Maksi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maksi
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 465106
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 16′ N, 76° 9′ O (mapo)23.2776.15Koordinatoj: 23° 16′ N, 76° 9′ O (mapo) [+]
Alto 480 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Maksi (Madja-Pradeŝo)
Maksi (Madja-Pradeŝo)
DEC
Maksi
Maksi
Situo de Maksi
Maksi (Barato)
Maksi (Barato)
DEC
Maksi
Maksi
Situo de Maksi

Map

vdr

Maksi, laŭ (hindie मक्सी) estas urbego en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en distrikto de Ŝajapur.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Maksi havis populacion de 98 392 en 2001, sed en 2022 neoficiale superis jam cent mil. La legopovo estis 63%, pli alta, ol la landaveraĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Maksi situas 480 metrojn super la marnivelo. Distrikta sidejo Ŝajapur troviĝas 23, Devas 33, Uĝĝen 39, Indaur 67, subŝtata ĉefurbo Bopalo 130, Guna 194, Mumbajo 589, tutlanda ĉefurbo Delhio 608, Kolkato 1253 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko oni konstruis preĝejon antaŭ 500 jaroj. Apude oni komencis loĝi, paŝo post paŝo la ejo iĝis urbego.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Maksi havas industrion, sed la apudaĵo estas pure agrikultura. La malnovaj preĝejoj tiras la pilgrimantojn kaj la fremdultrafikon, la fervoja nodo la komercon.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Maksi la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Maksi 76% de la populacio estas hinduoj, krome islamanoj 21% kaj ankaŭ aliaj religioj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Maksi kruciĝas la fervojaj linioj inter Sehore-Uĝĝen kaj Guna-Devas. La aŭtovojo Agra-Mumbajo tuŝas la urbegon. La plej proksima flughaveno funkcias en Indaur.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Devas havas humidan subtropikan klimaton kun influo de musono. La plenjara pluvokanto estas ĉirkaŭ 930-1360 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro pro la musono. Ekzemple en julio pluvas 557 mm, novembre nur 3 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 17-33.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, la plej interesa estas la ĝajnista templo

Fontoj[redakti | redakti fonton]