Makulnoturo
Plenkreskulo en Brazilo | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Nothura maculosa (Temminck, CJ, 1815) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
|
9 subspecioj N. m. cearensis Naumburg, EMB, 1932
N. m. major (Spix, JB, 1825) N. m. paludivaga Conover, HB, 1950 N. m. maculosa (Temminck, CJ, 1815) N. m. pallida Olrog, CC, 1959 N. m. annectens Conover, HB, 1950 N. m. submontana Conover, HB, 1950 N. m. nigroguttata Salvadori, AT, 1895 N. m. chacoensis Conover, HB, 1937 - ĉaka tinamo | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La makula tinamo[1] aŭ ankaŭ Makulnoturo[mankas fonto] (latine Nothura maculosa), estas sudamerika birdospecio el la familio de Tinamedoj. Tiu tinamo estas indiĝena de herbejaj habitatoj en orienta kaj suda Brazilo, Paragvajo, Urugvajo, kaj orienta kaj norda Argentino[2].
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Tinamiformes - tinamoformaj
- Tinamidae - tinamedoj
- Nothura Wagler, JG, 1827
- Nothura maculosa (Temminck, CJ, 1815) - makula tinamo
- Nothura maculosa cearensis Naumburg, EMB, 1932
- Nothura maculosa major (Spix, JB, 1825)
- Nothura maculosa paludivaga Conover, HB, 1950
- Nothura maculosa maculosa (Temminck, CJ, 1815)
- Nothura maculosa pallida Olrog, CC, 1959
- Nothura maculosa annectens Conover, HB, 1950
- Nothura maculosa submontana Conover, HB, 1950
- Nothura maculosa nigroguttata Salvadori, AT, 1895
- Nothura maculosa chacoensis Conover, HB, 1937 - ĉaka tinamo
- Nothura maculosa (Temminck, CJ, 1815) - makula tinamo
- Nothura Wagler, JG, 1827
- Tinamidae - tinamedoj
Coenraad Jacob Temminck la unua identigis la makulan tinamon el specimeno el Paragvajo, en 1815[4].
Estas nuntempe 9 agnoskitaj subspecioj, kaj la ĉaka tinamo (N. m. chacoensis), kiu de 1950 estis klasifikita kiel aparta specio, estis denove reklasifikita kiel subspecio de N. maculosa en 2018 laŭ iniciato de la Sudamerika Klasiga Komitato pro manko de malsamecoj.
Ĉiuj tinamoj estas el la familio tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el paleognatoj kiaj la struto, la emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj[4].
Disvastiĝo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]
La makula tinamo loĝas en orienta kaj suda Brazilo (eksklude la areojn de altaj teroj de Atlantika Arbaro kaj planalto laŭlonge de la marbordo), Paragvajo, Urugvajo, kaj Argentino[2]. Ĝi loĝas en seka savano en habitatoj ĝis 2 300 m, kaj moderklimataj herbejoj, same kiel en areoj de paŝtejoj[4],[5],[6].
La 9 nunaj agnoskitaj subspecioj ne bone distingeblas unu el la aliaj kaj preskaŭ formas klinon kiu varias norde al sude laŭ la reguloj de Gloger kaj de Bergmann:
- N. m. cearensis, loĝas en nordorienta Brazilo (suda Cearao)[2].
- N. m. major, loĝas en interno de orientacentra Brazilo (Minas Gerais, Goiás, kaj Bahia)[2].
- N. m. paludivaga, loĝas en centra Paragvajo kaj nordacentra Argentino[2].
- N. m. maculosa, la nomiga subspecio, loĝas en sudorienta Brazilo, Urugvajo, orienta Paragvajo, kaj nordorienta Argentino[2].
- N. m. pallida, loĝas en humidaj herbejoj de nordokcidenta Argentino (Granda Ĉako)[2].
- N. m. annectens, loĝas en humidaj herbejoj de orienta Argentino[2].
- N. m. submontana, loĝas en deklivoj de Andoj en sudokcidenta Argentino (Neŭkeno, Rio Negro, kaj Ĉubutio)[2].
- N. m. nigroguttata, loĝas en ebenaĵoj de sudcentra Argentino (Rio Negro kaj sudorienta Neŭkeno)[2].
- N. m. chacoensis, la ĉaka tinamo, loĝas en la ĉako de norduesta Paragvajo kaj norda Argentino[2].
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La makula tinamo estas proksimume 24 al 25.5 cm longa[4]. La supraj partoj estas brunaj kun sablokoloraj strioj. La subaj partoj estas sablokoloraj, nigre kaj brune striitaj ĉe la brusto, sen strieco ĉe flankoj. Ĝia krono estas nigra, sablokolore striita kaj la gorĝo estas blanka. La ĝenerala nuanco ege varias tra ties teritorio; parte pro diferencoj en grundo ĉe specifaj lokoj. Ĝi estas la nura noturo kun strieco ĉe ambaŭ partoj de la unuarangaj. La kruroj estas senkolorece flavecgrizaj al brunaj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La alvoko de la makula tinamo estas serio de mallongaj altatonaj notoj[4].
Manĝo
[redakti | redakti fonton]La makula tinamo manĝas plantojn, tipe semojn, kaj animalan materialon. En Argentino ili ŝajne manĝas pli da animala materialo ol ĉe aliaj lokoj.[4]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Tiu specio povas reproduktiĝi rapide, ĉar la ino estas matura post 2 monatoj kaj povas havi kvin al ses ovodemetadojn jare. La masklo ne maturas tiom rapide. La masklo kovas la ovojn kaj idozorgadas.[4] Kiel ĉe plej tinamoj, ties ovoj havas spektaklan brilan porcelanecan ŝelon. Tiu estas tre grenata aŭ ĉokolad-bruna en tiu specio. La ovaro konsistas el 4-6 ovoj.
Konservado
[redakti | redakti fonton]La IUCN listigis tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[7] kvankam ĝi estas ege ĉasata, pro ties rapida reprodukta indico.[4] Ĝi havas loĝan teritorion de 3,900,000 km².[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Ornitologia taksonomio.
- 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 Clements, J. (2007).
- ↑ AviList v2025, konsultita la 15-an de jan. 2026.
- 1 2 3 4 5 6 7 8 Davies, S. J. J. F. (2003).
- ↑ Bencke, G. (2007).
- 1 2 BirdLife International (2008)(a).
- ↑ BirdLife International (2012). Nothura maculosa. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
- Bencke, Glayson Ariel (2007): Avifauna atual do Rio Grande do Sul, Brasil: aspectos biogeográficos e distribucionais ["The Recent avifauna of Rio Grande do Sul: Biogeographical and distributional aspects"]. 2007-JUN-22 ĉe Quaternário do RS: integrando conhecimento, Canoas, Rio Grande do Sul, Brazil. PDF resumo
- BirdLife International (2008(a)). "Bartlett's Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
- Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Nothura maculosa". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.
- Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59, 65–66. ISBN 0-7876-5784-0.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Makulnoturo, filmetoj ĉe Internet Bird Collection
- Makulnoturo, fotaro Arkivigite je 2011-06-14 per la retarkivo Wayback Machine VIREO Foto-Alta Rez Arkivigite je 2013-10-23 per la retarkivo Wayback Machine



