Makabea dinastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Makabeoj (166-37 a.K.) estis juda dinastio kiu regis sendependan Judion en Palestino inter -142 kaj 67 a.K. Ili ribelis kontraŭ Seleŭkio je -167 kaj liberigis Jerusalemon mem je -164 kaj Judion je -142, sed poste perdis Judion al Romio je -67. La historio de la dinastio estas priskribita en la Libroj de la Makabeoj. La juda historiisto, Josephus estas alia grava fonto pri la Makabeoj.

Jehuda Makabeo fondis la dinastion je -166. La dinastio atingis la pinton de sia potenco teritorie sub Aleksandro Janneo ĉirkaŭ -76. Antigono estis la lasta reĝo kaj estis mortigita de Antonio je -37.

"Makabeoj" estas la biblia nomo por la dinastio. La grekoj nomis ilin la "Asmoneoj".

Laŭ la antikvaj profetoj, la Kristo, la juda mesio, devenos de la tribo de Jehuda, estonte filo de David, sed la Makabeoj estis el la tribo de Levi. Do la restarigo de Judio sub la Makabeoj ne longe daŭrus.

Sub la Makabeoj naskiĝis du sektoj de judismo: la Fariseoj kaj la Sadukeoj. Ili alterne regis la Templon en Jerusalemo.

La Makabeoj regis ne nur Judion, sed ankaŭ konkeris Idumeon, Samarion kaj Galileon. Galileo kaj Idumeo konvertis al judismo. Cent jaroj post la falo de la Makabeoj, venis el Galileo Jesuo Kristo, kiu predikis novan formon de judismo.

La idumeano Antipater konkeris la Makabeojn kun la helpo de Romio. Lia filo, Herodo la Granda, renversis la lastan reĝon, Antigono, kaj mortigis la lastajn filojn de la dinastio.

Vidu ankaŭ: Izraelidoj, Pompejo, Antioĥo la 4-a Epifano