Maksimuma idealo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En ringo-teorio, maksimuma idealo estas idealo de ringo, kiu estas maksimuma inter la propraj (t.e. kiuj ne koincidas kun la tuta ringo) idealoj.

Difino[redakti | redakti fonton]

Pri ringo ,

  • maksimuma maldekstra idealo estas maldekstra idealo de , kiu estas maksimuma (laŭ la parta ordo de inkluzivo kiel subaro) inter la aro de netutaj maldekstraj idealoj (t.e. maldekstraj idealoj aliaj ol mem).
  • maksimuma dekstra idealo estas dekstra idealo de , kiu estas maksimuma (laŭ la parta ordo de inkluzivo kiel subaro) inter la aro de netutaj dekstraj idealoj (t.e. dekstraj idealoj aliaj ol mem).
  • maksimuma ambaŭflanka idealo estas ambaŭflanka idealo de , kiu estas maksimuma (laŭ la parta ordo de inkluzivo kiel subaro) inter la aro de netutaj ambaŭflankaj idealoj (t.e. ambaŭflankaj idealoj aliaj ol mem).

Se estas komuta ringo, do ne necesas distingo inter la tri specoj de idealoj.

Propraĵoj[redakti | redakti fonton]

En komuta ringo, ĉiu maksimuma idealo estas prima idealo.

Apliko[redakti | redakti fonton]

En algebra geometrio, la maksimumaj idealoj respondas al la fermitaj punktoj de afina skemo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]