Makurdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Makurdi
urbo
Administrado
Poŝtkodo 970001 to 972281
Demografio
Loĝantaro 170 925  (2012) [+]
Loĝdenso 208 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 44′ N, 8° 32′ O (mapo)7.73055555555568.5361111111111Koordinatoj: 7° 44′ N, 8° 32′ O (mapo) [+]
Alto 104 m [+]
Areo 820 km² (82 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Makurdi (Niĝerio)
Makurdi (Niĝerio)
DEC
Makurdi
Makurdi
Situo de Makurdi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Makurdi [+]
vdr

Makurdi estas grandurbo, diocezo, universitata urbo kaj ĉefurbo de subŝtato en Niĝerio. Ĝi estas aviadila bazo de la armeo.

Loko de Makurdi en la subŝtato

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Makurdi situas sur ebenaĵo laŭ rivero Benue en la meza sekcio de la lando. Abuĝo troviĝas 100, Port Harcourt 449 km. Pluraj ĉirkaŭaj loĝlokoj konsidereblas antaŭurboj de ĝi, ekzemple la loko Agbadi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Makurdi estis fondita en 1920 kaj en 1927 ĝi estis administra centro. Ekde 1976 Makurdi iĝis ĉefurbo de nove kreita subŝtato.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Makurdi estas grava trafika nodo, sekve komercopunkto por la regiono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Makurdi havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras el la urbo al Beninurbo, Abuĝo kaj Jalingo. Estas etŝpurajfervojaj kontaktoj al Enugu kaj Maiduguri, kiu nuntempe ne funkcias. Aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn al la aliaj urboj. La rivero estas navigebla precipe dum la pluva sezono. Ponto estis konstruita en 1932, la dua en 1978.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Makurdi havas tropikan klimaton. La averaĝa temperaturo estas 24-28 °C. Jare pluvas 1247 mm. La pluvo kulminas en septembro, en decembro ne pluvas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]