Maizaj Insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maizaj Insuloj
Flago
insularo • municipo de Nikaragvo [+]

LandoNikaragvo

AkvejoKaribio

Supermara alteco12 m [+]
Koordinatoj12° 10′ 29″ N, 83° 3′ 37″ U (mapo)12.17465-83.060375Koordinatoj: 12° 10′ 29″ N, 83° 3′ 37″ U (mapo)

Areo9 km² (900 ha) [+]
Nombro de insuloj2
Ĉefa insuloBig Corn Island
Loĝantaro6 626 [+] (2005)
HorzonoUTC-06:00 [+]
Poŝtkodo82100 [+]

Maizaj Insuloj (Nikaragvo)
Maizaj Insuloj (Nikaragvo)
DEC
Map
Maizaj Insuloj

Vikimedia Komunejo:  Corn Island [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
golfeto sur Eta Maiza Insulo

La Maizaj Insuloj (angle Corn Islands, hispane Islas del Maíz) situas en la Kariba Maro proksimume 60 kilometrojn sudoriente de Bluefields. Temas pri du insuloj: Great Corn Island, la Granda Maiza Insulo, estas la ĉefa insulo kaj havas proksimume 50 loĝantojn, sur Little Corn Island, la Eta Maiza Insulo, vivas proksimume 500 loĝantoj. La insuloj apartenas al la ŝtato Nikaragvo.

La angla lingvo estas multe parolata, ĉar la antaŭuloj de la inulanoj grandparte devenas de apudaj anglalingvaj insuloj de Karibio.

Klimato, vegetaĵoj kaj bestoj[redakti | redakti fonton]

La insula klimato estas tropika, kun la tipa interŝanĝo de seka kaj pluva sezonoj. Oktobro kaj novembro estas la monatoj kun plej da pluvo - la seka sezono komenciĝas fine de decembro kaj finiĝas dum majo.

La du insuloj havas abundajn vegetaĵojn. Ekzistas specoj de lacertoj, kiuj vivas nur ĉi tie. Ankaŭ iuj palinuroj en la maro ĉirkaŭ la du insuloj ŝajne ekzistzas nur ĉi tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]