Majenca kastelo (Heiligenstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Majenca kastelo

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 22′ 41″ N, 10° 7′ 55″ O (mapo)51.3780610.13203Koordinatoj: 51° 22′ 41″ N, 10° 7′ 55″ O (mapo)
Majenca kastelo (Heiligenstadt) (Turingio)
Majenca kastelo (Heiligenstadt) (Turingio)
DEC
Majenca kastelo (Heiligenstadt)
Majenca kastelo (Heiligenstadt)
Situo de Majenca kastelo (Heiligenstadt)
Majenca kastelo (Germanio)
Majenca kastelo (Germanio)
DEC
Majenca kastelo
Majenca kastelo
Situo de Majenca kastelo
Map
vdr
Das Mainzer Schloss

La Majenca Kastelo (germane Mainzer Schloß) troviĝas en Heilbad Heiligenstadt en Germanujo. Ĝi situas sur la Stiftsberg-monteto ĉe la okcidenta rando de la historia urbokerno de Heiligenstadt, kiu ekde 1022 apartenis al la Elektoepiskopujo Majenco kaj administritis longe disde Kastelo Rusteburg. La placo antaŭa nomiĝas nun Friedens-placo. Najbaras la honorinda Marteno-kirko kaj la Monta monaĥejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa administradejo (11) kaj Laŭrenco-kapelo (2) sur Konventa monto
Blazono de la majenca princelektisto kaj ĉefepiskopo Philipp Karl von Eltz-Kempenich (1665–1743)

Post transloko de la Ĉefa administradejo en 1540 de Rusteberg-kastelo al Heiligenstadt loĝis kaj laboris la oficistoj komence en parto de la konventa kuriejo, poste en la konventa grenejo kaj bierfarejo. Sub princelektisto Johann Schweikhard von Kronberg malkonstruitis la konstruaĵo en 1603 por povi starigi samloke novan bienon ĉefepiskopan, la Ĉefan administradejon (Oberamtshaus) kun pluraj ekonomia domoj kaj Laŭrenco-kirketo. Partoj de la ekomoniaj konstruaĵoj ekzistas eĉ hodiaŭ post la kastelo; ŝtona tabulo de ĉe Malnova ŝparkaso memorigas onin je la konstrumendinto Johann Schweikhard.[1]

Post la morto de ĉefadministranto Johann Eberhard von Leyen kaj investituro de la nevo de princelektisto Philipp Karl von Eltz-Kempenich, de Hugo Franz Karl von Eltz (1732) por vicadi la majencan princelektiston surloke en Heiligenstadt, la Supera administradejo iĝis sidejo de vera guberniestro. Ĉar la salonoj por la kreskantaj taskoj ne plu dece sufiĉis malkonstruitis la ĉefdomo kaj kelkaj aliaj konventaj domoj. Inter 1736 kaj 1738 faritis laŭ komisio de princelektisto Philipp Karl von Eltz-Kempenich nova komplekso fare de la dingelstädt-a ĉefkonstruisto Christoph Heinemann. Eĉ la kapelo laŭrenca forigitis kaj rearanĝitis kaj konsekritis en la nova konstruaĵo kastela.

Jam en 1739 la tuto postvivis incendion teruran. La princelektistoj mem tamen loĝis aŭ en la Princelektista kastelo (Majenco) aŭ en Kastelo Johannisburg en Aschaffenburg aŭ en la Majenca guberniestrejo (Erfurto). La fortimpresa kastelo en Heiligenstadt estis sidejo de la princelektista registaro por la Ŝtato de Eichsfeld, la Supera landa tribunalo kaj intertempe ankaŭ de la Episkopa komisariejo de Eichsfeld.

La portalo kun ŝtela pordego, du galerioj, riĉe drapirita ronda orielo kun blazono de guberniestro von Elty, la el kverka ligno skulptita ŝtuparo kiel ankaŭ la stukaĵoj ĉeŝtuparaj kaj alilokaj estas aparte konataj aferoj de la kastelo. Princelektisto Friedrich Karl Joseph von Erthal estadis surloke tri fojoj (1777, 1792, 1796), estante la lasta tiel altranga gasto.

Dum la tempo de la france kontrolita Reĝlando Vestfalio enestis la sidejo de la supera prefekto de la Harca departemento. Post fina transpreno de la Supra Eichsfeld-regiono fare de la prusoj la kastelo iĝis sidejo administra de la Landa distrikto heiligenstadt-a. Tie ĉi deĵoris ankaŭ la fama verkisto Theodor Storm kiel juĝisto. Post la distrikta reformo en GDR ĝi iĝis sidejo de la konsilio de la subdistrikto Heiligenstadt. Nuntempe ĝi servas por la oficistoj de la Distrikto Eichsfeld.[2]

Konstruaĵaj kaj utiligaj detaloj[redakti | redakti fonton]

Konsistas la kastela komplekso el kvar partoj: la ĉefa konstruaĵo, flanka alo, iamaj ekonomiaj ejoj de la Supera administradejo kaj la en la 19-a jarcento nove estiĝinta Nova ŝparkaso. La barokaĵo starigitis el grejsaj kvadroŝtonoj. La ĉefa fasado supre de la plej grava portalo havas du balkonojn kaj rondan orielon kun blazono de princelektisto Filipo Karlo de Eltz-Kempenich. Novaranĝitis la Laŭrenco-kapelo en la ĉefa ejo kiu frue ja alireblis disde ekstere. En la direkto de la malsupre situanta urba areo troviĝas muro alta.

Kiam starigitis la Martena konvento kaj arkidiakonujo en Heiligenstadt ĉ. la jaro 900 ĉeestas jam la unua oficiala institucio de ĉe Konventa monto en Heiligenstadt. Ekde la transloko de la administrado disde Rusteburg-kastelo administra funkcioj reprezentaj kaj administraj kaj politikaj neniam plu ĉesis, jen la publikaj organizoj (kun ties germanaj nomoj):

  • Kurmainzisches Oberamt, Landgericht (ekde 1540)
  • Statthalerei des Eichsfelder Staates (1732-1791)
  • Preußische Kriegs- und Domänenkammer (1803–1806 kaj 1813–1816)
  • Lutherisches Landeskonsistorium
  • Oberpräfektur des Harzdepartements (1806-1813)
  • Landratssitz des Preußischen Kreises Heiligenstadt (1813-1845)
  • Landkreissitz Eichsfeld (1945; kun la iama teritorio de Worbis)
  • Landkreissitz Worbis (mit Sitz in Heiligenstadt (1946-1952)
  • Landkreisitz Heiligenstadt (1952-1990)
  • Landratssitz Heiligenstadt (1990-1994)
  • Lanadkreissitz Eichsfeld (ekde 1994)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Keppler: Das Heiligenstädter Schloß. Eldonis Landkreis Eichsfeld, Druck Cordier Heiligenstadt, tria eldono 1997
  • Eckard Büttner: Das Heiligenstädter Schloss. Residenz des Statthalters im kurmanzischen Eichsfeld. Ĉe: Heimat Thüringen 7 (2000), hg. vom Heimatbund Thüringen, ISSN 0946-4697, p. 16–17
  • Raban Graf von Westphalen: Das Heiligenstädter Schloss und die letzten Mainzer Kurfürsten. Ein Beitrag zum kurmainzischen Bauwesen . Ĉe: Eichsfelder Heimatzeitschrift. 61-a jarkolekto/kajero 10, p. 293–301

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Josef Keppler: Das Heiligenstädter Schloß. Eldonis Landkreis Eichsfeld, Druck Cordier Heiligenstadt, tria eldono 1997, p. 3
  2. "Kurmainzer Schloß/Landratsamt Eichsfeld". Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2021-02-02.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mainzer Schloss en la germana Vikipedio.