Maksimiliano (Meksiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maksimiliano de Habsburgo-Loreno
Imperiestro de Meksiko
Maksimiliano la 1-a de Meksiko
Maksimiliano la 1-a de Meksiko
Regado 18641867
Devena nomo germane Maximilian Ferdinand Joseph von Habsburg-Lothringen
Ceteraj titoloj Arĥiduko de Aŭstrio
Princo de Hungario kaj Bohemio
Naskiĝo la 6-an de julio 1832(nun 1832-07-06)
en Palaco Schönbrunn, Vieno, Flag of the Habsburg Monarchy.svg Aŭstra imperio
Morto la 19-an de junio 1867 (34‑jara)
en Querétaro, Flago-de-Meksikio.svg Meksiko
Tombo Imperiestra kripto en Vieno
Edzino Charlotte de Belgio
Dinastio Habsburgo-Loreno
Patro Arkiduko Francisko Karolo de Aŭstrio
Patrino Sofia Frederika de Bavario
Vicreĝo de Lombardio-Venetio
Regado 18571859
Antaŭulo ofico vaka (antaŭ tio Francisko Jozefo la 1-a)
Sekvanto en Venetio: Francisko Jozefo la 1-a
en Lombardio: Viktoro Emanuelo la 2-a
v  d  r
Information icon.svg

Maksimiliano de Habsburgo-Loreno, plennome germane Maximilian Ferdinand Joseph von Habsburg-Lothringen (naskiĝis la 6-an de julio 1832(nun 1832-07-06) en Palaco Schönbrunn, Vieno; mortis (ekzekutita) la 19-an de junio 1867 en Querétaro, Meksiko) estis de 1864 ĝis 1867 imperiestro de Meksiko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Maksimiliano naskiĝis kiel dua filo de arkiduko Francisko Karolo de Habsburgo-Loreno kaj de princino Sofia de Bavario kaj estis frato de imperiestro Francisko Jozefo de Aŭstrio. La 27-an de julio 1857 li edziĝis kun la belga princino Charlotte (naskiĝinta en 1840, kaj mortinta en 1927), kiu estis filino de Leopoldo la 1-a de Belgio. Li estis arĥiduko de Aŭstrio kaj princo de Hungario kaj Bohemio, sed li rezignis pri tiuj titoloj por fariĝi imperiestro Maksimiliano la 1-a de Meksiko, kiu regis la duan Meksikan Imperion 18641867. Li estis ekzekutita la 19-an de junio 1867 ĉe Querétaro en Meksiko.

En la jaro 1857 Maksimiliano estis nomata guberniestro de la italaj provincoj de Lombardio kaj Venetio, kiuj apartenis al la Austria Imperio; kaj tiel, ĝi suferis la atakojn de Piemonto kiu, kun la militistara apogo de la dua franca imperio, elprenis Lombardion kaj komencis la unuiĝon de Italio en la jaro 1859.

Ekde tiam li malaperis de la publika etoso, dediĉinte do, al vojaĝoj kaj lernado. En 1863 Maksimiliano denove inkludiĝis kiel parto de la planoj de la franca imperiestro Napoleono la 3-a: Tiu invadis Meksikon por postuli pagon de antaŭaj ŝuldoj dum la estrado de la Prezidanto Benito Juárez en 1861; kaj jam tie li intencis fari Meksikon satelitan ŝtaton de Francio, de kie ili celis deteni la Anglujan influon en Latinameriko je profito de Francio, profitante do la malfortiĝon de Usono pro la milito de Secesio (1861-65).

Napoleono faris ke la asembleo de la konservativuloj kiuj apogadis lin en Meksiko liveris la kronon de la lando al Maksimiliano, kaj tiamaniere renovigi rilatojn kun Aŭstrio kaj tiel kompensi la perdon de Piemonto. Maksimiliano akceptis en 1864 kaj iĝis meksika imperiestro, apogante sin je la katolika opinio kaj konservativuloj antaŭ la liberularo de la Prezidanto Juárez, kiu havis la tutan popularan apogon.


Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Maksimiliano naskiĝis ĉe la palaco Schönbrunn de Vieno (Aŭstrio), filo de la arĥiduko Francisko Karl el Aŭstrio kaj de Sofia el Bavario. Li estis maristo dum multaj jaroj ĉe Triesto (Italio) kaj loĝis multa da tempo ĉe la maro; kunlaboris je la venko de lia lando kontraŭ Italio. Li konis la portugalan princinon María Amalia de Braganza, ili planis geedziĝi sed ŝi malsaniĝis kaj mortis ĉe la insulo Madeira antaŭ la geedziĝo. Tio doloris al Maksimiliano kaj li vivis enamita de ŝi.

La 27-an julio 1857 li edziĝis kun la princino Charlotte Amalia de Belgio, filino de Leopoldo la 1-a de Belgio. Sed la geedziĝo estis nur pro ekonomiaj kialoj, ĉar Maksimiliano bezonis monon por pagi la ŝuldon akiritan kiam li konstruigis la Kastelo Miramare en Trieste, ĉe la Adriatika marbordo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]