Maksim Gorkij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maksim GORKIJ)
Maksim Gorkij
Aŭtografa portreto de Maksim Gorkij
Aŭtografa portreto de Maksim Gorkij
Persona informo
Алексей Максимович Пешков
Naskonomo Aleksej Maksimoviĉ PEŜKOV
Naskiĝo 28-a de marto 1868
en Niĵnij Novgorod, Rusa Imperio
Morto 18-a de junio 1936
en Sovetunio Moskvo, Sovetunio
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Religio ateismo vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Loĝloko KapreoSorrentoNiĵnij NovgorodSankt-PeterburgoMoskvo vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Partio Rusia Socialdemokrata Partio vd
Subskribo Maksim Gorkij
Familio
Edz(in)o Yekaterina Peshkova • Maria Fjodorovna Andrejeva vd
Infanoj Maxim Peshkov vd
Profesio
Alia nomo Максим Горький • Иегудиил Хламида vd
Okupo verkisto
Laborkampo beletro vd
Aktiva dum 1892–1936 vd
Verkado
Verkoj The Mother ❦
The Lower Depths ❦
My Childhood ❦
Twenty-six Men and a Girl ❦
The Life of Klim Samgin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maksim GORKIJ (ruse Максим Горький, aŭ realnome: Aleksej Maksimoviĉ PEŜKOV, ruse Алексей Максимович Пешков; naskiĝis la 16-an[jul.]/ 28-an de marto 1868[greg.], mortis la 18-an de junio 1936) estis rusa kaj sovetia verkisto kaj socia aganto.

Li naskiĝis en Niĵnij Novgorod. De 1906 ĝis 1913 kaj de 1921 ĝis 1931 li vivis eksterlande; post sia reveno al Sovetunio li ja akceptis la tie regantan kulturpolitikon, tamen pro problemoj kun Stalino ne plu rajtis forlasi la landon. En 1936 li mortis en Moskvo. Lia naskiĝurbo honore al li de 1932 ĝis 1990 nomiĝis Gorkij.

Li plurfoje esprimis sin pri Esperanto, ekzemple: "La konservativa penso obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj". Pluraj liaj negrandaj verkoj aperis en Esperanta traduko.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Patro, Maksim Savvatijeviĉ Peŝkov (184071) filo de soldata, degradita el oficiro, meblisto-mahagonisto. Antaŭ la morto laboris kiel administranto de vaporŝipa kontoro, mortis kaŭze de ĥolero. Patrino, Varvara Vasiljevna Kaŝirina (184279) el burĝa familio; frue vidviniĝis, ree edziniĝis, mortis kaŭze de ftizo. Dum la infanaĝo la verkisto vivis en domo de avo Vasilij Vasiljeviĉ Kaŝirin. Dumjunece la avo de Maksimo Gorkij laboris kiel burlako, poste pliriĉiĝis, sed dummaljunece ree iĝis malriĉa. La avo instruis la knabon per klerikaj libroj, la avino iniciis la nepon al popolaj kantoj, fabeloj, sed ĉefe anstataŭigis patrinon.

Klerigo[redakti | redakti fonton]

Maksim Gorkij
Anton Ĉeĥov kaj Maksim Gorkij en Jalto, 1900
Aviadilo nomita kiel "Maksim Gorkij"

Gorkij ne ricevis bonan klerigon, li nur finis metilernejon. Li instruis sin mem por satigi sian soifon pri scioj. Peza laboro (li lavis manĝilaron sur vaporŝipo, estis "knabo" en ŝuvendejo, laboris en ikonmetiejo kaj ĉe foirej-konstruado) kaj dumjuneca mizero donis al li bonan scion de la vivo kaj naskis revojn pri mondreorganizo. "Ni venis en la mondon por ne konsenti", deklaras konserviĝinta fragmento de neniigita poemo de juna Peŝkov Kanto de maljuna kverko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Ĝis nun fervojstacio de Niĵnij Novgorod nomiĝas "Gorkij".
  • Estis konstruita aviadilo nomita kiel "Maksim Gorkij", la projekto estis malsukcesa.
  • Filmo "Patrino", nome Mat.

Rete legebla en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Maksim Gorkij » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»