Mahendra de Nepalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la usona kantisto Elvis Presley (maldekstre) kun reĝino Ratna kaj reĝo Mahendra (dekstre) en 1960

Mahendra Bir Bikram Ŝah Dev (nepale महेन्द्र वीर विक्रम शाहदेव, naskiĝis la 11-an de junio 1920, mortis la 31-an de januaro 1972) estis reĝo de Nepalo ekde la jaro 1955 ĝis sia morto en 1972.

Li regis absolutisme, kaj kontraste al sia patro Tribhuvan de estis subtenanto de parlamenta demokratio. En la 1960-aj jaroj li malpermesis opoziciajn politikajn partiojn. Post lia subita morto, lia filo kronprinco Birendra iĝis la sekva reĝo de Nepalo.

Pli juna filo, Ĝanendra, kiel infaneto de tri ĝis kvar vivjaroj inter la jaroj 1950 kaj 1951 estis reganta reĝo de Nepalo, kiam Tribhuvan, Mahendra kaj Birendra pro la potenca familio Rana devis fuĝi el la lando. Post 50 jaroj Ĝanendra duafoje reĝiĝis kiam lia frato Birendra estis murdita en junio 2001.

Rilatoj al Esperanto

Komence de la jaro 1957 Mahendra invitis la esperantistan verkiston kaj vojaĝiston Tibor Sekelj por danki al li pri la fondo de la unua popoluniversitato, kaj por instruado de Esperanto en Nepalo.[1] Tio estas la temo de lia verko « Nepalo malfermas la pordon », 1959, kiun li originale verkis en Esperanto dum restado en Madraso en suda Barato, dividante sian tempon inter verkado kaj studado de joga filozofio. Tiu libro tradukiĝis al pluraj lingvoj (inter alie la angla, hispana, serba kaj slovena).

Notoj

  1. Grupfoto antaŭ la statuo de Kala Bhairava kun Tibor Sekelj, Fondasambleo de Esperanto-Grupo en Katmanduo, 1957, Österreichische Nationalbibliothek ÖNB 8092775


Antaŭe:reĝo de NepaloPoste:
Tribhuvan de Nepalo1955 - 1972Birendra de Nepalo