Makropsio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Makropsio estas speco de nerva perturbo de vidado. La malsanulo vidas objektojn en ia parto de sia vidkampo pli grandaj ol ilia kutima grandeco, kaj sin pli malgranda. Ĝia malo estas mikropsio, en kiu la ĉirkaŭaĵo estas videbla kiel malgranda. Ili apartenas al dismetropsio, kaj estas ligitaj al aliaj vidaj malsanoj, kiel aniseikonio kaj sindromo de Alico en Mirlando (Alice in Wonderland Syndrome, AIWS), sindromo de Todd. Ĝi havas multan kialojn; estas induktebla de drogoj, migreno, kondiĉoj de retino, kaj ĝi povas akompani epilepsion.[1] Laŭ psiĥologio, la kialo de retina makropsio estas la relativa denseco de konusetoj, kiu okazigas pli multajn signalojn, kiuj grandigas la bildon.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Plej karakteraj estas pligrandigitaj objektoj, ekzemple la malsanulo vidas libron de lia fratino same granda kiel la fratino; do li povas senti sin malgranda. La malsanuloj estas viglaj kaj ili povas priskribi la fenomenon; ili ne estas nepre psiĥiatriaj malsanuloj. Laŭ iuj priskriboj simptomoj komenciĝas antaŭ aŭ post atakoj. La aŭro komencas per vidaj halucinoj, kaj poste la aŭdado portempe ĉesas, aŭ la oreloj tintiĝas. Iuj povas mildigi simptomojn, kiam ili atingas objektojn.[2] La simptomoj estas indukteblaj per drogoj, tablojdoj kaj kokaino, kanabo kaj sorĉfungo. La makropsio ĉesas, kiam ili malaperas. Se viruso eligis ĝin, kun resanigado ankaŭ simptomoj ĉesas.

Se nur unu okulo estas dismetropsia, ĝin povas akompani kapdoloro, astenopio, perturboj de legado, problemoj de spacvidado kaj duobla vidado.[3] La cerbo ne povas fari el du bildoj unu, la makropsia bildo kunkuras kun la normala.[4]

Psiĥologaj efikoj[redakti | redakti fonton]

La malsanulo povas sperti multajn efikojn. Estas populare pensi, ke makropsio mem estas psiĥologa, sen ia organa anomalio. Ĝia kialo estas kolera, incitiĝema aŭ eŭfora ŝtato.[5] Sed tiu estas eraro. Oni povas demonstri, ke la uloj estas viglaj kaj ili povas priskribi la fenomenon tre precize. Ili nur rare estas psiĥiatriaj malsanuloj.[6] Pleje psiĥologiaj problemoj ne estas kialoj, sed sekvoj de sindromo, kiu nervoziĝas tre. Oni povas ankaŭ antaŭe nerviĝi, kiam li scias, ke ĉirkaŭaĵo baldaŭ komencos deformi. Poste ili hezitas, ĉu diri kiun ili vidis, ĉar aliaj povas pensi, ke tiu estis psiĥologa fenomeno, kaj ili estas psiĥiatriaj malsanaj.[2]

Ili sentas sin izolitaj disde ilia ĉirkaŭaĵo, ankaŭ el iliaj familianoj. Tiu sento estas plej ofta ĉe infanoj kaj adoleskantoj. Ili povas senti, ke ili devas batali senjuste kontraŭ malamikaj kaj agresivaj fortoj pleje per vortoj.[2] La malsanulo estas malkonfidema kaj timema, sed li povas montri sin kiel amantan kompanon aŭ impulseman. Malekvilibrinte la deformon de la ĉirkaŭaĵo ili povas mistrakti aŭ malamikigi aliulojn. Longtempe (ekde infanaĝo) la efikoj multas kaj severiĝas, kaj konsumas memkonfidecon.[2]

Laŭ alia penso la malsano havas biofizikajn kialojn. Atinginte objektojn oni povas mildigi psiĥologajn efektivojn.[5] Estas serĉoj laŭ tiu paradigmo.

Fiziologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi povas esti sekvo de alia optika pligrandigado de okuloj, malkonforma distribuaĵo de konusetoj, aŭ perturbo de krusta prilaborado de informoj.[3][7] Laŭ nuna hipotezo la retino estas kunpremita aŭ disvastiĝita, kaj se ĝi estas kunpremita, igas makropsio, ĉar konusetoj estas pli densaj, kaj se ĝi estas disvastiĝita, iĝas mikropsio. Se pli konusetoj vidas la saman objekton, ĝia bildo grandigas.[4] En iuj kazoj, makropsio variigas laŭ vidangulo; tiu povas esti sekvo, ke kunpremo ne estas egalmezura.[3]

Kialoj[redakti | redakti fonton]

Makropsio povas havi multan kialojn.

Strukturaj kialoj[redakti | redakti fonton]

Se la du okulo vidas objektojn en malsama grandeco aŭ, oni parolas pri aniseikonio. Ĝia kialoj estas kondiĉoj de retino. Ekzemple epiretinala membrano okazas metamorphopsion kaj aniseikonion.[1][8][9][10][11]

Kuraciloj[redakti | redakti fonton]

Oni ekzamenas pleje zolpidemon kaj citalopramon. Efikoj de ambaŭ medicinoj okazintaj makropsion estis tre raraj, kaj ne estas eksperimentoj kiuj povus pruvi tiujn efikojn.

Zolpidemo estas kontraŭ insomnio, kaj povas helpi, sed ĝi havas ankaŭ multan malutilajn efikojn kontraŭ sensoj.[12] Unu kazo estis anoreksia virino, post 20 minutoj de enigado 10 mg de zolpidemo. Ŝi spertis similan efikon poste 5 kaj poste 2,5 mg enigado de zolpidemo. Intenso de makropsio malgrandiĝis kun dotoj.[13] Laŭ Hoyler makropsioj okazintaj per zolpidemo similas. Ĉiu kazo estis reportita de virinoj, kaj ankaŭ kompana diseco kaj maltrankvilo ĉesis, kiam ili ĉesis enigi zolpidemon. Zolpidemo okazas pli ofte makropsion ĉe virinoj, ĉar ilia sango enhavas per 40 percento pli zolpidemon ol viroj. Anoreksio pli grandigas tiun koncentron.[13]

Citalopram estas antidepresanto, kiu malhelpas reenigadon de serotonino.[14] En unua kazo virino raportis pli makropsio post enigado de 10 mg citalopramo. Kun ĉesado ankaŭ makropsio ĉesis.

Kontraŭlegaj drogoj[redakti | redakti fonton]

Multa kontraŭlegaj drogoj povas okazi makropsion. Psiĥaktivaj drogoj, kiel LSD, sorĉfungo, aŭ marihuano povas okazi halucinadon kaj makropsion. Oni supozas, sed ne demonstris, ke kokaino povas havi saman efikon. Post kiam la drogoj eliras, makropsio ĉesas.

Epilepsio[redakti | redakti fonton]

Makropsio povas esti epilepsia simptomo, kiu indikas epilepsion en frontala kaj temporala loboj. Infanoj kiuj nokte havas makropsiajn halucinojn, iras kun panikaj atakoj al kuracisto, kaj ne pensas pri epilepsio. Ili ne memoras pri atako, sed la akompanan makropsion jes. Oni povas demonstri atakon per elektroencefalografio (EEG). Aliaj akompanaj simptomoj povas esti kapdoloro kaj nervozo. ONi uzas valproinan acidon por kontroli epilepsion, kaj ĝi uzas ankaŭ kontraŭ la akompana makropsio.[15]

Migreno[redakti | redakti fonton]

Oni esploris migrenon, kaj trovis ligilon kun makropsio. Esploro ekzamenis Japanajn adoleskantojn, kaj ĝi trovis, ke en ili estas makropsio trifoje ofta kun migreno. Ĝi ekskulidis efikon de drogoj kaj ankaŭ epilepsion, ĉar ĝi estis nur 3% ĉe ekzamenitaj personoj. La iluzioj estis plej oftaj ĉe 16-18 jaraj knabinoj. Ĝi trovis aliajn malsanojn estis tro rare por klarigi makropsion.[6]

Makropsio kaj aliaj vidaj halucinoj apartenas al migrena aŭro, kiu enkondukis migrenan kapdoloron. Tiuj epizodoj estas mallongaj kaj daŭras kelkajn minutojn. Adoleskantoj kiuj havas alian vidan halucinon kiel malrapida rekonado de movoj suferas pli ofte je migreno. Tiuj regionoj de cerbo igas ilin, kiu estas koncernita je migreno. Ĝi estas samlonga kiel la kapdoloro. La malsanulo ne ĉiam vidas ligilon de makropsio kaj kapdoloro, sed la daŭro de tiuj epizodoj montras ĝin. Oni ankaŭ ne scias pri la patologio de tiu efiko.[6]

Sen migreno ankaŭ febro povas eligi migrenon.[6]

Hipoglikemio[redakti | redakti fonton]

Endogena hipoglikemio povas iĝi makropsion inter aliaj vidaj perturboj. Tiu signifikas tre malgrandan sangosukeron. Oni povas ĉesigi ĝin per insulino. Tiu arto de makropsio estis esplorita.[16] Olyan személyeknél vizsgálták a macropsiát, akik hipoglikémiásak és inzulinterápia alatt vannak.[17]

Virusoj[redakti | redakti fonton]

Malsanuloj, en kiuj Epstein-Barr viruso estis trovita, aŭ suferis je mononukleozo, raportis pri grandigado de objektoj, kaj havis aliajn AIWS simptomojn.[18] MRI bildoj montris abnormalan cerban funkcionon. Oni povas vidi ŝvelon de krusto, leziojn kaj plilongado de T2. Tiu ne estas videbla per CT.[19] La makropsio povas esti unua simptomo, kaj ĝi povas igi ankaŭ antaŭ aŭ post atakoj,[20] kaj ĝi povas daŭri je semajnoj aŭ monatoj.[20] Pleje la malsanuloj resanigas. Ankaŭ malsanuloj kun coxackieviruso de B1 raportis pri AIWS simptomoj, el kiuj makropsio kaj mikropsio estis la plej oftaj.[15]

Rekonado[redakti | redakti fonton]

Se la malsanulo mencias pri simptomoj, oni uzas teston de Amsler Grid, kiu povas rekoni ankaŭ pliajn perturbojn de vidado. Poste la malsanulo parolas pri liaj simptomoj.[21] Ekstere arkiĝantaj linoj signifikas makropsion. Nova Aniseikonia Testo mezuras grandecon de aniseikonio. Ĝi havas nigran fonkoloron kun ruĝaj kaj verdaj duoncirkoj, kun unu blanka fiksala punkto. La subjekto surhavante ruĝan-verdan okulvitron devas diri, ĉu duoncirkolj estas samgrandaj. Ekzamenanto povas varii grandecon de ruĝa duoncirko. Samptempe estasunu okulo ekzamenata. La Aniseikonia Inspector estas ĝia komputerizita kaj elekta varianto. Diferenco de grandeo estas mezurita kiel funkciono de grandeco. Tiu gravas, se la makropsio estas retinala.[3]

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Pleje estas uzataj optikaj iloj. Oni povas ŝanĝi formon de lensoj, korigi distancon de verticanguloj, fari teleskopan sistemon el kontaktlensoj, kaj alĝusti dioptrion de kontaktlenso. Komputilaj programoj, ekzemple Aniseikonia Inspector helpas decidi pri la metodo. Sed tiuj iloj ne povas varii angulon, kaj ne povas korigi makropsion komplete. Korigite 5-10 percento de pacientoj diris, ke ili vidas pli bone.[3] Makropsio okazita per drogoj aŭ virusoj ĉesas post kuracado de originala problemo.

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Oni serĉas operaciajn metodojn por kuraci makropsion. Eksperimentoj montras pli efikajn korekciojn.[3] Ankaŭ sentemo de iuj samaĝulaj grupoj aŭ iuj drogoj (ĉefe zolpidem kaj citalopram) bezonus pli datojn.[22]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Famuloj kun makropsio:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 de Wit GC, Muraki CS. Field-dependent aniseikonia associated with an epiretinal membrane a case study. Ophthalmolgy 2006; 113:58-62.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Macropsia. Schneck JM. Am J Psychiatry 121:1123-1124, May 1965 doi: 10.1176/appi.ajp.121.11.1123
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 de Wit G.C. Retinally-induced aniseikonia. Binocul Vis Strabismus Q. 2007; 22:96-101.
  4. 4,0 4,1 Ugarte M, Williamson TH. Horizontal and vertical micropsia following macula-off rhegmatogenous retinal-detachment surgical repair. Graefes Arch Clin Exp Ophthalmol. 2006; 244:1545-1548.
  5. 5,0 5,1 Raphael, C.M. Macropsia. 122 (1): 110 Am J Psychiatry
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Golden, Gerald S. The Alice in Wonderland Syndrome in Juvenile Migraine. Pediatrics 1979;63;517-519
  7. Lancaster WB. Aniseikonia. Trans Am Ophthalmol Soc. 1938; 36:227-234.
  8. Benegas NM, Egbert J, Engel WK, Kushner BJ. Diplopia secondary to aniseikonia associated with macular disease. Arch Ophthalmol. 1999; 117:896-899.
  9. Enoch JM, Schwartz A, Chang D, Hirose H. Aniseikonia, metamorphopsia and perceived entoptic pattern: some effects of a macular epiretinal membrane, and the subsequent spontaneous separation of the membrane. Ophthalmic Physiol Opt. 1995; 15:339-343.
  10. Kroyer K, Jensen OM, Larsen M. Objective signs of photoreceptor displacement by binocular correspondence perimetry: a study of epiretinal membranes. Invest Ophthalmol Vis Sci. 2005; 46:1017-1022.
  11. Ugarte M, WIlliamson TH. Aniseikonia associated with epiretinal membranes. Br J Opthalmol. 2005; 89:1576-80.
  12. Hoyler CL, Tekell JL, Silva JA. Zolpidem-induced agitation and disorganization. Gen Hosp Psychiatry 1996; 18:452–453.
  13. 13,0 13,1 Iruela LM, Ibanez-Rojo V, Baca E. Zolpidem-induced macropsia in anorexic woman. Lancet 1993; 342(8868): 443-444.
  14. Milne RJ, Goa KL. Citalopram. A review of its pharmacodynamic and pharmacokinetic properties, and therapeutic potential in depressive illness. Drugs 1991; 41:450-477.
  15. 15,0 15,1 Zwijnenburg PJ, Wennink JM, Laman DM, Linssen WH. Alice in Wonderland syndrome: a clinical presentation of frontal lobe epilepsy. Neuropediatrics, 2002 33: 53-5.
  16. Moorhouse D. Some Neurological manifestations of endogenous hypoglycemia. Brit Med J 1956; 2: 1512-1514.
  17. Kalinowsky LB, Hoch PH. Shock treatments, psychosurgery and other somatic treatments in psychiatry. Grune and Stratton; 1952.
  18. Cinbis M, Aysun S: Alice in Wonderland syndrome as an initial manifestation of Epstein-Barr virus infection (case report). Br J Ophthalmol 1992; 76:316
  19. Atsushi Kamei, Makoto Sasaki, Manami Akasaka, Shoichi Chida. Abnormal magnetic resonance imaging in a child with Alice in Wonderland syndrome following Epstein-Barr virus infection No to hattatsu. Brain and development. 2002 Jul;34(4): 348-52
  20. 20,0 20,1 Lahat E, et al. Alice in Wonderland syndrome and infectious mononucleosis in children. J Neur Neurosur Psych 1990; 53:1104
  21. Riley, H. D. (2005). Amsler grid testing. Indiana University School of Optometry.
  22. K. Abe, N. Oda, R. Araki, et al. Macropsia, micropsia, and episodic illusions in Japanese adolescents. Journal of the American Academy of Childhood and Adolescent Psychiatry 1989; 28:493–496.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Macropsia en la hungara Vikipedio.