Maksimo el Aleksandrio
| Maksimo el Aleksandrio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Μάξιμος | |||||
| Naskiĝo | 30-an de novembro 249 en Aleksandrio | ||||
| Morto | 1-an de januaro 282 (32-jaraĝa) en Aleksandrio | ||||
| Tombo | Aleksandrio | ||||
| Religio | kristanismo vd | ||||
| Lingvoj | antikva greka vd | ||||
| Loĝloko | Kopt-Ortodoksa Katedralo de Sankta Marko vd | ||||
| Ŝtataneco | Roma regno | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | presbitero | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Maksimo (latine: Maximus, greke: Μάξιμος Ἀλεξάνδρείας; mortinta la 9-an de aprilo 282) estis dum 18 jaroj patriarko de Aleksandrio kaj postanto episkopece en 265 de Dionizio de Aleksandrio.
Unue Maksimo estis presbitero en Aleksandrio: sed jam dum la persekutoj sub imperiestro Decio, Dionizio petis Maksimon transpreni diversajn episkopajn devojn. Dum la persekutoj de Valeriano, Maksimo akompanis Dionizion al ekzilo en Libio. Dum la 260-aj jaroj estis grava demando la korekta trakdtado de Paŭlo el Samosata, episkopo de Antioĥio. Pri tio skribis epistolon al Maksimo lia papa moŝto Felikso. Ĉar tiu ĉi, pro propraj ideoj pri kristologio, estis minacata de ekskomuniko. Kun episkopoj el Jerusalemo kaj Edessa, Maksimo ege engaĝiĝis pri la maldungo de Paŭlo. Kaj iliaj klopodoj finfine sukcesis.[1]

Posteulo de Maksimo episkopece iĝis en 282 Teonaso. La festotago de Maksimo estas la 27-a de decembro. En Merseburg (Germanujo) la protestantisma urbparoĥa kirko staras sub ties patroneco.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- leksikono de la koptoj pri sanktuloj
- "Maximus, S. (108) - ĉe: J. E. Stadler (k.a.): Vollständiges Heiligen-Lexikon, volumo 4, Augsburg 1875, p. 379
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Henry Wace: A Dictionary of Christian Biography and Literature to the End of the Sixth Century A.D., with an Account of the Principal Sects and Heresies, J. Murray , 1911, p. 1135

