Macintosh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Makintoŝo)
Macintosh
modelo de komputilo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr
Macintosh Classic
iMac G5, Macintosh el 2005

La Macintosh (elparolo: [ˈmækᵻntɒʃ], aŭ Mac, kelkfoje esperantigita kiel Makintoŝo[1]) estas serio de personaj komputiloj kreitaj de Apple Computer.

La unua Macintosh estis enkondukita en la jaro 1984 kiel malmultekosta posteulo de la Apple Lisa, komputilo sur kiu estis jam havebla grafika uzantinterfaco simila kiel tiu de Macintosh, sed pro la alta prezo ne sukcesa. La nomon inventis Jef Raskin. Li nomis lian favoran pommarkon, McIntosh. Por eviti problemojn kun la usona marko, oni literumis la nomon Macintosh.

Jam sur la unua Macintosh-komputilo estis instalita operaciumo Mac OS. Siatempe ĝi estis vere revolucia, ĉar ĝi estis la unua kiu uzis komputilan muson. Tio interalie ebligis ke uzanto ne plu devis tajpi komplikajn komandojn.

Operaciumo[redakti | redakti fonton]

De 1984 ĝis 2001 la operaciumo de Macintosh-komputilo baziĝis je la tutunua Sistemo. Regule aperis novaj versioj kaj ĝisdatigoj. Modernaj Macintosh-komputiloj uzas la operaciumon Mac OS X:

Procesoro[redakti | redakti fonton]

Tradicie Macintosh-komputiloj havis IBM-procesoron. Je la 5-a de junio 2005 Steve Jobs anoncis ke Apple ekuzus Intel-procesorojn, ĉar IBM-procesorojn uzus tro da energio kaj kreus tro da varmo. Specife por tekokomputiloj tio ĉi estis problema. Jam en aŭgusto 2006 ĉiuj novaj Macintosh-komputiloj havis Intel-procesorojn; multe pli rapida ol anoncite. Tial ankoraŭ ne ĉiuj komputilaj programoj estas adaptitaj por povi senprobleme funkcii je la Intel-Mak.

Modeloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]