaviro veturis tra Bharato por instrui sian filozofion. Laŭ la ĝajna tradicio, Mahaviro havis kiel adeptojn 14,000 muni (virajn asketojn), 36,000 aryika (monaĥinojn), 159,000 sravaka (laikojn) kaj 318,000 sravika (laikinojn).[41][42] Kelkaj adeptoj estis reĝoj, ekzemple la reĝo Srenika (popole konata kiel Bimbisara) de Magadho, Kunika de Anga kaj Chetaka de Videha.[36][43]

Moksha (Nirvāṇa)[redakti | redakti fonton]

La templo Jal Mandir, markanta la nirvanon de Mahaviro en Pawapuri

Ĝajnoj kredas, ke Mahaviro atingis mokŝa-on (liberiĝon el la ciklo de naskiĝo kaj morto, malaperon el la materia mondo) je la aĝo de sepdek du jaroj, kaj ke ties animo estas nun ripozanta en ‘’Siddhashila’’ (en la loĝejo de la liberiĝintaj animoj). Laŭ ĝajnaj tekstoj, Mahaviro atingis nirvana-on (finan elkarceriĝon) ĉe la urbo Pawapuri (nun en Biharo).[22][44] Dum la sama tago, ties ĉefa disĉiplo Gautama Swami atingis ĉioscion. Laŭ la Mahapurana de Jinasena, post la nirvana de Tirtankaroj, ĉielaj estaĵoj faras la enterigajn ritojn. Laŭ la Pravachanasara, Tirtankaroj lasas en la mondo nur la najlojn kaj harojn; la aliaj partoj de la korpo solviĝas en la aero kiel kamforo.[45][46] Hodiaŭ, ĝajna templo nomata Jal Mandir staras ĉe la loko kie laŭkrede Mahaviro atingis mokŝa-on. [47]

Antaŭaj naskiĝoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭajn naskiĝojn de Mahaviro priparolas ĝajnaj tekstoj kiel la Mahapurana kaj la Tri-shashti-shalaka-purusha-charitra. Dum animo travivas nenombreblajn reenkarniĝojn en la transmigra ciklo de saṃsāra (mondo), la naskiĝoj de Tirtankaro estas kalkulitaj ekde kiam tiu determinis la kaŭzojn de karmo kaj evoluigis en si la Ratnatraya-ojn (tri juvelojn: ĝusta fido, ĝusta scio, ĝusta ago). Ĝajnaj tekstoj priparolas dudek ses naskiĝojn de Mahaviro antaŭ ties enkarniĝo kiel Tirtankaro.[36] Laŭ la tekstoj, Mahaviro naskiĝis kiel Marichi, la filo de Bharata Chakravartin, en unu el siaj antaŭaj naskiĝoj.[27]

Instruoj[redakti | redakti fonton]

Ĝajnaj Agamoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĝajnaj Agamoj.

La instruojn de Mahaviro kompilis lia Ganadhara (ĉefa disĉiplo), Gautama Swami. La sanktaj kanonaj libroj havis dek du partojn.[48] Laŭ Vijay K. Jain, "Ĉi tiuj skribaĵoj enhavis la plej ampleksan kaj precizan priskribo de ĉiu lernaĵo kiun scii oni bezonas. La scion en ĉi tiuj skribaĵoj elsendis parole la instruistoj al iliaj disĉiplaj sanktuloj."[48] Laŭ la Digambaroj, Āchārya Bhutabali estis la lasta asketo kiu havis partan scion de la originala kanono. Poste, kelkaj kleraj Āchārya-oj komencis restarigi, kompili kaj skribi la instruojn de Mahaviro, kiuj estas la temo de Agamoj.[49] Sub la gvido de Āchārya Dharasena, en la unua jarcento p. K., du Āchārya-oj, Āchārya Pushpadant kaj Āchārya Bhutabali, tiujn instruojn skribis. La du Āchārya-oj skribis, sur palmaj folioj, Ṣṭkhaṅḍāgama — inter la plej malnovaj konataj Digambaraj tekstoj. Ĝajnaj Agamoj preskribas kvin gravajn vrata-ojn (votojn), kiujn sekvi devas same asketoj kaj dommastroj.[50] Ĉi tiujn etikajn principojn predikis Mahaviro: [51]

  1. Ahimsa (ne-perforto aŭ ne-vundo): Mahaviro instruis ke ĉiu viva estaĵo mem sanktas kaj dignas kaj ke ĝin oni respektu, same kiel oni volas respekton por onia propra sankteco kaj digno. ‘’Ahimsa’’-n ĝajna doktrino formaligas kiel la unuan kaj plej gravan voton. Laŭ la ĝajna teksto Tattvarthasutra: "Malestigi vivon pro pasio: tio estas vundo/perforto" (7.8).
  2. Satya (vero): ne mensogi kaj ne diri nelaŭdindaĵojn.[52] Laŭ la ĝajna teksto Sarvārthasiddhi: "kio kaŭzas doloron kaj suferon al vivaĵo, tio ne estas laŭdinda, egale ĉu ĝi referencas al realaj faktoj aŭ ĉu ne".[53]
  3. Asteya (neŝtelo): oni ne prenu ion ajn ne konvene donitan.
  4. Brahmacharya (ĉasteco): konstanta kaj neŝancelebla sinreteno pri deziro por voluptaj plezuroj.
  5. Aparigraha (nealligo): ne-alligo kaj al enaj posedoj (al ŝato, al malŝato) kaj al eksteraj posedoj.

La filozofio de Mahaviro havas ok principojn ĉefajn (leĝon de fido), tri metafizikajn (dravya, Jīva kaj ajiva),[43] kaj kvin etikajn. La celo estas levi la kvaliton de vivo.[54] Mahaviro diris, ke individuo aŭ socio sin retenu por atingi socian pacon, sekurecon kaj iluminitan socion.[55]

Ahiṃsā[redakti | redakti fonton]

Mahaviro predikis ke ahimsa (ne-vundo) estas la supera etika kaj morala virto.[56] Li instruis ke neniu ŝatas doloron kaj sekve oni ne vundu iun ajn vivan estaĵon.[57] Laŭ Mahatma Gandhi:[58][59][60]

Citaĵo
 No religion in the World has explained the principle of Ahimsa so deeply and systematically as is discussed with its applicability in every human life in Jainism. As and when the benevolent principle of Ahimsa or non-violence will be ascribed for practice by the people of the world to achieve their end of life in this world and beyond. Jainism is sure to have the uppermost status and Lord Mahāvīra is sure to be respected as the greatest authority on Ahimsa. 
Citaĵo
 Neniu religio en la mondo kiom klarigis la principon de Ahimsa tiom profunde kaj sisteme kiom ĝajnismo ĝin diskutas kun aplikebleco en ĉia homa vivo. Kiam la bonvolan principon Ahimsa akceptos pratike la homoj de la mondo por atingi vivcelon en ĉi tiu mondo kaj transe, tiam, pri Ahimsa, ĝajnismo certe havos la plej altan statuson kaj Sinjoro Mahaviro certe estos respektata kiel la plej granda aŭtoritato. 

Anekantavada[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Anekantavada.

Alia fundamenta instruo de Mahaviro estis Anekantavada (plurismo kaj multeco de vidpunktoj).[61]

Ĝajna literaturo[redakti | redakti fonton]

Vivpriskriboj[redakti | redakti fonton]

La verko Tiloya-paṇṇatti de Yativṛṣabha priparolas preskaŭ ĉiujn eventojn rilatajn al la vivo de Mahaviro en formo facile memorebla.[62]

La verko Mahapurāna de Acharya Jinasena inkluzivas Ādi purāṇa kaj Uttara-purāṇa. Ĝin kompletigis lia disĉiplo Acharya Gunabhadra en la 8-a jarcento. Uttara-purāṇa priskribas la vivon de Mahaviro en tri parvan (74–76), entute en 1818 versoj.[63]

Vardhamacharitra estas Sanskrita kāvya (poemo) pri la vivo de Mahaviro, skribita de Asaga en 853.[64][65][66]

Kalpa sutra priskribas la vivojn de la Tirtankaroj.

Adora literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Svayambhustotra de Acharya Samantabhadra estas adoro de la dudek kvar Tirtankaroj. Ok shloka adoras la ecojn de Mahaviro.[67] Jen unu tia ŝloko:[68]
“Ho Sinjoro Ĝinao ! Via instruo pri esencaj ecoj necesaj por transiri la maron de monda ekzisto (Saṃsāra) regas supere eĉ en ĉi tiu batalanta epoko (Pancham Kaal). Vian instruon adoras ĝisfinaj saĝuloj kiuj senvalorigis la tiel nomatajn diojn famajn en la mondo, kaj kiuj senfortigis la frapon de ĉiuj makuloj.”
  • Yuktyanusasana estas poezia verko de Acharya Samantabhadra el sesdek kvar versoj laŭdantaj Mahaviron.[69]
  • La verkon Mahaveerashtak Stotra kunmetis la ĝajna poeziisto Bhagchand. [70]

Influo[redakti | redakti fonton]

La instruoj de Mahaviro influis multajn famulojn. Rabindranath Tagore skribis:[58]

Citaĵo
 Mahavira proclaimed in India, the message of salvation, that religion is a reality and not a mere social convention, that salvation comes from taking refuge in the true religion and not from observing the external ceremonies of the community, that religion cannot regard any barriers between man and man as an eternal variety. Wonderous to say, this teaching rapidly over topped the barriers of the race abiding instinct and conquered the whole county. 
Citaĵo
 Mahaviro proklamis en Bharato la mesaĝon de saviĝo: ke religio estas realo kaj ne nur socia kutimo, ke saviĝo venas el la vera religio kaj ne el la eksteraj ritoj de la komunumo, ke religio ne povas rigardi limojn inter homoj kiel eternajn. Mire, tiu instruo rapide transiris la limojn de rasa instinkto kaj konkeris la ĉioman landon. 

Grava evento estas asociita kun la 2500-a datreveno de la ‘’Nirvana’’ de Mahaviro en 1974. Laŭ Padmanabh Jaini:[71]

Citaĵo
 Probably few people in the West are aware that during this Anniversary year for the first time in their long history, the mendicants of the Śvētāmbara, Digambara and Sthānakavāsī sects assembled on the same platform, agreed upon a common flag (Jaina dhvaja) and emblem (pratīka); and resolved to bring about the unity of the community. For the duration of the year four dharma cakras, a wheel mounted on a chariot as an ancient symbol of the samavasaraṇa (Holy Assembly) of Tīrthaṅkara Mahavira traversed to all the major cities of India, winning legal sanctions from various state governments against the slaughter of animals for sacrifice or other religious purposes, a campaign which has been a major preoccupation of the Jainas throughout their history. 
Citaĵo
 Verŝajne malmultaj en Okcidento scias, ke dum tiu datrevena jaro, unuafoje en ilia longa historio, la monaĥoj de Śvētāmbara, Digambara kaj Sthānakavāsī unuiĝis sur sama platformo, konsentis pri komunaj flago (Jaina dhvaja) kaj simbolo (pratīka); kaj decidis unuigi la komunumon. Dum tiu jaro, kvar dharma cakra (rado sur ĉaro, malnova simbolo de la sankta asembleo de Tīrthaṅkara Mahaviro) trairis ĉiujn gravajn urbojn de Bharato. Variaj ŝtataj estraroj faris leĝojn kontraŭ mortigo de bestoj por oferoj aŭ por aliaj religiaj celoj: tio ĉiam estis grava pensaĵo de la ĝajnoj. 

Bildigo[redakti | redakti fonton]

Mahaviron oni kutime prezentas en sida aŭ stara medita pozicio kun la simbolo de leono apude.[72] Ĉiu Tirtankaro havas distingan emblemon ebligantan, ke preĝantoj distingu simil-aspektajn idolojn de la Tirtankaroj.[73] La emblemo de Mahaviro estas leono, kutime skulptita sub la kruroj. Kiel ĉiujn Tirtankarojn, Mahaviron oni prezentas kun Shrivatsa (tio estas speciala simbolo markanta la bruston de Tirtankaro) kaj kun subigitaj okuloj.[74]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heinrich Zimmer: "La ciklo de tempo kontinue rondiras, laŭ la ĝajnoj. La nunan "malsupreniran" (avasarpini) periodon antaŭis kaj sekvos "suprenira" (utsarpini). La vorto sarpini sugestas la movon de serpento ('sarpin'); ava- signifas "malsupren" kaj ut- signifas "supren"."(Zimmer p. 224)
  2. Pri ĉi tio Champat Rai Jain skribis: "El la du versioj de la vivo de Mahaviro — la Ŝvetambara kaj la Digambara— evidentas ke nur unu povas esti vera: Mahaviro aŭ edziĝis aŭ ne edziĝis. Se Mahaviro edziĝis, kial la Digambaroj neus ĝin? Estas absolute neniu kialo por tia neo. La Digambaroj agnoskas ke dek naŭ el la dudek kvar Tirthamkaras edziĝis kaj havis infanojn. Se Mahaviro ankaŭ edziĝis, estus neniu malsamo. Estas do nenia kialo, kial la Digambaras neus tiom simplan okazaĵon. Sed povas esti kialo por la Ŝvetambaroj por fari la aserton: la deziro pri antaŭ-datigi sian propran devenon. Fakte iliaj propraj libroj enhavas klaran refuton de la aserto ke Mahaviro edziĝis. La Samavayanga Sutra (Hyderabad-eldono) sendube deklaras ke dek naŭ Tirtankaroj vivis kiel dommastroj: ĉiuj dudek kvar krom Shri Mahavira, Parashva, Nemi, Mallinath kaj Vaspujya."(Champat Rai Jain 1939, p. 97)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wiley 2009, p.5-7
  2. Zimmer 1953, p. 220
  3. von Glasenapp 1999, p. 16-17
  4. Sangave 2001, p.128
  5. 5,0 5,1 Dundas 2002, p. 30
  6. 6,0 6,1 Kailash Chand Jain 1991, p.32
  7. 7,0 7,1 7,2 Heehs 2002, p.93
  8. 8,0 8,1 von Glasenapp 1999, p. 30
  9. von Dehsen 2013, p.121
  10. Shanti Lal Jain 1998, p. 50
  11. 11,0 11,1 Zimmer 1953, p. 223
  12. Winternitz 1993, p. 408
  13. von Dehsen 2013, p. 29
  14. Kailash Chand Jain 1991, p. 31
  15. Zimmer 1953, p.181
  16. Champat Rai Jain 1930, p.3
  17. Sanghvi, Vir (14-a de septembro 2013). Rude Travel: Down The Sages. Hindustan Times.
  18. Jain & Upadhye 2000, p. 54
  19. 19,0 19,1 19,2 19,3 von Glasenapp 1999, p. 29
  20. Sunavala 1934, p. 52
  21. Upinder Singh 2016, p. 313
  22. 22,0 22,1 22,2 Zimmer 1953, p. 222
  23. Wiley 2004, p. 134
  24. Shah, Pravin K.. Lord Mahavira and Jain Religion. Jain Study Center of North Carolina.
  25. Gupta & Gupta 2006, p. 1001
  26. 26,0 26,1 Dundas 2002, p. 25
  27. 27,0 27,1 27,2 Dundas 2002, p. 21
  28. Chaudhary, Pranava K. (14-a de oktobro 2003). Row over Mahavira's birthplace. The Times Of India.
  29. Jainism: The story of Mahavira (Londono). Victoria and Albert Museum.
  30. Taliaferro & Marty 2010, p. 126
  31. Dundas2002, p. 24
  32. Shanti lal Jain 1998, p. 51
  33. 33,0 33,1 Zimmer 1953, p. 224
  34. Sen 1999, p. 74
  35. Dundas 2002, p. 27
  36. 36,0 36,1 36,2 von Glasenapp 1999, p. 327
  37. Jain & Upadhye 2000, p. 30
  38. von Glasenapp 1999, p. 30 kaj 327
  39. Jain & Upadhye 2000, p. 31
  40. (13-a de majo 2016) Ācārya Samantabhadra's Ratnakarandaka-śrāvakācāra. Vijay K. Jain, p. 5. ISBN 9788190363990.
  41. Heehs 2002, p. 90
  42. von Glasenapp 1999, p. 39
  43. 43,0 43,1 Caillat & Balbir 2008, p. 88
  44. Dundas 2002, p. 22-24
  45. von Glasenapp 1999, p. 328
  46. Pramansagar 2008, p. 38-39
  47. Destinations : Pawapuri. Bihar State Tourism Development Corporation.
  48. 48,0 48,1 Vijay K. Jain 2012, p. xi
  49. Vijay K. Jain 2012, p. xii
  50. Sangave 2006, p. 67
  51. Shah, Umakant Premanand. Mahavira Jaina teacher.
  52. Vijay K. Jain 2012, p. 61
  53. S. A. Jain 1992, p. 197
  54. Chakravarthi 2003, p. 3-22
  55. Kailash Chand Jain 1991, p. 16
  56. Jain & Jain 2002, p. 13
  57. Titze 1998, p. 4
  58. 58,0 58,1 Nanda 1997, p. 44
  59. Pandey 1998, p. 50.
  60. Great Men's view on Jainism. Jainism Literature Center.
  61. Jalaj 2011, p. 12
  62. Jain & Upadhy 2000, p. 45
  63. Jain & Upadhye 2000, p. 46
  64. Kailash Chand Jain 1991, p. 59
  65. Dundas 2002, p. 19
  66. Jain & Upadhye 2000, p. 47
  67. Vijay K. Jain 2015, p. 164–169
  68. Vijay K. Jain 2015, p. 165
  69. Gokulchandra Jain 2015, p. 84
  70. Mahaveerashtak Stotra.
  71. Jaini 2000, p. 31
  72. Shah 1987, p. 192
  73. Zimmer 1953, p. 225
  74. Melton & Baumann 2010, p. 1553
  75. Titze 1998, p. 266.

Literaturo[redakti | redakti fonton]