Makropedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Makropedo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makropedoj
kvokao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Marsupiulo Marsupialia
Ordo: Malmultedentuloj Diprotodontia
Familio: Makropedoj Macropodidae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La makropedoj - latine fake Macropodidae - estas bestoj el la biologia familio de marsupiuloj, la "kangurua familio": al tiu grupiĝo apartenas kanguruoj, valabioj, kvokaoj, arbokanguruoj de la genro Dendrolagus kaj pluraj aliaj subfamilioj. Makropedoj hejmas en la aŭstralia kontinento (la ĉefa teritorio Aŭstralio, insuloj Tasmanio kaj Nov-Gvineo kaj pluraj pliaj insuloj). Antaŭ la alveno de eŭropanoj al tiu regiono, ekzistis pli ol 65 specioj de makropedoj. Ses el ili ekde tiam formortis, kaj 11 pliaj forte reduktiĝis en nombroj, tial ke nun ili estas minacataj de ebla formorto. Aliaj specioj jam antaŭe formortis kiam la indiĝenaj aŭstralianoj alvenis.