Maks kaj Moric

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maks kaj Moric – Rakonto pri du bubaĉoj en sep ĉapitroj
Origine Max und Moritz – Eine Bubengeschichte in sieben Streichen
Maks kaj Moric – Rakonto pri du bubaĉoj en sep ĉapitroj
Maks (maldekstre) kaj Moric (dekstre)
Aŭtoroj
Aŭtoro Wilhelm Busch
Lingvoj
Origina lingvo germana
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1865
Ĝenro bildrakonto
Information icon.svg
vdr

Max und Moritz – Eine Bubengeschichte in sieben Streichen ("Maks kaj Moric – Rakonto pri du bubaĉoj en sep ĉapitroj") estas bildrakonto de Wilhelm Busch. La verko aperis la 4-an de aprilo 1865. Ĝi estas unu el la fruaj verkoj de Busch.

Max und Moritz estas unu de la plej konataj verkoj de la germana infanliteraturo. Ĝi estis dekomence vendita en grandaj kvantoj. Jam dum la vivtempo de Busch ĝi estis tradukita en dek lingvojn, en 1887 en la japanan. En 1997 ekzistis minimume 281 tradukoj en dialektojn kaj lingvojn[1], inter tiuj pli ol 60 en germanlingvajn dialektojn.

La verko traktas la kapricojn de du vilaĝknaboj, kaj estas karakterizita per nigra humuro kune kun rimoj kaj buntaj desegnaĵoj.

Wilhelm Busch, 1860
4-a bubaĵo: Instruisto Lempel
5-a bubaĵo: Onklo Fric
6-a bubaĵo: Majstro Bakisto

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La verko havas sep ĉapitrojn: en ĉiu el ili kruela kaj sofistika truko, ruzaĵo, aŭ delikate dirite bubaĵo estas priskribita fare de la du infanoj Maks kaj Moric kontraŭ unu el la homoj de ilia vilaĝo.

Unua bubaĵo: la vidvino

La infanoj kunligas plurajn pankrustojn per ŝnuro, metas la kaptilon en la kokejon de maljuna vidvino, kaj tiel igas ĉiujn ŝiajn kokidojn sufoki ĝis morto.

Dua bubaĵo: la vidvino denove

La vidvino kuiras la kokidojn kiujn Maks kaj Moric mortigis, kaj la malbonuloj ŝteliras supren al la tegmento. Kiam la vidvino forlasas la kuirejon por momento, ili kaptas la birdojn per fiŝkaptilo kaj manĝas ilin. La vidvino estas lasita sen gekokoj, nek vivaj nek rostitaj kokaĵoj, kaj suspektas ke ŝia hundo estas kulpa de tio kaj batas ĝin.

Tria bubaĵo: la tajloro

La infanoj segas ponton, kiu transiras la rivereton antaŭ la tajlordomo. Ili tiam mokincitas lin, ĝis li elkuras por kapti ilin, sed la ponto kolapsas kiam la tajloro piediras kaj li preskaŭ dronas en la frosta akvo. Du anseroj savas lin de dronado. Post kiam li revenas hejmen, tremante tute pro malvarmo, lia edzino resanigas lin per gladilo.

Kvara bubaĵo: la instruisto

Kiam ilia sindona instruisto estas en la preĝejo, la infanoj ŝteliras en lian domon kaj plenigas lian pipon per pulvo. Kiam li ekfajrigas ĝin, la eksplodo batas lin senkonscia, bruligas lian haŭton kaj hararon.

Kvina bubaĵo: la onklo

Maks kaj Moric kolektas sakojn plenajn de skaraboj kaj plenigas la liton de la onklo dum li dormas. Li vekiĝas subite kiam li sentas ke la skaraboj estas ĉie sur lia korpo, kaj iĝis en amokon por eliminado de la insektoj.

Sesa bubaĵo: la bakisto

La infanoj ŝteliras en la bakejon por ŝteli brecon, kaj falas en pastan kaldronon. La bakisto eniras la bakejon, kaptas ilin kaj bakas ilin en la forno. La infanoj ne mortas, kaj eĉ sukcesas eskapi ronĝinte la bakitan paston ĉirkaŭ ili.

Sepa bubaĵo: La Farmisto

La infanoj kaŝas sin en grenstokejo de kamparano kaj tranĉas la sakojn de greno. La farmisto eniras la stokejon kaj tuj ekkomprenas kio okazis, kaptas Maks kaj Moric, metas ilin en sakojn kaj prenas ilin al la farunmuelilo, kie ili estas muelitaj en malgrandajn pecetojn kaj nutrataj al la anseroj.

En kelkaj tradukoj, la kruela mortopuno estas preterlasita, kaj la infanoj ricevas edukan punon kaj tiel lernas moralan lecionon.

Stilo[redakti | redakti fonton]

En la originalo, la noveletoj estas prezentitaj en rimformo kun trokaika metriko, kiu kreas senton de gajeco, eĉ kiam la plej seriozaj petoloj estas priskribitaj. Ĉi tio kreas fremdiĝon kaj malkonekton de la malfacila enhavo kaj ebligas ĝin digesti kaj eĉ vidi ĝin kiel distra.

Kultura influo[redakti | redakti fonton]

La rakonto de Bush estis fonto de fiero inter germanlingvaj kulturoj, sed renkontis abomenon kaj malemon inter anglalingvaj kulturoj [ fonto bezonata ]. Eĉ hodiaŭ en Germanio kaj Aŭstrio la rakonto estas konata inter multaj. La vizaĝoj de la du knaboj iĝis simbolo de petolo kaj ili estis uzitaj en reklamaj simboloj kaj eĉ grafitiaj surskriboj. Krome, kelkaj frazoj el ĝi fariĝis sloganoj en la germana lingvo.

Multaj homoj implikitaj en la historio de bildstrioj konjektas, ke ĉi tiu verko servis kiel inspiro por la usona komikso The Katzenjammer Kids kreita de la ilustristo Rudolph Dirks.

Tradukoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Maks kaj Moric / sen jaro. Trad. Franz Zwach. - Originala titolo: Max und Moritz
  • Maks kaj Moric : bildrakonto / 1983. Trad. Wilfried Hofmann. - Originala titolo: Max und Moritz
  • Max kaj Moritz : buba rakonto en sep petoloj / 1984. Trad. Franz Döring. - Saarbrücken: Iltis-Eld., 1984. - 57 p. - Originala titolo: Max und Moritz
  • Maks kaj Morits : knaba rakonto en sep bubaĵoj / 1985. Trad. Rudolf Fischer. - Originala titolo: Max und Moritz

En la angla[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diers, S. 64