Mairieux
| Mairieux | |
|---|---|
|
| |
| komunumo en Francio | |
| Blazono | |
| Administrado | |
| Statuso | Komunumo |
| Lando | Francio |
| Regiono | Hauts-de-France |
| Departemento | Nord |
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
| Kantono | Maubeuge-Nord |
| INSEE kodo | 59370 [+] |
| Poŝtkodo | 59600 |
| Kodo laŭ INSEE | 59370 |
| Politiko | |
| Urbestro | S-ro Léon Loiseau 2008-2014 |
| Demografio | |
| Loĝantaro | 780 (1 999) |
| Loĝdenso | 120 loĝ./km² |
| Geografio | |
| Koordinatoj | 50°18′51″N 3°59′36″O / 50.31417°N, 3.99333°O (mapo) Koordinatoj: 50°18′51″N 3°59′36″O / 50.31417°N, 3.99333°O (mapo) |
| Alto | 129 m - 169 m |
| Areo | 6,49 km² |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
| 50° 18′ 51″ Nordo 3° 59′ 36″ Oriento / 50.3141666667 °N, 3.99333333333 °O (mapo) | |
| Alia projekto | |

Mairieux estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 780 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mairieux estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Jeumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.
Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 6,49 km².
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Videblas en Mairieux du sinjordomoj, respektive en "Héron Fontaine" kaj en "Mairieux la Grisoelle".
Administrado
[redakti | redakti fonton]Mairieux apartenas al la kantono Maubeuge-Nord, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.


