Majsuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Majsuro
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 570001
Demografio
Geografio
Geografia situo 12° 19′ N, 76° 39′ O (mapo)12.30861111111176.653055555556Koordinatoj: 12° 19′ N, 76° 39′ O (mapo) [+]
Alto 763 m [+]
Areo 132 km² (13 200 ha) [+]
Majsuro (Karnatako)
Majsuro (Karnatako)
DEC
Majsuro
Majsuro
Situo de Majsuro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mysore [+]
vdr

Majsuro (kanare ಮೈಸೂರು) estas milionurbo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Karnatako.

Flago de Majsuro
Pordego en Majsuro
Lago en Majsuro

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Majsuro situas en suda parto de la lando sur malebenaĵo. Bengaluro troviĝas je 146 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la hindua mitologio en la nuna Majsuro demono Mahishasura vivis. La urbo estis sidejo de Majsura reĝlando. En 1524 fortikaĵo konstruiĝis. En la 18-a jarcento ofte estis bataloj inter britoj kaj lokaj regnestroj. En 1897 la pesto mortigis preskaŭ la duonon de la loĝantaro. Ĝis 1947 la urbo estis ĉefurbo de loka regno.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Majsuro la estas 3 sezonoj: somero inter marto-junio, musono inter julio-novembro kaj vintro. Jare pluvas po 800 mm (en ĉiuj monatoj pluvas). temperaturo varias tage inter 27-30 , nokte 16-22 .

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La kontaktoj voje, trajne kaj aere estas bonaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la 21-a jarcento la informa teknologio estras en Majsuro, kiun la turisma industrio akompanas. Pli frue oni prilaboris teksaĵojn.

Edukado[redakti | redakti fonton]

La Universitato Majsuro estis fondita en 1916. Troviĝas du aliaj registaraj universitatoj kaj unu privata universitato en Majsuro. Ankaŭ troviĝas en la urbo pluraj esplorinstitutoj inkluzive la Centran Instituton de Barataj Lingvoj (CIIL).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]