Maimonido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maimonido
Juda Mediteranea
Filozofio de Mezepoko
Maimonides-2.jpg
Naskiĝo 1138
Morto 12-a de decembro 1204
Skolo/tradicio Halaĥo
Subskribo Firma de Maimónides.jpg
v  d  r
Information icon.svg

Maimonido, aŭ Moseo Maimonido, estis hebrea rabeno, teologo kaj filozofo naskita en Hispanio, pliprecize en Kordovo en 1138, kaj mortis en Kairo en 1204. Lia famo, krom al filozofio kaj teologio, ligiĝis ankaŭ al medicino kiun li profesie praktikis trapasante el la sperto al teoriaj principioj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Maimonido en Kordovo, Hispanio.

Naskiĝinte en Hispanio dum la islama regado, li studis la Toraon gvidite de la patro Maimono kaj rabeno Joseph ibn Migaŝ. En 1148 Kordovo estis konkerita de Almohadoj kies ekstremismo transformiĝis al persekuto kontraŭ kristanoj kaj hebreoj, samekiel jam en Andaluzio kaj en Nordafriko, lasante al la persekutitoj la alternativon de la morto aŭ la konvertiĝo al Islamo, ignorante ĉi-kaze la tradicion de la respekto por la “gentoj de la libro” (Ahl al-Kitāb), kiu devigas neislamanon nur al politika submetiĝo kaj al pago de la “protekta” imposto (jizja).

En la dek sinsekvaj jaroj lia familio translokiĝis suden de Hispanio; sed finiĝis por loĝe (1160) establiĝi en la maroka Fez, kie ĝi sukcesis kredigi ke siaj membroj konfesas islamismon, ĝis – ankaŭ kaŭze de la kreskanta popolareco de la talento de Maimonido – ili estis malkovritaj laŭreligie judoj.

Jam de 1258 li komencis la kompiladon de iuj verkoj: hebrelingva pritrakto pri la kalendaro kaj alia, arablingva, pri logiko, eble lia unika libro pritraktanta filozofiajn temojn. Li samtempe ekkompilis la “Komentarion pri la Miŝnaho, prijura traktado pri juda etiko, kiu lin absorbis laŭ longa parto de lia vivo. En Fez li verkis ankaŭ leteron (Risāla) “Kontraŭ apostateco”.

Antaŭ la certa perspektivo finiĝi ekzekutita pro apostateco, la maimona familio fuĝis el Maroko kaj, trapasante Akkon, Hebron kaj Jerusalemon, atingis, kaj tie establiĝis, Kairon. En Egiptujo Maimonido povis fini (1168) la kompiladon de la unua versio de la Komentario pri la Miŝnah, kaj envojiĝis, ankaŭ pro malfeliĉjgaj eventoj en sia familio, al la studo kaj praktikado de la profesio de kuracisto. Okazis en 1171 ke li ricevis la taskon gvidi (nagid) la judan komunumon en Kairo.

Laŭlonge de la dudekaj jaroj lia entrepreno, verkista kaj kuracista, sukcesis ankaŭ ĉe la publika estimo. Li ankaŭ verkis kaj redaktis iujn arablingvajn primedicinajn traktadojn diverstemajn, de higieno al la venenoj, kaj oficialiĝis, ĉirkaŭ 1185, kiel persona kuracisto de sekretario de Saladino.

Lia inklino al medicino naskiĝis el neceso helpi liajn familianojn trafitajn je malsanoj. Akirinte estimon kiel medicinisto, li malfermis sian kuracan ejon al ĉiuj, hebreoj, kristanoj, islamanoj, riĉaj kaj malriĉaj, kaj kune kun medicino li ne disdegnis oferti al ĉiuj lekcionojn pri filozofio kun aparta atentigo al prireligiaj studoj. Lia tiom vasta entrepreno altiris malsimpation de la egiptaj kuracistoj kaj eĉ liaj samreligianoj eksuspektigis lin je sekreta forlaso de judismo.

Dume (1178) redaktis ankaŭ la duan definitivan eldonon de la Komentario pri la Miŝnah, kies formo kaj enhavo estas tiu kiun oni legas hodiaŭ; krome li ankaŭ engaĝiĝis en kompilado de eseo “Gvido por la Perpleksuloj”.

La lastajn jarojn de sia vivo, li travivis en akceptebla trankvilo, respektita de ĉiuj kaj honorita en la araba mondo kiel filozofo, en la diaspora hebrea komunumaro de Eŭropo kiel majstro kaj medicinisto. Li mortis la 13-an de decembro 1204, amata kaj priplorata.

Ŝtono sur la tombo de Maimonido

Verkoj kaj bibliografio[redakti | redakti fonton]

Maimonido kreis verkojn pri judismo kaj tekstojn pri medicino, kaj kvankam nerekte pri filozofio. La plejparto estas arablingve skribitaj: fakte, preskaŭ nur la Komentario pri la Miŝnah ekskluzive uzas la hebrean, nome la lingvo de la Torao.

Precipaj verkoj pri judismo[redakti | redakti fonton]

Traktato pri logiko, verkita arablingve kaj hebreigita de okcitana rabeno, kaj fine latinigita (1517). Lia logiko sekvas tiun de Aristotelo. Aparta lia penso, ekspoziciita precipe en la verko “Gvido de la Perpleksuloj”, koncernis la rilatojn inter scienco kaj revelaciita religio, kiu laŭ li ne kontraŭas unu la alian: Maimonido asertas ke la senantaŭjuĝa esploro pri “scienca vero” ne nur ne ekskludas Dion, sed ĝi favoras al pliscio pri ties atributoj. Penso tia akirita kaj asertita de postaj filozofoj islamanaj kaj kristanaj.

Komentario aŭ Interpreto pri la Miŝnah, skribita nur hebrelingve kaj ne ankaŭ arablingve aŭ aramelingve laŭ tiama kutimo. Per tiu komento li celis unuigi la diversajn interpretojn, foje senfundamentajn, disvastigitajn inter la diasporaj judoj. Indas je rimarko parto de tiu traktato, “Sanhedrin”, kie Maimonido listigas la dektri kredartikoloj de la judismo, kiu fariĝis kredbazo por multaj judoj tramondaj. Posteuloj taksis la verkon preskaŭ teologian sumon per kiu la rabena “buŝa leĝo” fariĝis ankaŭ, kaj eĉ precipe, “skribita leĝo”. Kvankam tie kaj tie malaprobita ĉe samreligianoj, la pensada enhavo de tiu verko, latinigita, altiris la atenton de eminentaj personuloj de la klera kristana mezepoka medio, kiel Alberto la Granda, Duns Skoto kaj Aleksandro el Hales, kiuj siavice lekcie kaj cite komentis verkajn erojn.

Gvido de la Perpleksuloj, arablingve verkita, leterforme sed ekspoziciita en tri volumoj al sia lernanto, kaj hebreigita, sub lia kontrolo, de Samuel ben Judah ibn Tibbon. La zorgo de Maimonido adresiĝas al religiaj personoj kiuj, jam studinte la Toraon, nun studas filozofion kaj pro tio estas embarasitaj pro la malsamecoj de la instruaĵoj de la filozofio kaj Torao (perpleksaj, ĝuste). La respondo de la aŭtoro interpretas la biblian kaj rabenan teologion laŭ la terminoj kaj lumo de la fiziko kaj metafiziko de Aristotelo. En eventuala konflikto inter la du scifontoj, la majstro helpas la studulon iri trans la toraan tekston kaj superi la akcepton “ex autoritate” (bazite sur la aŭtoritato) kaj trovi kaŝitan sencon de la biblia teksto.

Kolekto de leterojTeŝuvot (revenoj, konvertiĝoj aŭ pentoj), publikaj kaj privataj entenantaj foje respondojn al demandoj interspacigantaj de la resurekto ĝis la konvertiĝo al aliaj kredoj. Li ne timas aserti ke pli valoras hebreo vivanta, sed konvertiĝinta al altrudita religio, ol hebreo ne konvertiĝanta sed morta. Fakte, kvankam konvertiĝo, la hebreo sekrete povas konservi sian kredon. Famas inter la leteroj tiu adresata al la subpremata hebrea komunumo de Jemeno.

Precipaj verkoj pri medicino[redakti | redakti fonton]

La maimonidaj verkoj pri medicino estis skribitaj ĉiuj arablingve, la lingvo de la popoloj inter kiuj li praktikadis la profesion. Citendaj inter ili:

  • Ĉapitroj de Moseo Maimonido, kolekto de primedicinaj aforismoj, hebrelingvaj ĉi-kaze, lia tiutipa verko plej konita.
  • Traktato pri la venenoj kaj pri ties antidotoj
  • Traktato pri hemoroidoj
  • Traktato pri higieno
  • Traktato pri la kaŭzoj de la simptomoj
  • Traktato pri la homaj humoroj
  • Traktato pri astmo.

Ne forgesendas ke la famo kiel mecinisto de Maimonido transiris al la kategorio de la hebreaj kuracistoj. Tiel ke ili altiris estimom kaj... la postenon de kuracistoj ĉe la renesanca papa kortego.

Memorigilo pri Maimonido en Tiberiado, Israelo

La dektri maimonidaj principoj de la kredo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Maimonido ili estas karaktera distingo de la juda religio.

  1. Ekzisto de Dio
  2. Unueco kaj unikeco de Dio
  3. Spiritualeco kaj senkorpeco de Dio
  4. Eterneco de Dio
  5. Adorableco rezervita nur al Dio
  6. Revelacio pere de la profetoj de Dio
  7. Superelstareco de Moseo super ĉiuj profetoj
  8. Leĝo de Dio donita sur monto Sinajo
  9. Neŝanĝebleco de la Torao kiel leĝo de Dio
  10. Antaŭscio de Dio pri la homaj agoj
  11. Rekompenco pri la bono kaj puno pri la malbono
  12. Alveno de la Mesio
  13. Resurekto de la mortintoj.

Dekomence tiuj kredprincipoj plaĉis al malmultaj inter la judoj, eĉ multaj ilin malakceptis kun la akuzo pri netaŭga aristotelismo; sed iom post iom ili eniris eĉ la komunuman preĝaron de multaj judoj. Hodiaŭ ortodokse konfesantaj judoj ilin respektas kiel devigaj.

Fine li fiksis la 613 preceptojn priskribantajn la devigan konduton de judoj respektantaj la religion, kaj forstrekas multajm jam altruditajn de la buŝa tradicio de la rabenaro.

Sukceso[redakti | redakti fonton]

Jam dumvive Maimonido estis akuzita pro eksceso da “raciismo en la studo pri la Torao kaj postmorte la polemikoj ekflamis.

Samtempe, tamen, en la hebrea medio la maimonida pensado fariĝis la precipaj referenco kaj fonto de la aritotelismo ne nur en Hispanio sed ankaŭ en Provenco kaj Italio, kaj ĝuste pro tio liaj traktatoj estis komentitaj. “La gvido por Perpleksuloj” estis ankaŭ uzita kiel ekfilozofia ekzegezo de la Biblio ĉe napola rabeno. Rilate la kristanan medion, oni povas signali tri latinajn version, dum la 13a jarcento en Romo (1224), en Francio (1242), en Parizo (1242-1244). Tiu disvastigo estas ligata, laŭ historiistoj, ankaŭ al kultura projekto poraristotela de la imperiestro Frederiko la 2-a. Dum la sama jarcento interesiĝis pri la verkoj kaj filozofiaj vidpunktoj de Maimonido ankaŭ Tomaso el Akvino; kaj en la tricenta jaroj ankaŭ majstro Eckhart.

Dum en Eŭropo la pensado de Maimonido estis lumigita je la lumo de Aristotelo kaj Averoeso, en la islamaj landoj ĝi estis interpretita je lumo de novplatonismo laŭspure de Aviceno kaj Algazelo,

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • André Chouraqui, Historie des Juifs en Afrique du Nord, Parigi, Hachette, 1987
  • Jean De Maleissye, Storia dei veleni. Da Socrate ai giorni nostri, Bologna, Odoya, 2008 ISBN 978-88-6288-019-0.
  • Leibovitch Yeshayahu. Lezioni sulle massime dei padri e su Maimonide, Firenze, Giuntina, 1999
  • Leo Strauss, Maïmonide, éd. Presses Universitaires de France, 1988, Collection Épiméthée, ISBN 2-13-041827-9
  • Maurice-Ruben Hayoun, Maïmonide ou l'autre Moïse. 1138-1204, Paris, éditions Jean-Claude Lattès, 1994, collection Agora, ISBN 2-266-13945-2
  • Jacques Attali, La Confrérie des Eveillés (roman historique imaginant les jeunes Maïmonide et Averroès à la poursuite d'un fabuleŭ ouvrage d'Aristote, avec à leurs trousses les membres d'une mystérieuse secte)
  • René Levy: La divine insouciance : Études des doctrines de la providence d'après Maïmonide, Ed.: Verdier, 2009, Coll.: Philosophie,ISBN 2-86432-560-8
  • Danièle Iancu-Agou kaj Elie Nicolas (collectif), Des Tibbonides à Maïmonide: rayonnement des Juifs andalous en pays d'Oc médiéval, éd. du Cerf, 2009, Collection Nouvelle gallia judaica, ISBN 2-204-08810-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]