Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentraĵo far Albrecht Dürer, 1519 (Muzeo pri la Historio de la Arto, Vieno, Aŭstrio). Maksimiliano portas sian personan emblemon, la granaton.

Maksimiliano la 1-a de Habsburgo (naskiĝis la 22-an de marto 1459 en Wiener Neustadt; mortis la 12-an de januaro 1519) estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio de 1508 ĝis sia morto. Li ekspansiis la influon de la Habsburgoj, kaj per militoj kaj per geedziĝoj. Ofte oni referencas lin kiel "la lastan Kavaliron".

Maksimiliano la 1-a estis filo de imperiestro Frederiko la 3-a kaj lia edzino Eleanora de Portugalio.

Antaŭe:Imperiestroj de la Sankta Romia ImperioPoste:
Frederiko la 3-a1508-1519Karolo la 5-a