Majtila lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Majtila lingvo
मैथिली maithilī
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
hindarja lingvaro
Parolata en Barato, Nepalo
Regiono Biharo en Barato
Parolantoj 33 900 000
Rango 40
Skribo Nagario, Kaithi, Mithilakshar
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Hindarja lingvaro
Orienta grupo
Bihara
Majtila
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sen valoro
  ISO 639-2 mai
  ISO 639-3 mai
  Glottolog mait1250
Angla nomo Maithili
Franca nomo maïthili
Noto
Ĉi tiu artikolo entenas hind-arjan tekston.
Sen realiga subteno (ĝis nun en la angla), oni eble vidos demando-signojn, kadretojn aŭ aliajn simbolojn anstataŭ hindo-arjajn signojn; aŭ neregulan vokal-ligadon kaj mankon de kunigoj.
vdr

La majtila lingvo (मैथिली Maithilī) estas parolata en la barata ŝtato Biharo kaj en la orienta Terai regiono de Nepalo.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas de la familio de hindo-arjaj lingvoj, kiu estas parto de la hindo-irana branĉo de la hindeŭropa lingvaro. Lingvistoj konsideras la majtilan orienta hindo-arja lingvo, kaj tial malsama lingvo de la hindia lingvo, kiu estas centra hindo-arja. La majtila estas konsiderata kiel dialekto kaj de la hindia lingvo kaj de la bengala, kaj fakte estis klasifikita kiel patrina lingvo (en:"mother tongue") de la hindia en la censo de Barato.[Tiel en la angla originalo!]

Skribsistemo[redakti | redakti fonton]

La majtila estis tradicie skribata en la majitila skribsistemo (ankaŭ nomata TirhutaMithilakshar), kiu havas ioman similecon al la bengala skribsistemo. Ĝi estis ankaŭ skribata en la Kaithi skribsistemo, sed la nagario estas la skribsistemo plej kutime uzata hodiaŭ por la majtila. Oni nun klopodadas konservi la majtilan skribsistemon kaj evoluigi ĝin por uzo en ciferecaj medioj per tio kodi la skribsistemon en la Unikoda normo, por kiu propono [1] asigni lokon por la skribsistemo en la unikoda skemo "Roadmap" jam estas submetita de Anshuman Pandey kiel la unua paŝo.

Oficiala statuso[redakti | redakti fonton]

En 2003 la majtila gajnis la statuson sendependa lingvo en Barato. Movado por doni al la lingvo oficialan statuson per inkludo en la Oka tabelo de la Barata Konstitucio tiel ke ĝi povas esti uzata en klerigadaj, registaraj, kaj aliaj oficialaj ĉirkaŭtekstoj, rezultigis, ke la majtila ricevis oficialan statuson en 2003.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La nomo majtila[redakti | redakti fonton]

La nomo majtila estas derivita de la nomo Mithila, antikva sendependa regno, kiun regis reĝo Janaka estis la registo (Vidu artikolon Ramajano). Majtila estas ankaŭ unu el la nomoj de Sita, la edzino de reĝo Rama kaj filino de reĝo Janaka.

Majtila literaturo[redakti | redakti fonton]

La majtila estas aparta lingvo, havanta grandan majtile parolantan komunumon (4.5 "krore", aŭ 45 miliono da homoj) kun riĉa literaturo. La plej fama literatura figuro en la majtila estas la poeto Vidyapati. Li estas kreditita pri altigado de la graveco de 'popola lingvo', tio estas la majtila, en la oficiala laboro de la ŝtato per tio influi la maharaĵon de Darbhanga per la kvalito de sia poezio. La ŝtata oficiala lingvo tiam estis Sanskrito, kio distancigis la komunan popolon disde la ŝtato kaj ties funkcioj.

Estas fakto, ke erudiciuloj en la majtila uzis Sanskriton por sia literatura laboro, kaj la majtila estis la lingvo de la vulgara popola (Abahatta). La plej frua verkado en la majtila ŝajnas esti Varn Ratnakar far Jyotirishwar Thakur datita je ĉirkaŭ 1224 p.K.

La mezepoka aĝo de la majtila ŝajnas esti dum la dinastio Karnat kiam la nomoj de jenaj erudiciuloj elstariĝis: Gangesh, Padmanabh, Chandeshwar, Vireshwar, Vidyapati, Vachaspati, Pakshadhar, Ayachi, Udayan, Shankar kaj tiel plu.

Vidyapati laŭdire vivis en la periodo 1350 al 1450. Vidyapati, kvankam sanskrita erudiciulo, verkis sennombrajn poemojn (kantojn) rilatajn al Bhakti kaj Ŝringar en la majtila. Kvankam egale akceptitaj en Bengalio kaj Majtila, lia kantoj estas la animo de la majtila kaj nenia festo estas kompleta sen liaj kantoj. Ne estos troigo diri, ke liaj kantoj travivadis en la gorĝoj de majtilaj virinoj. Strofoj de Vidhyapati estas donitaj religian gravecon en la kulturo de Maitilo.

Teatraj skribaĵoj en mezepoka epoko estas ne malpli gravaj. La jenaj meritas mencion: Umapati: (Parijat Haran), Jyotireeshwar: (Dhurt Samagam), Vidyapati: (Goraksha Vijay, Mani Manjari), Ramapati: (Rukmini Haran), Lal: (Gauri Swayambar), Manbodh: (Kriŝno Janma)

La majtila estas preferata de multaj aŭtoroj por skribi humuron kaj satiron. Skribistoj kiel d-ro Hari Mohan Jha prenis paŝojn por rezultigi fundamentajn ŝanĝojn en la jarcentojn malnova majtila kulturo. Liaj verkoj kia Khatar Kaka Ke Tarang dekoras modernan majtilan literaturon.

La majtila nun estas listita en 8-a tabelo de la barata konstitucio kaj tial nun ĝi estas unu el la 22 naciaj lingvoj de Barato. La majtila estas akceptita de la akademio Sahitya kaj ekde ĝia inkludo gajnis premiojn preskaŭ ĉiujare. Nombro da akademiaj premioj estas gajnitaj pro tradukoj de aliaj lingvoj.

La moderna majtila gajnis prestiĝon post kiam sinjoro Georgo Abraham Grierson, irlanda lingvisto kaj civila lakeo, senlace esploris la majtilan folkloron kaj skribis ĝian gramatikon.

Modernaj majtilaj verkistoj[redakti | redakti fonton]

  • Parmeshwar Jha
  • Sitaram Jha
  • Kabishekhar Badrinath Jha
  • Murali Jha
  • Surendranath Jha Suman
  • Kashikant Mishra Madhup
  • Chandranath Mishra Amar
  • Kanchinath Jha Kiran
  • Prof. Hari Mohan Jha
  • Ishnath Jha
  • Brajkishore Verma "Manipadma"
  • D-ro Binod Bihari Verma
  • Acharya Surendra Jha 'Suman'
  • Baidyanath Mishra Yatri (Nagarĝunao)
  • Sudhanshu Shekhar Choudhary
  • Upendra Nath Jha Vyas
  • Prof. Radhao Kant Jha
  • Mahamahopadhyay Umesh Mishra
  • D-ro JayKant Mishra
  • Prof. Kriŝno Kant Mishra
  • Kumar Ganganand Singh
  • Dr Chandra Nath Jha(Mangarauni)
  • Sri Gaya Nand Jha kaviji (Antour, Benipur)
  • Sri Hemant Kumar Jha (Antour, Benipur)
  • D-ro Ramanath Jha
  • Prof. Tantra Nath Jha
  • Acharya Ramlochan Saran
  • D-ro Laxman Jha D-ro Subhadra Jha
  • Achutanand Dutt
  • Bhola Lal Das
  • Baidyanath Jha
  • Yoganand Jha
  • Narendra Das
  • Rajeshwar Jha
  • Arsi Prasad Singh
  • Prof. Buddhidhari Singh Ramakar
  • Malfrua Damodar Lal Das
  • Sri Brahmadeo Lal Das
  • Sri Ratnesh Kumar Jha Kolkatiya
  • Prof. UMA Nath Jha kaj multaj pli.
  • Viro Mohan Jha
  • Profesoro Vijay Kumar Jha (Mohandas Karamchand Gandhi Antarrashtriya Hindia lingvo Vishwavidyalaya, Wardha)
  • Babuaji Jha Ajnat
  • Shri Murali Madhusudan Thakur
  • Shri Vibhuti Anand Jha
  • Shri Ratnesh Kumar Jha.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1][rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]