Makenzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Makenzio (rivero))
Makenzio
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 738 km
Akvokolekta areo 1 805 200 km²
Averaĝa trafluo 10 700 m³/s
Fluo
Fonto Granda Slavea Lago
Enfluejo Beaufort-maro
Geografio
Landoj Kanado (Nordameriko)
Regionoj Nordokcidentaj Teritorioj
Alfluantoj Kakisa River, Redknife River, Trout River, Liard, North Nahanni River, Root River, Redstone River, Keele River, Carcajou River, Mountain River, Arctic Red River, Peel River, Horn River, Willowlake River, Blackwater River, Great Bear River, Jean Marie River kaj Big Fish River
Map
vdr

La Rivero Makenzio estas rivero de Kanado, 1738 km longa, kiu, kune kun la riveroj kiuj enfluas en la Granda Slavia Lago, nome riveroj Peace kaj Finlay, formas la duan riveran sistemon plej longan de Nordameriko. La hidrografia baseno okupas 1 805 200 km² kaj en sia enfluejo enmetas en la maron 10 700 m³ da akvo en ĉiu sekundo.

Ĝi naskiĝas en la Granda Slavia Lago kaj fluas al la Arkta Oceano.

La granda marĉa delto de la Rivero Makenzio havigas taŭgan medion por migrantaj Neĝansero, Tundra cigno kaj Berniklo kaj ankaŭ taŭgajn reproduktejojn por aliaj akvobirdoj. La estuaro estas naska areo por beluĥoj (blankaj balenoj).

La rivero estas navigebla dum proksimume kvin monatoj ĉiujare. Ĝi glaciiĝas en oktobro kaj glacio ekrompiĝas maje. Dum la vintraj monatoj, partoj de la riveroj estas uzataj kiel glacivojo.

Dum la senglacia periodo la rivero estas navigebla en sia entuta longo.

La Rivero Makenzio ricevis sian nomon pro la esploristo Alexander Mackenzie, kiu veturis la riveron dum li klopodis atingi la oceanon Pacifiko en 1789.

La divido inter la baseno de la Makenzio kaj la baseno de la rivero Jukono okcidente formas la centran parton de la limo inter Nordokcidentaj Teritorioj kaj la Jukonio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]