Majuskleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Inicialo (P) sekvata de la majuskletoj (endant) en libro franca

En duuskla presaĵo majuskletoj estas signobildoj proksimume tiom altaj, kiel la trunkoj de la ĉirkaŭaj minuskloj, tamen laŭforme similaj al la signobildoj de la majuskloj. Komparu: minuskloj — MAJUSKLOJ — majuskletoj.

La uzoj[redakti | redakti fonton]

La majuskletojn oni uzas, interalie,

  • por apartigi neevidentan familinomon aŭ nomparton kiun oni uzas en alfabete ordigitaj nomlistoj (ekz-e en enciklopedioj): Don Quixote de La Mancha;
  • por komposti ĉapitrajn aŭ sekciajn titolojn;
  • orname, por marki komencon de ĉapitra teksto (kiel sur la ilustraĵo ĉi-dekstre);
  • ŝtonsurskriboj de monumentoj aŭ tomboj.
  • la Internacia Fonetika Alfabeto uzas majuskletojn kiel simbolojn de iuj parolsonoj; ekz-e ɪ kaj ʌ en [ˈɪnsʌlt] (la angla an insult), aŭ ʁ (turnita ʀ) en [bʁɑj] (la franca Braille, Brajlo).

La alto de la majuskletoj[redakti | redakti fonton]

Laŭkoncepte la majuskletoj devus esti samaltaj kiel la trunkoj de la minuskloj, t.e. x-altaj. Kaj efektive tian alton ili havas, ekz-e, en la tradicia franca (vd la ilustraĵon). Tamen en tia grando la majuskletoj estas malpli legeblaj ol la minuskloj.

La anglalingvanoj iom pli ofte uzas la majuskletojn (iom tro ofte, laŭ la opinio de kritikantoj), kaj tial por pli facila legeblo ili iom altigas la majuskletojn (proksimume je 10%). La teksto iĝas pli legebla, kvankam malpli bela (rompiĝas la teksta ritmo).

Tiun diferencon de naciaj tradicioj spegulas la angla terminaro: la x-altajn majuskletojn la anglalingvanoj nomas francmaniere petite capsangle, dum siajn plgrandigitajn, small capsangle.

La disponeblo[redakti | redakti fonton]

Ideale la majuskletojn necesas dizajni kiel apartan tiparan fasonon, samkiel oni aparte dizajnas kursivon aŭ graseton. Tamen praktike nur malmultaj tiparoj posedas tian apartan fasonon majuskleton; pli ofte oni simple uzas la majusklojn el la malpli granda tipara grado. Diversaj tekstoredaktiloj havas enkonstruitajn rimedojn por disponigi tiajn surogatajn majuskletojn; kaj ĉar la redaktiloj celas precipe anglalingvanojn, tial iliaj majuskletoj plejparte estas anglalingvujaj (iom pli ol x-altaj).

Tiaj surogataj majuskletoj evidente havas pli maldikajn desegnoliniojn kaj pli densajn spacetojn, kaj tial ili estas iom miskvalitaj.

En la komunlingvaj tekstoj la majuskletoj ne estas literoj kun aparta signifo, kaj tial ili ne devus havi apartajn kodlokojn en Unikodo; tamen en IFA ili ja havas apartan signifon, kaj supozeble pro tio Unikodo entenas plenan sortimenton da majuskletoj anglaj (la trunko de la intermetitaj minusklaj i indikas la x-alton):

‹ ᴀiʙiᴄiᴅiᴇiꜰiɢiʜiɪiᴊiᴋiʟiᴍiɴiᴏiᴘiʀiꜱiᴛiᴜiᴠiᴡiʏiᴢ ›,

kelkajn ligaturojn, trastrekajn diakritaĵojn kaj majuskletojn turnitajn, ekz-e

‹ ᴁiᴆiᵻiᴌiɶiᴚiʁiᵾ ›

kaj kelkajn majuskletojn greka-cirilajn:

‹ ᴦiᴧiᴨiᴩiᴪiᴎiᴫiꟺiᴙ ›.

Ĉar la unikodaj majuskletoj estas destinitaj precipe por IFA-transskriboj, ili kompreneble devas esti x-altaj (francecaj).

Majuskletoj por Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas nenia problemo uzi la surogatajn majskletojn en teksto esperanta. Malpli facilas trovi speciale desegnitajn majuskletojn ĉapelitajn. Unikodo ebligas surmeti ĉapelojn sur la anglajn literojn, tamen la ĉapelo ne ĉiam bone sidas.

Jen ekzemplo farita per LibreOffice Writer. La minuskla vorto „okazas“ aperas inter du vortoj majuskletaj (por pli klare vidi la malsaman dikecon de desegnolinioj ĉe la surogataj majuskletoj atentu la du najbarajn aperojn de «o» en «nĝo oka»):

Majuskletoj.png
  1. DejaVu Serif, surogata, angleca: „okazas“ aspektas iom grasete kompare kun la pli helaj majuskletoj; la majuskletoj pli altas ol la minuskloj.
  2. DejaVu Serif, unikoda, surmetitaj ĉapeloj: la capeloj de Ĥ kaj Ŭ mise sidas.
  3. DejaVu Sans, redaktila, franceca: la ĉapeloj sidas bone, tamen „okazas“ iom pli nigras.
  4. DejaVu Sans, unikoda, surmetitaj ĉapeloj: la ĉapelo super Ĵ estas tolereble mislokita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]