Maj Sjöwall kaj Per Wahlöö

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maj SJÖWALL kaj Per WAHLÖÖ)

Maj SJÖWALL (* 25-a de septembro 1935 - 29-a de aprilo 2020) kaj Per WAHLÖÖ (5-a de aŭgusto 192623-a de junio 1975) estis geedzoj el Svedio, kiuj kune verkis ciklon de socikritikaj krimromanoj, kun ĉefrolulo polic-komisaro Martin Beck. Pluraj el la romanoj estis filmigitaj. Estis ankaŭ faritaj pliaj 24 filmoj kun ĉefrolulo Martin Beck kiuj ne estis bazitaj sur iuj el la romanoj.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Roseanna (1965)
  • Mannen som gick upp i rök (1966)
  • Mannen på balkongen (1967)
  • Den skrattande polisen (1968)
  • Brandbilen som försvann (1969)
  • Polis, polis, potatismos (1970)
  • Den vedervärdige mannen från Säffle (1971)
  • Det slutna rummet (1972)
  • Polismördaren (1974)
  • Terroristerna (1975)

Aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Roseanna : romano pri krimo / Maj Sjöwall; Per Wahlöö; Malte Markheden [trad.]. - Motala: Progreso Eld., [1990]. - 143 p. - ISBN 91-87320-07-X
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.