Makolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuvo de makolio kun kuboj de glacio kaj kulerego

En korea kuirarto, la makolio[1] (koree 막걸리, makgeolli [mak͈ːʌlːi]; alternative koree 탁주, takju [tʰaktɕ͈u]) estas blanka alkoholaĵo farita el rizo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Makolio verŝata el kruĉo en trinkobovlon

La makolio estas blankeca ŝaŭma likvo kun dolĉa, grena gusto, tipe enhavanta 6–8% da alkoholo volumene. Ĝi estas ordinare trinkata malvarme en bovloj.

Oni faras makolion per fermentado de rizo aŭ tritiko kun fungo. Oni bolas rizon aŭ tritikan farunon, malvarmigas ĝin, aldonas akvon kaj la fungon riza aspergilo (latine Aspergillus oryzae; koree 누룩, nuruk). Tio kaŭzas fermentadon; poste, oni ordinare (sed ne ĉiam) filtras la solidaĵon. (La tipo sen filtrado nomiĝas dongdongĝu koree 동동주, dongdongju.)

Historio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

La makolio devenas de Koreio, kaj estis farata dum jarmiloj.[2] La korelingva nomo konsistas el la morfemoj mak (koree ) “ĵus”, georeu- (koree 거르-) “filtri”, kaj -i (koree -이) “-aĵo”, kaj tiel laŭetimologie signifas “ĵusfiltraĵon”, pro la lakteca, nedistilita aspekto de la trinkaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]