Makzelo
| Makzelo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Flanka vido, la makzelo kolorigita verde | |||||
Fronta vido, la makzelo kolorigita flave | |||||
| latine | maxilla | ||||
| de Gray | subject #38 157 | ||||
| prekurzoro | faringa arko | ||||
| MeSH | Maxilla | ||||
| |||||
Makzelo - de la faka anatomia vorto maxilla el la latina, kiu origine nur signas la supran makzelon, en Esperanto nomata maksilo, en la antikva malnovgreka lingvo makzelo estas Γνάθος, gnathos - estas ostopeco de la buŝo de vertebruloj, en kiu estas fiksitaj la dentoj.
La suba parto estas la mandiblo, kaj la supra estas la maksilo. Kunpremo de ambaŭ ebligas fiksteni per la dentoj, mordi kaj maĉi.
En dentkuracado, makzelvizaĝa ĥirurgio estas fako de ĥirurgio kiu okupiĝas pri malsanoj kaj belecaj aŭ funkciaj problemoj rilate al la dentoj, la buŝo kaj la vizaĝo - ĝi baze koncentriĝas pri la makzeloj.
Figure en mekaniko
[redakti | redakti fonton]En mekaniko, oni ankaŭ nomas similaspektajn partojn de mekanikaj iloj makzeloj, ekzemple la du premilojn de vajco aŭ ŝraŭbpremilo, serurista kaj lignaĵista ilo:
A: Vajco fiksita je labortablo:
- 3 : moviĝa makzelo kaj la ŝraŭbingo de la premsistemo.
- 4 : fiksa makzelo, kaj la lagrobuteo de la premŝraŭbo (2).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Gnatologio
- Prognateco, do makzela protrudeco


