Mainland (Orkadoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mainland
lumturo sur Mainland
lumturo sur Mainland
insuloĈeflando
Akvejo Atlantiko,
Insularo Orkadoj
Geografia situo 58° 59′ N, 3° 6′ U (mapo)58.975-3.1269Koordinatoj: 58° 59′ N, 3° 6′ U (mapo) f1
Situo de Mainland
Situo de Mainland

Map

Longo 40 kmf2
Areo 523,25 km² f4
Plej alta loko 269 mf5
Stromness, la dua plej granda loko sur Mainland
Stromness, la dua plej granda loko sur Mainland
vdr

Mainland, tute ĝuste The Mainland Orkney, estas kun 492 kvadrataj kilometroj la plej granda insulo de la Orkadoj, kiuj apartenas al Skotlando. La insulo estas 40 km longa kaj maksimume 26 km larĝa, ĉe la istmo de Kirkwall; ĝi nur larĝas 2,5 km. Nun loĝas ĉ. 15.330 homoj. La plej alta monteto estas Ward Hill kun alteco de 269 m.

La nomo venas de la malnovnordlanda meginlant, la granda insulo.[1] Dum la tempo de la vikingoj la insulo nomiĝis Hrossey (ĉevalinsulo). La hodiaŭ kelkfoje aperinta nomo Pomona neniam estis la nomo de la insulo. Ĝi estas malŝatata de la insulanoj. Ĝi aperis sur nederlandaj marmapoj de la 16a kaj 17a jarcentoj kaj venis de samnoma trinkejo ŝatata de la nederlandaj fiŝistoj. Ĝis hodiaŭ ekzistas Pomona Inn, la trinkejo de la komunumo Finstown.

Kirkwall estas kun 7500 loĝantoj la plej granda loko sur la insulo kaj la administra centro de la Orkadoj. De ĉi tie iras pramoj al la nordaj insuloj de la arkipelago. En la proksimeco situas la flughaveno kun internaciaj kaj naciaj flugrilatoj al Aberdeen, Edinburgo, Glasgovo, Inverness, al la Ŝetlandoj kaj al la nordaj najbaraj insuloj.

De la kun 2160 loĝantoj dua plej granda urbo de la Orkadoj, nome la havenurbo Stromness, iras pramoj al Scrabster kaj Hoy. Mainland estas ekde la Dua mondmilito per la Churchill Barriers ligita al la sudorientaj insuloj Burray kaj South Ronaldsay, de kie ekzistas plia pramo al John o’ Groats en Caithness (Skotlando).

Mainland konsistas topografie kaj geomorfologie en tri partoj:

  • orienta Mainland (oriente de la istmo de Kirkwall)
  • okcidenta Mainland (ĝis la mallarĝeco inter Finstown kaj la grandaj “Loch”)
  • okcidenta Mainland (la cetera parto de la insulo en la nordo)

De la 21 komunumoj (parishes) sur la Orkadoj estas 13 sur la ĉefa insulo Mainland[2]:

  • Birsay
  • Deerness
  • Evie
  • Harray
  • Holm
  • Orphir
  • Rendall
  • Sandwick
  • Stennes
  • Stromness
  • St. Ola
  • Tankerness

La ekonomia bazo de la insulanoj estas ĉefe bovtenado kaj fiŝkaptado, speciale la kaptado de la omaro. Intertempe servado kaj turismo havas grandan signifon.

En la oriento de la orienta Mainland situas la duoninsulo Deerness. Ĉi tie situas Skaill, kiu havas longan historion ĝis la ŝtonepoko. La nomo originas de la edukpatro de Thorfinns la potenca, kiu nomiĝis Thorkel. Li havis ĉi tie grandan bienon (nomata en la norna lingvo "Bu").

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

menhiro apud Stembister

Vidindaj ankaŭ estas la trans Churchill Barriers atingeblaj insuloj Italian Chapel aŭ Lambs Holm kaj “stalled Cairn”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]