Majno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la ŝtato Majno de Usono. Ekzistas alia artikolo pri la rivero Majno.

Flago de Majno

Majno (angle, Maine [mejn]) fariĝis la 23-a ŝtato de Usono je la 15-a de marto 1820. Antaŭe ĝi estis parto de Masaĉuseco.

Majno estas parto de la regiono Nov-Anglio. Ĝi limas Nov-Hampŝiron kaj la kanadajn provincojn Kebekio kaj Nov-Brunsviko. Majno estas la sola usona ŝtato, kiu limas nur unu alian usonan ŝtaton.

La ĉefurbo estas Augusta, kaj la plej multhoma urbo estas Portland. La loĝantaro estis 1,330,089 en 2014.


Eksteraj ligiloj