Makvora tufkormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makvora tufkormorano
Makvora tufkormorano
Makvora tufkormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. a. purpurascens
Phalacrocorax atriceps purpurascens
(Brandt, 1837)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Makvora tufkormorano (Phalacrocorax atriceps purpurascens ), Makvorinsula tufkormoranoMakvora kormorano, estas mara birdospecio aŭ subspecio de la familio de kormoranoj kiu estas indiĝena de la Makvora Insulo en la Suda Oceano, ĉirkaŭ duone survoje inter Aŭstralio kaj Antarkto.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Makvora tufkormorano estas unu el la bluokulaj tufkormoranoj, foje lokita en la genron LeucocarboNotocarbo, kaj subspecio de la Imperia tufkormorano. Ĝi estas foje konsiderata plena specio.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Makvora tufkormorano estas limigita al la ĉeantarkta Makvora Insulo kaj la najbaraj Insuletoj Bishop kaj Clerk, parto de la Makvora grupo, 33 km sude. Krom reproduktado kaj ripozado, ties habitato estas mara.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Makvora tufkormorano havas tre nigrajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn. La supraj vangoj kaj orelareo estas nigraj; estas blankaj strioj en flugiloj, nigra kurbeca kresto super la frunto kaj rozkolorecaj piedoj.[1] Reprodukta plenkreskulo havas paron de oranĝaj karunkloj ĉe la bekobazo antaŭ la okuloj, oranĝec-brunan vizaĝan haŭtaĵon ĉe la bazo de la suba makzelo, same kiel bluajn okulringojn.[1] Ĝi estas ĉirkaŭ 75 cm longa, kun enverguro de 110 cm kaj pezo de 2.5–3.5 kg.[1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Makvoraj tufkormoranoj estas gregemaj kaj ripozas en grupoj de kelkaj birdoj ĝis de kelkaj centoj.[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj estas la tutan jaron en la Makvora Insulo, kie ili reproduktiĝas jare en malgrandaj al grandaj kolonioj sur nudaj rokaj marbordoj kaj klifinsuletoj. Nestokonstruado okazas el junio. La nestoj estas nekompletaj konusoj, 20–30 cm altaj, konstruitaj el vegetaĵaro, guano kaj koto. La ino demetas 2-3 ovojn inter meza septembro kaj januaro, ĉefe fine de septembro kaj komence de novembro, kaj plej ovoj eloviĝas fine de decembro. Plej idoj sendependiĝas el siaj gepatroj meze de februaro.[3]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas surloke en neprofundaj marbordaj akvoj,[4] kun dieto konsista ĉefe el bentaj fiŝoj. Kormoranaroj povas manĝi kune.[2]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La populacio de Makvora tufkormorano estis ĉirkaŭkalkulata en 2000 je ĉirkaŭ 760 reproduktaj paroj, inklude 100 parojn ĉe la insuletoj Bishop kaj Clerk.[5] Posta (oktobro 2003) enketo trovis 472 nestumantajn parojn en dekunu kolonioj de la propra Makvora Insulo, indike malpliiĝon de 30%.[6]

Tiu taksono estis listata kiel vundebla laŭ la Aŭstralia Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999,[4] ĉar ties populacio estas malgranda, tro surloka kaj suferunta fluktuojn en la reprodukta sukceso pro veterkondiĉoj kaj manĝodisponeblo. Aliaj minacoj estas predado de idoj fare de la Bruna rabmevo kaj de la Nigra rato.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Marchant & Higgins (1991), p.867.
  2. 2,0 2,1 Marchant & Higgins (1991), p.868.
  3. Marchant & Higgins (1991), p.870.
  4. 4,0 4,1 DEWHA website
  5. 5,0 5,1 Garnett & Crowley (2000).
  6. Schulz & Lynn (2003).

Referencoj[redakti | redakti fonton]