Majo de 2017
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2023 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2017:
- Tago de lukto de laboristoj en la tuta mondo.
Ĉirkaŭ 40 mortoj pro atako de Islama Ŝtato al koncentrejo de rifuĝintoj en nordorienta Sirio sude de la provinco Al Hasaka.
Hamas akceptas la ekziston de palestina ŝtato laŭ la landlimoj de 1967 sen agnoski eksplicite Israelon.
Dua raŭndo de prezidentaj balotoj en Francio inter la centra Macron kaj la ekstremdekstra Le Pen. Venkis Macron kun preskaŭ duoblo da voĉdonoj.
Prezidenta baloto en Sud-Koreio. Venkis la progresema Moon Jae-in.
La eks-guberniestro de Ĝakarto, Indonezio, nome Basuki Tjahaja Purnama, Ahok, unua kristano kaj ĉindevenulo en la posteno, estis kondamnita al du jaroj de mallibero pro supozata blasfemo kontraŭ Islamo.
Eksplodo de piroteknikaĵoj okazigas almenaŭ 14 mortojn en Chilchotla, Ŝtato Puebla, Meksiko.
- Komputila atako tutmonda.
Ekapero en nordoriento de Demokratia Respubliko Kongo de epidemia malsano ebolo okazigas almenaŭ 3 mortojn.
Ĝihadisma atenco en Masting, Pakistano, okazigis 25 mortojn.
Kievo: Portugalio gajnis Eŭrovido-Kantokonkurson 2017, reprezentita de Salvador Sobral kaj ties kanto Amar pelos dois.
Busakcidento ĉe la montopasejo Sakar, en okcidenta Turkio, okazigas almenaŭ 23 mortojn.
Turkaj korpogardistoj atakas manifestaciantojn en Vaŝingtono, Usono.
Armeo de Usono atakas trupojn de la flanko de la registaro de Sirio.
Prezidenta baloto en Irano. Venkis la moderema Hasan Ruhani.
Ĉirkaŭ 31 mortoj pro du atencoj de Islama Ŝtato en Bagdado kaj en la provinco Basora, Irako.
En Manĉestro, eksplodo post koncerto de Ariana Grande en koncertejo "Manchester Arena" mortigis 22 homojn kaj vundis ĉirkaŭ 50 aliajn.
Inundoj kaj terglitoj okazigis pli ol 150 mortojn en la sudo kaj okcidento de Srilanko.
|