Mahmudo la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mahmud la 2-a

Mahmudo la 2-a (naskiĝis la 20-an de julio 1785 en Konstantinopolo hodiaŭ Istanbulo; mortis la 1-an de julio 1839 ankaŭ tie) estis ekde 1808 ĝis 1839 sultano de la Otomana Imperio. Li estas konata por siaj militistaraj reformoj kaj distingivo de la janiĉaroj. [1]

Fruaj komencoj[redakti | redakti fonton]

Mahmudo la 2-a estas la filo de la sultano Abdulhamido la 2-a. Li sekvis la politikon de sia kuzo Selimo la 3-a, reformsubtenulo de la militistaro kaj de la eksterlanda politiko. En 1807 ili ambaŭ estis arestitaj fare de la janiĉaroj sur komando de lia frato Mustafa la 4-a, kiu provis nuligi la reformplanojn. Kiam Alemdar Mustafa Paŝo, veziro kaj reformsubtenulo kolektigis militistaron de 40,000 viroj pro liberigi ilin, Selimo estis mortigita sed Mahmudo postvivis. Post unu jaro Mahmudo montrigis sin kiel la venkinto. Li mortigis Selimon kaj memnomumis sin kiel sultano kaj Alemdar Mustafa Paŝo kiel veziro.

Regotempo[redakti | redakti fonton]

Komence de sia regotempo, en 1808 li provis malaktivigi ĉiujn kontraŭreformismajn malsubtenulojn, inter ili multaj janiĉaroj. Neatendinte, la janiĉaroj komencis denovan grandan ribelon en kiu la veziro perdis sian vivon. Ĉi tiu atako timigis la sultanon daŭrigi siajn reformojn venonttempe.

Eksterlandpolitike Mahmudo heredis la sekvon de la Rus-turka Milito ekde 1806 ĝis 1812 el siaj antaŭuloj. Rezulte, la otomanoj cedis balkanajn areojn kiaj Bulgario kaj Besarabio en 1812. Almenaŭ helpate de Muhammad Ali (paŝao) inter 1811-1818 saudaj areoj povis estis regajnitaj en la Otoman-sauda Milito.

Greka revolucio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Greka revolucio.

Pli granda malvenko por Mahmudo estis la Greka Revolucio ekde 1821 ĝis 1829, greka batalo kontraŭ la otomana estreco, orgazinita de la sekreta organizo Filiki Eteria. Kiam Mahmudo denove venigis Muhammad Ali paŝaon en 1825, la otomanoj terenbatis la grekan sendepencmovadon. Sed pro la interveno de aliaj grandpotencoj Francio, Anglio kaj Rusio kiuj batalis, la greka revolucio rezultis sukcese por la grekoj. La Greka Revolucio montris denove, ke la eŭopanaj simpatioj apartenas pli al la balkanaj sendependencemuloj ol al la Otomana Imperio.

Reformoj[redakti | redakti fonton]

Impresita de egiptaj armeunuoj Mahmudo provis en 1826 modernigi la otomanan militistaron. La janiĉaroj kontraŭis kaj ribelis denove. Sange Mahmud detruigis ilin sukcese kaj rekuperis novan trupon, la Asâkir-i Mansure-i Muhammediye / venkema armeo de Mohamedo.[2] La nova armeo kun 35.000 soldatoj estis kontraste de la janiĉaroj tre malforta kaj ne komparebla kun trupoj de la grandpotecoj kaj Egiptio.

Kontraste de siaj antaŭuloj, kiuj memizoliĝis malantaŭ la palacmuroj, Mahmudo provis plibonigi la otomanan alvokon en Eŭropo. En 1837 li faris vojaĝon al Eŭropo. Li renkontis la princon Aŭgusto el Prusio por malfermi otomanan konsulejon en Tesaloniko. Ekde 1828 nova vestreformo estis deklarita, same kiel nova edukadsistemo laŭ eŭropaj gvidlinioj kaj la unua otomana medicinlernejo estis fondita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]